Elemér Bornemisza

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elemér Bornemisza
Persona informo
Naskiĝo 18-an de februaro 1930 (1930-02-18)
en Arad
Morto 30-an de decembro 2010 (2010-12-30) (80-jaraĝa)
Ŝtataneco RumanioHungarioKostariko
Alma mater University of San Jose–Recoletos
Okupo
Okupo kemiisto
vdr

Barono Elemér Bornemisza [bornemisa], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bornemisza Elemér estis hungara-rumana-kostarikana kemiisto, profesoro, membro (ekstera en 1993) de Hungara Scienca Akademio. Li estis fondinta membro de Kostarika Scienca Akademio en 1992. Lia nobela antaŭnomo estis kászoni. Lia plena nomo estis Bornemisza Elemér Ferenc Károly József Mária.

Elemér Bornemisza [1][rompita ligilo] naskiĝis la 18-an de februaro 1930 en Arad (Rumanio). Li mortis la 1-an de januaro 2010.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Elemér Bornemisza apartenis al la hungara minoritato en Rumanio. Li vivis 9 jarojn en Rumanio, poste li translokiĝis al Hungario, post la 2-a mondmilitoli migris al Aŭstrio, fine en 1950 helpe de UNO li migris al Kostariko. Li frekventis universitaton en San-Joseo (Kostariko), kie li akiris diplomon en 1954, poste li tuj ekinstruis samloke. Li plulernis en Florido akirinta MSc en 1957, poste PhD en 1962, fine DSc en 1976. Li profesoriĝis en 1976 kiel publika ordinara profesoro. Inter 1978-1983 li estis dekano, poste li instruis en Munkeno. Inter 1984-1988 li direktis agraran esploran centron en San-Joseo.

Li edziĝis en 1957 baldaŭe havanta 4 gefilojn. Li okupiĝis precipe pri tropikaj grundoj.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Acidez, contenido de potasio y materia orgánica de algunos suelos de Costa Rica (1959)
  • Introducción a la química de suelos (1982)
  • Evaluación de cobre disponible en andisoles e inceptisoles de Costa Rica plantados en café (1996)

Fontoj[redakti | redakti fonton]