Elektra kontrabaso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
5-korda elektra kontrabaso Aria SWB 02/5

Elektra kontrabasoe-kontrabaso estas elektra basinstrumento kun mezuro (1/2, 3/4, 4/4) de kontrabaso. La konstrumaniero ebligas ludi kontrabason kun la kutima kordolongeco, sed sen ties volumena korpo, i.a. por eviti transporproblemojn. Ĉar elektra kontrabaso konsistas plejofte nur el plilongigita piedo kaj la kolo inkluzive la kordoj, ponto ktp., la sonprenado kaj transformado en elektraj signaloj okazas piezokeramike aŭ elektromagnete trans amplifilo kun laŭtparolilo.

Ekde la 1960-aj jaroj oni konstruis malsamajn elektrajn kontrabasojn kun malgrandaj sonkorpoj aŭ elektrogitarecajn elektrajn kontrabasojn.

WP-TranslationProject TwoFlags.svg Ĉi tiu paĝo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « E-Kontrabass » el la germana Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la revizion 3587963 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)