Elektronvolto
El Vikipedio
Elektronvolto (mallonge eV) estas mezurunuo de energio.
Elektronvolto estas energio, kiun ekhavas elektrono (aŭ aĵo kun la sama elektra ŝargo) trairante tension 1 volto.
Elektronvolto estas ankaŭ mezurunuo de maso per la formulo E=mc2.
Ĉar elektra ŝargo de elektrono estas −1,60217653(14)×10−19 kulomboj do
- 1 elektronvolto = 1,60217653(14)×10−19 ĵuloj .
Notu ke signon de la ŝargo oni ĉi tie malatentas, estas prenite ke elektronvolto estas valoro.
Mallongigoj kaj oblaj unuoj:
- keV estas kiloelektronvolto kio estas 1000 elektronvoltoj
- MeV estas megaelektronvolto kio estas 106 elektronvoltoj
- GeV estas gigaelektronvolto kio estas 109 elektronvoltoj
- TeV estas teraelektronvolto kio estas 1012 elektronvoltoj