Elemér Kiss (ministro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elemér Kiss
Persona informo
Naskiĝo 21-an de aprilo 1944 (1944-04-21) (80-jaraĝa)
en Somlószőlős
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo politikistoadvokato
vdr

Elemér KISS [kiŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kiss Elemér (naskiĝis la 21-an de aprilo 1944 en Somlószőlős), estas hungara politikisto, ministro, advokato, juristo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Elemér Kiss frekventis gimnaziojn en Pápa kaj Budapeŝto inter 1958 kaj 1962, poste Sciencan Universitaton pri Eötvös Loránd, kie li akiris diplomon en 1968. Li komence laboris en juĝejo, poste ekde 1969 en diversaj ministerioj. En la 1970-aj jaroj li frekventis politikan altlernejon. En la jaroj 1989 kaj 1990 li estis subministro pri kabineta konsilio, poste subministro pri medio kaj evoluo jam en Kabineto Antall. Ekde 1991 li estis advokato, sed inter 1994 kaj 1998 li denove estis subministro pri ĉefministra oficejo en Kabineto Horn, poste li denove estis advokato. En la jaroj 2002 kaj 2003 li denove transprenis la ĉefministran oficejon kiel ministro. Li abdikis pro skandalo, ĉar lia advokata oficejo ricevis ŝtatajn taskojn. Li denove laboras plu kiel advokato.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Hatályos Jogszabályok Gyűjteménye 1945-1987 (1988) - kunlaboranto
  • Hatályos Jogszabályok Gyűjteménye 1945-1990 (1991) - redaktoro
  • A szövetkezeti törvény magyarázata (1997)
  • Az ország kielégítő kormányzásának akadályai (2009)

Fontoj[redakti | redakti fonton]