Elektrofornelo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Elektra fornelo kun gisferaj kuirplatoj
Elektrofornelo kun vitroceramika supraĵo

Elektrofornelo estas kuirilo, servanta por prepari manĝaĵon.

Enhavo

Ĝenerala nocio [redakti]

De vidpunkto de la elektrotekniko, elektrofornelo estas varmiga elektroaparato, ĉar trairo de la kurento tra rezistiloj (varmigaj elementoj) laŭ la Ĵula leĝo estas akompanata de eliĝo de varmiga energio, uzata por kuiri manĝaĵon.

Tipoj de la forneloj [redakti]

Laŭ variaĵo de preparo [redakti]

Laŭ maniero de konekto al elektroreto [redakti]

  • Unufazaj
  • Trifazaj

Principo de funkciado [redakti]

Klasikaj [redakti]

De vidpunkto de la elektrotekniko, la principo baziĝas sur eliĝo de varmiga energio dum trairo de la kurento tra rezista varmiga elemento (Ĵula leĝo). Varmiga elemento estas kondukilo el metalo kun altgrada specifa rezisto, plenumita ordinare en la formo de spiralo.

Induktaj [redakti]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Indukta kuirplato.

Ĉi tiuj forneloj ne havas varmigan elementon kiel tia. Anstataŭ ĝi aplikiĝas induktilo, radianta elektromagnetan kampon, kiu senpere varmigas la fundon de kuirvazo.

Prevento de akcidentoj [redakti]

  • Laboroj por konekti elektrofornelon devas fari specialisto, havanta necesan kvalifikon.
  • Korpo de la fornelo devas esti terkonektita, se tio estas antaŭzorgita de konstrukciaĵo de la fornelo.
  • Konektado al la elektroreto devas esti plenumita laŭ validaj reguloj.
  • Ne tuŝi varmigitajn partojn por preventi brulvundojn.

Vidu ankaŭ [redakti]