Elektromagneta indukto
La elektromagneta indukto (aŭ magneta indukdenso) estas elektromagneta interefiko, dum kiu estiĝas elektra tensio en konduktilo. Ĝia malkovro estas dankebla al Michael Faraday (1831). Oni dividas la fenomenon de la elektromagneta indukto je du grupoj: Moviĝa indukto kaj Trankvila indukto.
[redakti] Moviĝa indukto
Dum la moviĝa indukto, aŭ la magneta kampo aŭ la konduktilo aŭ ambaŭ moviĝas rilate iunu al la alia. La plej oftamoviĝas formo estas turniĝanta moviĝo (generatora principo), sed aperas ankaŭ elektromagneta indukto per pasanta moviĝo, sed ĝenerale en prezentaj instalaĵoj, eksperimentoj.
Se la induktita tensio estiĝas en linia konduktilo tiel, ke moviĝo de la kondiuktilo estas vertikala je la induktaj linioj, tiam la grandeco de la induktita tensio estas:
, kie B: elektromagneta indukto (Vs/m²), l:efika longo de la konduktilo (m), v:rapido de la movo (m/s). Se ni movas en la magneta kampo kun indukto „B” rulaĵon kun kanelnumero „N”, tiam la induktita tensio estas:
Okaze de moviĝa indukto, la direkton de la induktita tensio estas difinebla per leĝo de Lenz.
[redakti] Trankvila indukto
Dum la trankvila indukto moviĝas nek la konduktilo, nek la magneta kampo; tiukaze, la elektromagneta indukto generas la magnetan flukson (produto de indukto kaj kovrita surfaco) : 
[redakti] Induktita tensio
Oni parolas pri induktita tensio, se en konduktilo -rulaĵo- estixgas tensio je efiko de elektromagneta indukto. Tiu tensio ne egalas al tensio de la akumulatoroj, baterioj, kiu estas produktata je kemia efiko. Pri la moviĝa indukto ŝanĝiĝanta dum la tempo, la grando de la tensio, estiĝinta dum la trankvila indukto, okaze de unukanela rulaĵo (konduktilo):
Se temas pri rulaĵo kun kanelnumero "N", tiam: 