Elektronika piano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Elektronika piano estas muzika instrumento, kies origina destino estis anstataŭi akustikan pianon, he havante ties grandajn pezon kaj prezon.  Dumpase de la tempo je tio evoluis variaj tipoj, kiuj surmontras pokaze alian sonkarakteron kaj decide kunstampis certajn muzikstilojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Elektromekanikaj klavarinstrumentoj[redakti | redakti fonton]

Jam komence de la 1930-aj jaroj profesoro Walther Nernst evoluigis kune kun la firmaoj Bechstein (mekaniko) kaj Siemens (elektroniko) elektro-akustikan pianon, konata sub la nomo Neo-Bechstein aŭ Bechstein-Siemens-Nernst-Flügel, je kiu la kordoj estis frapataj per marteletoj kaj la osciladoj estis registrataj indukte per sonpreniloj, amplifikataj (kaj influata rilate la sonkoloron) per valvo-amplifikilo kaj reproduktata per laŭtparolilo.

En 1964 estis prezentata la Hohner-Clavinet, iaspeca klavikordo kun enkonstruitaj sonpreniloj. La tonon generas same kiel je la modelo piano ŝtalkordoj, kiujn frapas marteletoj. En 1965 surmerkatiĝis la piano de Fender-Rhodes, je kiu martelmekaniko frapas la pli maldikan flankon (voĉrisorto) de malsimetria agordforko. Al ĉiu voĉrisorto apartenas sonprenilo (induka sonprenado). Jam ekde 1954 ekzistis Wurlitzer Electric Piano, je kiu malgrandaj oscilaj ŝtallamenoj generas la tonon, kiujn ankaŭ alfrapas marteletoj. La osciladon transprenas – jen teknika apartaĵo – kondensilo.

Fender Rhodes, Wurlitzer Electric Piano kaj Hohner Clavinet estas aŭdeblaj sur multaj sonregistraĵoj je la kampoj rok-muziko, pop-muziko kaj ĵazo de la 1960-aj ĝis 1980-aj jaroj. En aktualaj popproduktaĵoj la sono de Fender Rhodes denove estas aŭdebla, kvankam kiel specimeno.

La sono de ĉi tiuj aparatoj etendiĝas ekde „sonorileca“ (Fender Rhodes) ĝis „drate frapa“ (Hohner Clavinet) kaj krome povas esti fremdigita per efektaparatoj kiel Leslie-laŭtparolilo, ĥoro, tremsono, faseroŭaŭao.

Hibridaj pianoj[redakti | redakti fonton]

Al la klasikaj elektroniakj pianoj apartenas pro sia elektromekanika songenerado ankaŭ la hibridpianoj. Unuaj reprezentandoj de ĉi tiu ĝenro estis Yamaha CP-Serio kaj Kawai EP 308 kaj EP 608, kiuj surmerkatiĝis ekde 1977. Ĉi tiuj aparatoj, laŭforme similaj al pianeto aŭ pianego, havas kiel akustika piano kordojn, kiuj tamen estas pli mallongaj ol tiuj de la originalo, krome ili havas neniun aŭ pli malgrandan resonkeston. La sen amplifiko relative mallaŭtan sonon prenas Piezo-sonprenilo, kaj laŭtparoliloj amplifikas ĝin. La uzado de pli malpezaj materialoj ekzemple plasto anstataŭ ligno, kaj la konstruado, pro la pli malgranda songerenomekaniko pli malmultekosta, rezultigis unuan bone transporteblan kaj malaltprezan pianoanstataŭilon, kiun uzis en la 1980-aj jaroj multaj pop-muzikantoj.

Krome kelkaj hibridpianoj enhavas kompletan digitalpianon. Tiel oni povas malkonekti la pianomekanikon de la klavaro kaj probludi kun orelaŭskultiloj sen ĝeni la najbarojn. Al tiu ĉi tipo apartenas ekzemple Kawai Anytime, Seiler DuoVox, Schimmel Silent Piano, Yamaha Silent Piano (z. B. V 118 N-TS E/P) aŭ Disklavier.

Ciferecaj sinteziloj[redakti | redakti fonton]

Yamaha CP30

Meze de la 1970-aj jaroj surmerkatiĝis la unuaj plenelektronikaj pianoj. En CP-30 de Yamaha oni eltrovis per ciferecaj komputkomponantoj la frekvencojn de la unuopaj tonoj; al la tiamaniere ekestintaj rektangulaj ondoj oni donis per elspezaj analogaj filtroj pianecan sonon.

Dum la 1980-aj jaroj pli kaj pli Yamaha DX7-sintezilo fariĝis danke al sia novspeca, tamen ofte pianeca sono la dominanta anstataŭilo por scenejopiano. Aparte el la pop-muziko de la 1980-aj jaroj la sono de DX7 ne estas forpensebla. Tiutempe tamen ankoraŭ ne ekzistis cifereca anstataŭulo vere sonanta pianeca.

Specimenado[redakti | redakti fonton]

Komence de la 1990-aj jaroj specimenado eniris la muzikteknikon. Malmultkostaj specimensonaj instrumentoj ekz. Roland U-20 faris akireblaj transporteblajn kaj finfine ankaŭ vera sonantajn pianosonojn por preskaŭ ĉiu muzikanto. Por songenerado plej ofte estas uzata la impulskodigo-modulado.

Krome ĉiuj modernaj ciferecaj pianoj diponas pri MIDI kaj/aŭ aliaj komputilaj konektlokoj (ekz. To HostUSB).

Ciferecaj pianoj kaj scenejopianoj[redakti | redakti fonton]

Instrumentoj, kiuj koncentriĝas sur pianosono, nomiĝas cifereca aŭ diĝita piano. Plejofte ili estas ekipitaj per 88-klava klavaro, kiu provas doni al pianisto la ludsenton de vera piano. Apartaj kompaktaj mekanikoj ŝajnigas la ekfrapsenton tradicia pianomekaniko. Tio tamen kondukis al tio, ke la aparatoj fariĝis denove pli grandaj kaj precipe pli pezaj.

La instrumentoj por hejma uzo Geräte plejofte havas enkonstruitajn laŭtparolilojn, je instrumentoj por surscenejaj prezentadoj tiuj ĉi mankas aŭ havs nur la funkcion de kontrolaŭdigilo.

Versioj de aktualaj ciferecpianoj[redakti | redakti fonton]

Hejmpianoj[redakti | redakti fonton]

Por hejma uzo estas elektronikaj pianoj kun kesto el fibroplatoj tegitaj per nigra laminataĵo aŭ tavolligno. Ili devas adaptiĝi laŭaspekte al la hejma ĉirkaŭaĵo kaj esti facile mastrumeblaj. Por la transporto ili devas esti malmuntitaj, la kestoforma supra parto enhavas la klavaron kaj la tutan elektronikon, en la aparte konstruita starigilo ofte estas enigitaj la pedaloj kaj laŭtparoliloj. La tuta pezo de ĉi tiuj aparatoj estas inter 25 kaj 80 kilogramoj.

Scenejopianoj[redakti | redakti fonton]

Scenejopianoj estas plibonigitaj laŭ portebleco kaj stabileco. Celpersonoj estas ĉefe scenejo-muzikistoj. La kesto estas plejofte nigra aŭ arĝentkolora kaj plejparte el metalo. La aparatoj pesas inter 13 kaj 32,5 kilogramoj, depende de la speco de klavaro kaj la pezo de eble enigitaj laŭtparoliloj. Se scenejopiano enhavas laŭtparolilojn, tiuj ĉi servas plejofte nur por „kontrolaŭdigado“ por la muzikisto kaj ne por la sonigado de la publiko. Por tio estas necesas klavarilo-amplifikilo aŭ soninstalaĵo. Sur hejma kampo anstataŭe sufiĉas ankaŭ stereoinstalaĵo aŭ aktiv-laŭtigilo. Scenejopianojn oni pli kaj pli starigas pro sia "neŭtra" aŭ "teknika" aspekto en loĝoĉambrojn, por kiu la produktantoj merkatigas ilin kiel Compact PianosStyle Pianos.

Porteblaj pianoj[redakti | redakti fonton]

Porteblaj pianoj estas scenejopianoj kun almenaŭ 61, plejofte 76 klavoj, kiuj estas kombinitaj kun la kvalitoj de sintezilo. Ĉar la uzata materialo kutime estas plasto, ili estas malpezaj kaj pro tio bone facile transporteblaj. Porteblaj pianoj plejofte havas akompanaŭtomaton kaj relative grandan nombron de variaj sonoj. Ĉar oni celas malaltan pezon, ĉi tiuj modeloj ofte ne havas martelmekanikon. Apartaj sinteziloj, kiuj imitu certajn instrumentojn (Hammond-orgeno, Fender Rhodes) konscie rezignas pri martelmekaniko.

Ensemblaj ciferecaj pianoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiuj multfunkciaj pianoj estas disponeblaj kaj kiel scenejo- kaj kiel hejmopianoj kaj proponas krom la kutimaj ciferecpianaj karakterizaĵoj ofte pli ol 150 aldonajn sonojn, akompanritmojn, akompanaŭtomaton, plurtrakan sekvencilon, sintezilo-funkciojn, ktp. Celpersonoj ests distromuzikistoj, komponistoj, teknikemuloj kaj sonmuntistoj.

Modulsistemoj[redakti | redakti fonton]

Por ambicia muzikisto taŭgas ankaŭ moduligo. Oni havigas al si (kiel eble plej altvaloran) mastrumklavaron, sonmodulon specialigita pri pianosonoj kaj eventuale amplifikilon.

Malavantaĝe estas tamen, ke ekzakta adaptado de la klavaro al la songenerilo per konvena frapdinamikokurbo plejofte ne estas ebla kaj per tio suferas la esprimkvalito.

Produktantoj[redakti | redakti fonton]

Produktantoj de elektronikaj pianoj estas inter alie Casio, Clavia, GEM (GeneralMusic), Hemingway Pianos, KAWAI, Ketron, KORG, Kurzweil, M-Audio, Medeli, ORLA, Roland kaj Yamaha.

Tradiciaj pianoj kompare kun elektronikaj pianoj[redakti | redakti fonton]

Pro ĉiam denove plibonigita specimenado-tekniko precipe la sonkvalito de la „malsupra klaso“ de ĉiferecaj pianoj pliboniĝis ekde 2000; ĉiujare okazas pluaj teknike gravaj progresoj. La malnoviĝintaj modeloj el la 1980/90er jaroj dividiĝas en nematuraj („malbonsonaj“) instrumentoj kaj apartaj „kultobjektoj“, kies pokaze specifan sonon oni ŝatas.

La bonecon de piano konsistigas originala sono kaj vera ludsento, valorperdo plimalgranda kompare kun cifereca piano, je kolektindaĵoj eble eĉ valorkresko kaj ke la teknikaĵoj ne tiel rapide eluziĝas. Krome nur pli novaj ciferecaj pianoj povas peri la efekton je premata maldampopedalo, kiu travivigas al la aŭskultantoj la liberan svingadon de proksimume 230 kordoj. Je pli malnova cifereca piano ĉikaze nur plusonas la ĵus frapitaj tonoj, sed ne ankaŭ la resonancotonoj, kiel okazas je akustika instrumento.

Por la boneco de cifereca piano pledas la malaltprezaj akirado kaj la prizorgado, neniuj vartokostoj, neniuj klimatizokostoj (aerhumidigo, ĉambrotemperaturo ktp.), la relativa movebleco kaj portebleco, la spacoŝparado, la laŭtecoregulado kaj la kapaŭskultilkonekto, egala intonacio kaj altvalora sonkvalito, la malrigideco pro pluraj enigitaj sonoj, facilaj konekt- kaj registradeblecoj trans analogaj kaj ciferecaj konektlokoj kaj aldonaĵoj kiel enkonstruita metronomo, aldonaj sonoj kaj efektoj kiel ekz. resono, sekvenciloj, gradigebla frapdinamiko, transponebleco, variaj agordoj (ekz. temperitabontemperita kiel de Johann Philipp KirnbergerAndreas Werckmeister) ĝis „lumklavo-instruado“.

Gravaj kvalitodistingiloj estas:

  • La klavonombro (almenaŭ 76 pezigitaj klavoj kun martelomekaniko-ŝajnigo) kaj ĉefe
  • la polifonio, kiu situu je almenaŭ 64, pli bone 96 voĉoj (tio signifas 48 stereo-voĉoj). Modernaj ciferecaj pianoj proponas ĝis 192-voĉan polifonion, kiu je progresintaj verkoj estas grava por vereca sono.

Malavantaĝoj estas tiuj ĝeneralaj por elektronikaj aparatoj:

  • Plastoj povas fariĝi rompiĝemaj pro forvaporiĝaj moligilaj substancoj, per tio rompiĝas mekanikaj klaveroj kaj gumkontaktiloj.
  • Elektronikaj komponantoj, precipe integraj cirkvitoj, povas malfunkcii, ĉefe je „malmultkostaĵoj“ restkemiaĵoj efikas detrue.
  • Kontaktiloj produktitaj el malmultkostaj materialoj povas malpuriĝi kaj kaŭzas per tio ĝenaĵojn.

Sed ankaŭ „veraj“ pianoj havas multajn malavantaĝojn:

  • Ligno povas ŝrumpi pro seka aero, pro tio la agordoŝraŭboj povas malfiksiĝi, tiel ke la piano devas esti agordata pli kaj pli ofte
  • Ligno povas ŝveli pro malseka aero, tiel ke la klavomekaniko povas misfiksiĝi
  • Mekanikaj risortoj povas laciĝi aŭ rompiĝi
  • La feltotegaĵoj sur la marteletoj povas eluziĝi kaj devas estis novigitaj

Kritiko[redakti | redakti fonton]

Ciferecaj pianoj estas inter pianistoj pridisputataj. Ofte oni argumentas, ke la ludsento kaj la viveco de cifereca piano ne atingas tiun de akustika piano. Multaj pianistoj opinias prezentadon de pianomuziko sur elektronika instrumento por ne ebla aŭ por ne sufiĉe sonplena, ĉar ĉefe je iomete pli malnovaj ciferecaj pianoj la muzikan esprimpovo atingas teknikajn limojn. Foje oni diskutas individuan estetikan opinion, teknikan realigeblecon kaj ekonomian eblecon senlime unu apud la alia. Plejofte tamen ĉi tiuj taksadoj devenas el antaŭaj spertoj pri pli malnovaj ciferecaj pianoj. Modernajn pli altvalorajn instrumentojn intertempe ankaŭ ŝatas koncertpianistoj por probludado, sed kutime oni ne uzas ilin por koncertado. Escepto estas la aŭstra pianisto Friedrich Gulda, kiu uzis ĝin por koncerta prezentado.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Peter Forrest: The A-Z of Analogue Synthesisers, Susurreal Publishing, England, ISBN 0-9524377-2-4. Detaillierte Darstellung aller bis 1998 jemals hergestellter analoger Synthesizer, Orgeln und E-Pianos in zwei Bänden (Englisch)

Konataj muzikaĵoj kun uzado de elektronika piano[redakti | redakti fonton]

WP-TranslationProject TwoFlags.svg Ĉi tiu paĝo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Elektronisches Piano » el la germana Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la revizion 3411352 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)