Elektra gitaro
La elektra gitaro estas muzikilo de la familio de la gitaroj, kies sono estas elektronike amplifata. Ĝi estas kordinstrumento, do la sono estas kaŭzita mane de la vibrado de la kordoj, kiel en la gitaro, sed estas transformita al elektraj signaloj per la ago de la magnetaj sonpreniloj (en la plejparto de la modeloj).
La elektraj signaloj povas esti aŭ nur amplifataj aŭ modifataj per diversaj efektoj. Poste la fina signalo estas ludata per laŭtparolilo.
Dank' al sona potenco kaj eblo de elektronika modifo de diversaj karakteroj de la sonkoloro, estas elektraj gitaroj uzataj precipe en diversaj ĝenroj de rokmuziko, popmuziko, bluso kaj ĵazo, sed oni uzas elektran gitaron ankaŭ en aliaj muzikĝenroj.
Modeloj de gitaroj
Masivaj gitaroj
Estas gitaroj de konstruado masiva, ne enhavas keston de akustika resonanco, sia natura sono estas malmulte intensa. Ili estas pli multe ŝatata de muzikistoj kiuj bezonas aldoni sonajn efektojn (precipe distordon) kaj estas pli multe uzata en muzikstiloj derivitaj de rokmuziko kiel ekzemple metalroko. La modeloj plej konataj inter la masivaj gitaroj estas Fender Telecaster kaj Stratocaster, Gibson Les Paul, kaj ankau la gitaroj Ibanez, Jackson, Washburn, tre ofte uzataj en la metalroko.
Elektro-akustikaj gitaroj
Estas gitaroj kiuj enhavas keston de akustika resonanco, sia grandeco estas relative pli granda ol la masivaj kaj sia natura sono estas ankaŭ pli intensa. Estas gitaroj pli multe uzataj sen aldonado de efektoj kaj estas preferataj de muzikistoj de ĵazo kaj tradicia bluso.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Fender Musical Instruments - Oficiala paĝaro de la gitaroj Fender
- Gibson Musical Instruments - Oficiala paĝaro de la gitaroj Gibson
- Guitarras Tagima - Oficiala paĝaro de la brazilaj gitaroj Tagima
- Washburn Guitars - Oficiala paĝaro de la gitaroj Washburn
- Jackson Guitars and Basses - Oficiala paĝaro de la gitaroj Jackson
- [1] - Oficiala paĝaro de la gitaroj ESP
- www.guitar.ch