Retkomerco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Elektronika komerco)

Elektronika komercoretkomerco, ankaŭ interreta komercoenreta komerco, estas la aro de aĉetoj kaj vendoj per komunikado interreta kaj retpoŝta laŭ distribuometodaro de merkatiko. Per interreto kaj/aŭ retpoŝto kreiĝas rekta komcerca kontrakto inter vendanto kaj aĉetanto. En pli vasta senco, la elektronika komerco ampleksas ĉiajn specojn de komercaj transagoj inter interretaj ofertantoj de varoj aŭ servoj, sen nepre esti komercaj entreprenoj, kaj aĉetemaj klientoj. La anglan ekvivalenton de la termino, electronic business, popularigis reklama kampanjo de la firmao IBM fine de la 1990-aj jaroj. En pli malvasta senco, la elektronika komerco ampleksas la komercajn transagojn inter komercaj entreprenoj interrete ofertantaj varojn aŭ servojn, ĉu aldone al aliaj komercaj metodoj kiel komerco vendeja kaj perpoŝta ĉu nur interrete, kaj aĉetemaj klientoj interestiaj pri tiuj varoj aŭ servoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]