Elektrona valvo
Elektrona valvo (vakua valvo, tubo) estas aktiva ilo, uzata en elektroniko, baziĝanta je fluo de elektronoj en vakuo aŭ en gasplenigita spaco.
La valvo estas aerizole fermita – plej ofte – cilindra aparato, el kiu oni elkondukas la elktrodojn, necesajn por la funkciado. Se en la interno de la valvo estas vakuo (
Pa), tiuokaze temas pri vakua valvo, se etprema gaso, tiuokaze pri gasplenigita valvo.
Oni uzis la elektronajn valvojn por unudirektigo, fortigo, osciligo, indikado. Pro disvastiĝo de duonkonduktaĵoj, ilin anstataŭigis la transistoro, duonkondukta diodo, tiristoro.
Ilia malavantaĝo estis la granda kurentobezono, la varmiĝo, meĥanika konstruo, grando, vivdaŭro. Ilia avantaĝo estas, ke ilin ne damaĝas (fora) nuklea eksplodo, elektromagnetaj perturboj, tiel oni uzas ilin eĉ hodiaŭ en militistaj aparatoj. Krom tio ili estas uzataj ekz. en magnetrono, profesia sontekniko.