Serio 480 de LEO Express

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Elektra trajnkompleto 480)
Elektra trajnkompleto 480 - teknikaj parametroj[1]
Elektra trajnkompleto 480 dum testoj
Produktanto:Stadler
Jaro de produktado:2012
Maksimuma rapido:190 km/h (en Ĉeĥio nuntempe nur 160 km/h)
Ŝpuro:1435 mm
Tensiga sistemo: 3 kV kk
Povumo:2600 kW
Kapacito (por sidado):237 personoj
Longeco:90,178 m
Larĝeco:2,8 m
Maso:176 t
MendantoLEO Express

Elektra trajnkompleto 480 estas ĉeĥa registrita marko de kvin-fragmenta trajnkompleto Stadler Flirt. Kvin tiujn ĉi trajnkompletojn aĉetis privata ĉeĥa kompanio LEO Express, kiu uzas ilin de decembro 2012 je linio Prago - Ostrava - Bohumín. Entuta sumo estas 1,5 miliardoj por ĉiuj kvin pecoj[2]. En ĉiu trajnkompleto estas kvar pordoj[3], tri necesejoj, de tio unu estas senbariera[4]. Ĉiu trajnkompleto havas tri klasojn: Economy kun 212 sudlokoj, Business kun 19 sidlokoj kaj Premium kun 6 sidlokoj. Vojaĝantoj povas uzi senpagan sendratan retkonekton. Ĉe ĉiu sidloko disponeblas kontaktingo por porteblaj komputiloj.[5]

Referencoj[redakti | redakti fonton]