Hesio-Kaselo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Elektoprinclando Hesio)
1. Landgraflando Hesio-Kaselo
2. Elektoprinclando Hesio
Plena origina nomo:
1. Landgrafschaft Hessen-Kassel
2. Kurfürstentum Hessen
15671803

ŝtato de Sankta Romia Imperio • landgraflando
Geografio
Hesio-Kaselo en 1815–1866
Hesio-Kaselo en 1815–1866
Ĉefurbo:
Kaselo (Kassel)
Areo:
9 581 km² (1864)
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
745,063 (1864)
Nacia konsisto:
germanoj
Ŝtat-strukturo
Patrina lando:
talero
Estiĝo:
1567: divido de la landgrafujo Hesio inter 4 heredantaj filoj
Pereo:
1866: aneksita de Prusio; kunigita kun duklando Nasaŭo kaj Libera urbo Frankfurto al prusa provinco "Hesio-Nasaŭo".
Antaŭaj ŝtatoj:
Landgrafujo Hesio Landgrafujo Hesio
Reĝlando Vestfalio Reĝlando Vestfalio
Postsekvaj ŝtatoj:
Reĝlando Vestfalio Reĝlando Vestfalio
Reĝlando Prusio Reĝlando Prusio
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj

Sankta Romia Imperio

vdr

La Landgraflando Hesio-Kaselo, germane Landgrafschaft Hessen-KasselHessen-Cassel en tiama ortografio, estis princlando de la Sankta Romia Imperio kiu ekzistis de 1567 ĝis 1803 kaj estis restarigite kun rangaltiĝo al Elektoprinclando Hesio-Kaselo, germane Kurfürstentum Hessen-KasselKurhessen, de 1814 ĝis 1866.

La landgrafujo Hesio-Kaselo ekestis en 1567, kiam la antaŭa landgraflando Hesio estis dividita post la morto la landgrafo Filipo la 1-a inter liaj kvar filoj. Du filoj mortis sen aliaj heredantoj, tiel el la kvar partoj de la landgrafujo fine restis du: Hesio-Kaselo kaj Hesio-Darmstadt, du najbaraj kaj rivalaj regnoj kiuj dum jardekoj konkurencis kaj eĉ militis. Dum preskaŭ kvar cent jaroj, ĝis la 20-a jarcento, la du Hesioj restis disigitaj.

Inter 1730 kaj 1751 Hesio-Kaselo estis en persona unio kun Svedio, kiam la landgrafo estis sveda reĝo Frederiko, edzo kaj posteulo de Ulrika Eleonora.

Hesa soldato

Speciale konata iĝis Hesio-Kaselo dum la Usona revolucio, kiam landgrafo Frederiko la 2-a amase "ludonis" hesajn soldatojn por batali por Britio kontraŭ la usonaj sendependemuloj. Sekve de tio, germanaj soldatoj tie estis tiam ĝenerale nomataj "hesoj".

En 1803 la Regna deputacia fina akto de la Sankta Romia Imperio rangaltigis la landgrafon al princo-elektisto (Kurfürst) kaj sekve la landgrafujon al elektoprinclando Hesio-Kaselo (Kurfürstentum Hessen, aŭ mallonge Kurhessen - "Elekto-Hesio"). Dum la napoleonaj militoj ĝi estis okupita de francaj trupoj kaj iĝis parto de la reĝlando Vestfalio, satelita ŝtato de Francio. La elektoprinclando estis restarigita en 1815 kaj membriĝis en la Germana Federacio. Kvankam la titolo "princo-elektisto" post la fino de la Sankta Romia Imperio ne plu havis iun veran funkcion, landgrafo Vilhelmo la 1-a plu havis sian titolon, kiu donis al li similan rangon kiel la rivala landestro de Hesio-Darmstadt, kiu intertempe estis avancinta al grandduko. Hesio-Kaselo aŭ Elekto-Hesio restis memstara lando ĝis 1866, kiam ĝi estis aneksita de reĝlando Prusio post la Prusia-Aŭstria milito kaj fariĝis prusia provinco "Hesio-Nasaŭo". Nur post la Dua Mondmilito, kiam Prusio estis dissolvita, la iama Hesio-Kaselo en 1945/46 fine estis reunuigita kun la iama Hesio-Darmstadt al la nuna federacia lando Hesio (nomita "Grand-Hesio" ĝis 1946).

Dinastio Hesio-Kaselo[redakti | redakti fonton]

La landgrafoj kaj princoj-elektistoj de Hesio-Kaselo apartenis al la dinastio Hesio-Kaselo, branĉo de la pli granda dinastio Hesio. Alia branĉo, la dinastio Hesio-Darmstadt regis en la apuda Hesio-Darmstadt. En 1968 ambaŭ branĉoj reunuiĝis al ununura hesia dinastio (kvankam ne plu reganta).

En 1918 princo Frederiko Karolo de Hesio estis elektita de la germanema registaro de Finnlando por la planita posteno de reĝo de Finnlando, sed li neniam ekregis, kaj Finnlando iĝis respubliko.

Aliaj uzoj[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo Hessen Cassel, Indiana proksime de Fort Wayne, fondita de germanaj enmigrintoj, havas sian nomon laŭ la landgrafujo Hesio-Kaselo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]