Elektrocentraloj de Zaramag

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Elektrocentraloj de Zaramag (ruse Зарамагские ГЭС) estas aro de konstruataj kaj projektataj elektrocentraloj, uzontaj energion de la fluo de la rivero Ardon en Nord-Osetio. Laŭ la projekto, la aro konsistos el kvar elektrocentraloj (Ĉefa, Zaramag-1, Zaramag-2, Tamisk) kun komuna potenco 520 megavatoj kaj averaĝa jara produktado de 1,1 mlrd.Kvt.h.

Konstruado komenciĝis en la jaro 1976, stagnis en 1989-1995, kaj la nuna planata jaro de ekfunkcio estas 2009; la Ĉefa centralo ekfunkcios en junio 2009.

Aro de elektrocentraloj de Zaramag uzos 14-kilometran tunelon por forkonduki la akvon de la rivero al najbara intermonto. La tunelo jam estas plene konstruita. Rezulte de tio la akvobaraĵo 79 metrojn alta estigos kolumnon de akvo je 674 metroj.

Funkciigo de la elektrocentraloj faros respublikon Nord-Osetio grava produktanto de elektro, plene kovranta siajn bezonojn pri elektro. Nun pli ol duono de la uzata en la respubliko elektro estas produktata en Stavropola regiono kaj aliaj federaciaj subjektoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]