Elektra impedanco de Planck

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En fiziko, la elektra impedanco de Planckelektra rezistanco de Planck ZP estas la mezurunuo de elektra impedanco kaj elektra rezistanco en sistemo de naturaj unuoj origine proponitaj de germana fizikisto Max Planck.

Ĝi egalas al:

kie c estas lumrapideco en vakuo;

ε0 estas elektra konstanto;
VP estas elektra tensio de Planck;
IP estas elektra kurento de Planck;
Z0 estas karakteriza impedanco de libera spaco.

Ĝia valoro estas

ZP = 29,9792458 Ω .

La valoro estas preciza, ĉar ĝi estas kalkulita nur per c kaj ε0, kiuj ambaŭ estas precizaj.

En SI-aj unuoj, la lumrapideco en vakuo estas difinita kiel

c = 299792458 m s−1

kaj la magneta konstanto estas difinita kiel

μ0=4π · 10−7 V·s/(A·m) ,

kaj por la elektra konstanto estas idento

ε0 = 1/(μ0c2) .

Tiel estas

Samaksa kablo kun karakteriza impedanco de du kaj duono impedancoj de Planck

La impedanco de Planck estas sufiĉe forte ligita al la reala vivo, ĉar ĝi estas ligita per malgranda koeficiento kun la karakteriza impedanco de libera spaco, kiu en sia vico estas ligita per malgranda koeficiento kun karakteriza impedanco de praktike uzataj radioteknikaj kabloj. Tiel estas ofte uzataj samaksaj kabloj kun karakterizaj impedancoj 50 Ω ≈ 1,67 ZP kaj 75 Ω ≈ 2,5 ZP.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]