Elektriono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elektriono
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso vira
Patro Perseo
Patrino Andromedo
Gefratoj Mestoro • Perso • Alceo • Stenelo • Gorgofono • Erythras
Edzo/Edzino Eurydice of Mycenae • Anaxo
Kunulo Mideia
Infanoj Alkmeno • Archelaus • Cheirimachus • Celaineus • Stratobates • Amphimachus • Licymnius • Gorgophonus • Phylonomus • Lysinomus • Anactor
vdr

Elektriono (helene Εὔφημος, latine Electryon) estis en la helena mitologio filo de la heroo Perseo kaj de lia edzino Andromedo kaj estis reĝo en Argolando.


Li estis patro de Alkmeno, estonta patrino de la heroo Heraklo, kies patro estis la plej alta dio Zeŭso. Sed Elektriono mem sian propran plezuron el la glorplena nepo ne ĝisatendis. . Okazis, ke kuniĝis du grupoj de brutar-ŝtelistoj kaj ŝtelis brutarojn de Elektriono. Ĉe tio eĉ pereis ok liaj filoj. Kiam la reĝo okazigis punan ekspedicion, administris lian landon nevo el Troizeno Amfitriono. La reĝo promesis al li, se estos la ekspedicio sukcesa, li edzinigos la reĝan filinon Alkmenon. Amfitriono intertempe pagis por la ŝtelitaj brutaroj elaĉetmonon kaj kiam la reĝo Elektriono revenis, ili ekkverelis ĉu estis ĝuste pagi por la ŝtelitan brutaron. Amfitriono ekkoleris, ĵetis per klabo kontraŭ unu el la bovinoj. Malfeliĉe la klabo forpuŝiĝis de ĝiaj kornoj kaj mortigis proksime starantan Elektrionon..

Post tiu ĉi malfeliĉa hazardo frato de la mortigita reĝo Steneloso forpelis Amfitrionon el Argolando. Kun li foriris ankaŭ Alkmeno. Ili fuĝis en Tebon, kie la reĝo Kreono purigis Amfitrionon el kulpo pro la mortigo. Pli malfrue Amfitriono fariĝis posteulo sur la reĝa trono en Tírinto.


Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Élektryón en la ĉeĥa Vikipedio.