Elektra tensio

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Elektra tensio estas diferenco de elektraj potencialoj inter du konduktiloj.

Se oni parolas pri tensio de unu konduktilo, ĉi tio signifas, ke la dua konduktilo estas maso de la aparato aŭ tero.

Per aliaj vortoj: La elektra tensio estas fizika grando indikanta, kiom da laboro respektive energio necesas, aŭ liberiĝas, se oni movas objekton kun certa elektra ŝargo laŭlonge de elektra kampo.

En elektrostatiko (magneta kampo sendependa de tempo), la ŝanĝo de tensio U_{2(1)} de la punkto P_1 al la punkto P_2 egalas la negativan integralon de la elektra kampo je la vojo inter tiuj du punktoj (Potencialdiferenco) :

 U_2 - U_1 =  - \int_{P_1}^{P_2} \vec{\mathbf{E}} \; . \; \vec{\mathrm d l}  \; .

Tiu rilato validas por ĉiuj elektraj kampoj, kaj por la kirlokampoj kaj por nekirlaj (potencial-)kampoj. Dum pri nekirlaj kampoj la tensio ne dependas de la vojo, pri kirlokampoj la tensio dependas de la vojo.

La formulsimbolo de la tensio estas U (de la latina urgere = urĝigi, peli, premi; aŭ de la germana Unterschied); Pli kaj pli oni uzas la formulsimbolon V (de volto). La mezurunuo estas la volto (simbolo "V"), nomita laŭ Alessandro Volta.

Kutime la tensio en la publika elektra reto estas 110 aŭ 220 voltoj.


[redakti] Vidu ankaŭ

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj