Elektrotrajno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Elektrotrajno PAVELECKAJA EKSPRESS

Elektrotrajno - speco de trajno, ne havanta apartan lokomotivon. Ĝi ricevas elektroenergion de kontaktlineo, kutime per supertraka kontakta lineo: drato super la relvojo aŭ, malpli ofte, de t.n. tria relo.

Konsistas el motoraj kaj senmotoraj vagonoj. Senmotoraj vagonoj povas havi helpan aparataron (aerpumpiloj por bremsosistemo k.a.). La unua kaj lasta vagonoj havas kabinojn por maŝinisto.

Kutime estas uzataj por nelongaj linioj kun oftaj haltoj aŭ por ekspresaj linioj - ĉar elektrotrajno, kompare kun trajno kun lokomotivo, akceliĝas kaj malakceliĝas multe pli rapide; krome suma povo de motoroj ĉiam konformas al pezo de la trajno.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]