Elektra protektado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Elektra protektado estas la parto de Elektrotekniko, kiu traktas pri protekto de elektra povuma sistemo kontraŭ difektoj, izolinte la difektitan parton el la cetera elektra reto. Ankaŭ ekzistas protektaj sistemoj, kies ĉefa celo estas rekte protekti la personojn kontraŭ akcidentoj kun elektro.

Protektado de povumaj sistemoj[redakti | redakti fonton]

La ĉefa celo de protekta skemo estas teni la povuman sistemon stabilan, izolinte nur la komponerojn kiuj difektiĝus, dum ĝi lasus plejmulton de la reto tiel plejeble operaciantan. Tiel, protektaj skemoj devas apliki tre praktikan kaj maloptimisman vidpunkton por apartigi difektojn de la sistemo. Tial la teknologio kaj filozofio uzataj en protektado estas ĝenerale malnovaj, delonge agnoskitaj: ili bezonas esti fidindegaj.

Kiam protekta sistemo detektas nenormalan kondiĉon en iu elektra povuma reto, ĝi tujtuje ekigas ĝustigan kontraŭagon. La rapideco de tiu kontraŭago estas esenca trajto kaj ĝi kutime rangas ĉirkaŭ malmultaj milisekundoj.

La elektraj protektiloj ne nepre evitas frakasojn de ekipaĵoj, ĉar ili operacias post la perturbaĵo. Do, oni povas pli ĝuste aserti, ke protekta sistemo limigas damaĝojn, malpliigas danĝeron al homoj, malpliigas streĉon sur kromaj ekipaĵoj kaj, precipe, tenas la integralecon kaj stabilecon de la cetera elektra sistemo, faciligante ĝian restarigon.

Perturboj[redakti | redakti fonton]

La perturboj en elektra povuma sistemo venas de:

  • Grandaj ŝanĝoj de konsumantoj;
  • Naturaj akcidentoj en iu parto de la sistemo (fulmoj, vandalaĵoj, ventoj, ktp);
  • Difektoj aŭ eluzado de ekipaĵoj;
  • Homa eraro;

Kaj tiuj perturboj kaŭzas grandajn modifojn en la valoroj de kurentoj aŭ/kaj tensioj de iuj cikvitoj en la elektra reto. Jen do la maniero, per kiu protektiloj detektas misfunkciojn: mezurante kontinue tiujn du karakterizojn, ĉe strategiaj lokoj, laŭ specifaj taŭgaj aranĝoj.

Komponantoj[redakti | redakti fonton]

Protekto-sistemoj kutime aplikas 5 komponantojn:

  1. Kurentaj kaj tensiaj transformiloj por malpliigi la altajn kurentojn kaj tensiojn de la elektra povuma sistemo al konvenaj niveloj por tio, ke relajsoj povu uzi ilin;
  2. Relajsoj por sensi la difekton kaj ekigi malkonektan komandon;
  3. Malkonektiloj por konekti/malkonekti sistemeron pro komandoj de relajsoj;
  4. Baterioj por provizi alternativan energion okaze de diskonekto de iu parto de la sistemo.
  5. Komunikadaj kanaloj por ebligi analizon de kurento kaj tensio de malproksimaj lineaj terminaloj kaj ankaŭ sendi komandon al malproksima ekipaĵo.

Por kelkaj partoj de distribua sistemo, elektraj fandeblaĵoj kapablas jen sensi, jen malkonekti difektojn.

Protektado de personoj[redakti | redakti fonton]

En la distribua parto pli proksima al la uzantoj, kie la tensio jam estas malalta, ekzistas aparatoj por eviti gravajn akcidentojn kun elektro, la elektrajn vundojn (elektro-vundo, elektrovundo). Unu el tiuj aparatoj estas la tiel nomata kurento-diferenca protektilo.

Alia tekniko por rekte protekti homojn estas postulata por la situacioj kiam alta kurento trapasas la grundon. La risko, ke tiu kurento devojiĝu tra iu vivanta korpo, devas esti minimumita de iu grunda maŝo.

Kaj kontraŭ la danĝero prezentata de la fulmoj, oni devas devojigi ilin plejeble rekte al la grundo, uzante fulmo-kaptilojn.