Elemér Gergátz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elemér Gergátz
Persona informo
Naskiĝo 6-an de majo 1942 (1942-05-06)
en Rábatamási
Morto 19-an de junio 2019 (2019-06-19) (77-jaraĝa)
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Q900107Veterinara Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo politikistolektorobestokuracisto
vdr

Elemér Gergátz [gergAc], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gergátz Elemér, estis hungara politikisto, ministro, biologo, bestkuracisto kaj profesoro. Li naskiĝis la 6-an de majo 1942 en Rábatamási, li mortis la 19-an de junio 2019.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Elemér Gergátz abiturientis en gimnazio en Győr en 1960, poste li studis en Veterinara Universitato de Budapeŝto inter 1961 kaj 1966. Li eklaboris en diversaj laborejoj en Transdanubio. Ekde 1973 li instruis en agrikultura akademio de Mosonmagyaróvár. En 1982 li fondis esploran laborejon. Li estis ministro pri agrikulturo inter 1991 kaj 1993 en Kabineto Antall. En 1995 li iĝis katedrestro, en la sekva jaro li kandidatiĝis (CSc).

Li ricevis premiojn en 1972 kaj 1993. Li estis la unua, kiu kreis artefaritan idon de genetikaj kodoj de ŝafo kaj kapro.

Gergátz estis ministro de agrikulturo[1] inter 1991 kaj 1993. La kuniĝo de la partioj Hungara demokrata forumo, kaj la partio de Gergátz, Sendependaj bienetula, agrarlaborista kaj civita partio (FKgP) diseriĝis en 1992, sed Gergáts daŭris kiel ministro. Pro tio li estis eksigita de lia unua partio, kaj baldaŭ li aliĝis la Partio de unuiĝintaj bienetuloj, kiu estis formigita de membroj de FKgP kiuj subtenis la registaron.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A juhász dolga – libro

Fontoj[redakti | redakti fonton]