Elektitaj Noveloj (Baekelmans)
Elektitaj Noveloj | ||
---|---|---|
Aŭtoro | Lode Baekelmans | |
Eldonjaro | 1931 | |
Urbo | Kortrejko | |
Eldoninto | Flandra Esperanto-Instituto | |
Paĝoj | 84 | |
Elektitaj Noveloj [1] de Lode Baekelmans, el la flandra tradukis Jan van Schoor, 1931, 84 p. "Ĉiu novelo de Baekelmans respegulas al ni la vivon de grizaj, ĉiutagaj homoj, vivantaj preskaŭ ĉiuj en iu antaŭurbo de Antverpeno. Ĝenerale la stilo de la traduko estas bona." (Totsche, L. M. 1931, p. 198).
La verkon eldonis Flandra Esperanto-Instituto en Kortrejko; ĝi estis unu el la plej popularaj tradukoj de populara aŭtoro en Flandrio.
La tradukinto Jan van Schoor en la enkonduko de la libro priskribas la verkon jene: "Per tiu ĉi libro, en kiu mi kolektis kelkajn kiel eble plej diversajn novelojn de Baekelmans, mi deziras fari honoron al unu el la plej ŝatataj flandraj verkistoj kaj bona amiko de Esperanto, kaj antaŭ ĉio vekigi ĉe la alilandaj samideanoj interesiĝon por la flandra literaturo."
|
Referencoj
- ↑ Esperanto en Perspektivo p. 204