Elekto-Palatinato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Elekto-Palatinato
Origina nomo Kurpfalz
Pfalzgrafschaft bei Rhein
 ofico de palatinata grafo 14-a jarcento1777 Elekto-Palatinato-Bavario 
Arms of the Electoral Palatinate (Variant 1).svg
blazono
Geografio
Map of the Oberämter of the Electoral Palatinate (1789) - Numbered.svg
Mapo de okcidenta Palatinato-Bavario ĉirkaŭ 1789
Ĉefurbo:
Loĝantaro
ekde 1556 protestantismo, ekde 1692 regantoj denove romkatolikaj, loĝantoj plu protestantaj
Ŝtat-strukturo
ekde 1456 elektoprinclando
Patrina lando:
Pereo:
Antaŭaj ŝtatoj:
ofico de palatinata grafo ofico de palatinata grafo
Postsekvaj ŝtatoj:
Elekto-Palatinato-Bavario Elekto-Palatinato-Bavario
Historio
v  d  r
Information icon.svg

Elekto-PalatinatoElektoprinclando Palatinato, germane Kurpfalz, oficiale Pfalzgrafschaft bei Rhein, estis historie grava teritorio de la germana Sankta Romia Imperio. Ĝi situis proksimume en la areoj de la hodiaŭaj Rejnlando-Palatinato kaj Baden-Virtembergo. Ĉefaj urboj estis Heidelberg kaj Mannheim. Elekto-Palatinato ne estis unu konektita teritorio, sed aro da multaj etaj, disaj landopartoj.

Supra Palatinato (germane Oberpfalz) situas 300 km for de Palatinato en la germana federacia lando Bavario, sed historie estis ligita al Palatinato sub regado de la dinastio Vitelsbaĥoj.

Elekto-Palatinato estis dum pluraj jarcentoj (proks. de 1200 ĝis 1800) regata de princo-elektisto (Kurfürst) de la Sankta Romia Imperio kaj tial havis gravan politikan rolon en la germana politiko. La reganto de Elekto-Palatinato havis la titolon Pfalzgraf bei Rhein (en Esperanto eble "palatinata grafo" aŭ "palastgrafo" aŭ "palatino" ĉe Rejno). Li estis unu el la sep princoj-elektistoj de la imperio.

En 1777, Elekto-Palatinato unuiĝis kun la elektoprinclando Bavario al elektoprinclando Palatinato-Bavario, Kur-Pfalz-Bayern, kiu ekzistis ĝis la fino de la Sankta Romia Imperio.

Listo de palatinataj grafoj ĉe Rejno[redakti | redakti fonton]

ekde Ludoviko la 1-a, la unua vitelsbaĥa palatinata grafo ĉe Rejno

  • 1214–1231 Ludoviko la 1-a, "la Kelheim-ano"
  • 1214/1228–1253 Otto la 2-a
  • 1253–1255 Henriko, kune kun sia filo Ludoviko la 2-a
  • 1253–1294 Ludoviko la 2-a, "la Severa"
  • 1294–1317 Rudolfo la 1-a, "la Balbutulo"
  • 1294/1301–1329 Ludoviko la Bavaro, imperiestro
  • 1329–1353 Rudolfo la 2-a
  • 1329–1390 Rupreĥto la 1-a, ĝis 1353 kune kun sia frato Rudolfo la 2-a, ekde 1456 princo-elektisto, sen gefiloj
  • 1390–1398 Rupreĥto la 2-a, princo-elektisto, nepo de Rudolfo la 1-a
  • 1398–1410 Rupreĥto la 3-a, princo-elektisto, estis 1400-1411 ankaŭ imperiestro Rupreĥto la 1-a de la Sankta Romia Imperio
  • 1410–1436 Ludoviko la 3-a, princo-elektisto
  • 1436–1449 Ludoviko la 4-a, princo-elektisto, ĝis 1445 sub regenteco de sia onklo Otto de Pfalz-Mosbach
  • 1449–1451 Filipo, "la Sincera", princo-elektisto, ĝis 1451 sub regenteco de sia onklo Frederiko la 1-a
  • 1451–1476 Frederiko la 1-a, "la Venkanto", princo-elektisto
  • 1476–1508 Filipo, "la Sincera", princo-elektisto
  • 1508–1544 Ludoviko la 5-a, "la Pacema", princo-elektisto
  • 1544–1556 Frederiko la 2-a, "la Saĝa", princo-elektisto
  • 1556–1559 Otto Henriko, Ottheinrich, princo-elektisto
  • 1559–1576 Frederiko la 3-a, "la Pia", princo-elektisto
  • 1576–1583 Ludoviko la 6-a, princo-elektisto
  • 1583–1610 Frederiko la 4-a, princo-elektisto
  • 1610–1623 Frederiko la 5-a, "la vintro-reĝo", 1619-1620 ankaŭ reĝo de Bohemio, 1623 perdis princo-elektistecon
  • 1648-1680 Karolo la 1-a Ludoviko, filo de Frederiko la 5-a, ricevis 1648 novan princo-elektistecon
  • 1680-1685 Karolo la 2-a, princo-elektisto, filo de Karolo la 1-a Ludoviko, sen gefiloj
  • 1685-1690 Filipo Vilhelmo, princo-elektisto
  • 1690-1716 Johano Vilhelmo, princo-elektisto
  • 1716-1742 Karolo la 3-a Filipo, princo-elektisto
  • 1742-1799 Karolo la 4-a Teodoro, ĝis 1777 princo-elektisto de Palatinato, ekde 1777 princo-elektisto de Palatinato-Bavario

Kurpfalz hodiaŭ[redakti | redakti fonton]

Hodiaŭ oni uzas la nomon Kurpfalz proksimume por la sama regiono kie situis la historia elektoprinclando, pli-malpli la regiono ĉirkaŭ Mannheim kaj Heidelberg.