Elementa partiklo
Elementa partiklo estas kuniga termino por fizikaj objektoj kiujn ne eblas dispartigi je pli simplajn partiklojn. La nocio de elementa partiklo devenas de koncepto ke substanco estas diskreta, t.e. ĝi konsistas el difinitaj partoj, limigitaj unu de la alia kaj ne enhavantaj subpartojn je kiuj ili povus interŝanĝi. Ilian strukturon kaj konduton studas partikla fiziko. Kelkaj elementaj partikloj havas internan strukturon kaj difnitajn subunuojn, sed apartigi ilin ne eblas. Aliaj estas tute senstrukturaj kaj unuecaj - tiuj nomiĝas fundamentaj partikloj.
Ekde 1932 estas malkovritaj pli ol 400 elementaj partikloj.
Enhavo |
[redakti] Klasado
[redakti] Laŭ spino
Laŭ spino ĉiuj elementaj partikloj divideblas je du klasoj:
[redakti] Laŭ strukturo
Ekzitas du grandaj grupoj de elementaj partikloj laŭ ilia interna strukturo (pli precize - laŭ ekzisto de tia strukturo).
[redakti] Fundamentaj partikloj
- Leptonoj - fermionoj kiuj estas unupunktaj (t.e. ne konsistaj el io ajn) almenaŭ en la skalo de 10-18 m. Ili ne partoprenas en fortaj interagoj. Partopreno en elektromagnetaj interagoj estas montrita nur por ŝargitaj leptonoj (elektronoj, muonoj kaj tau-leptonoj kaj ne estas obdervata por neŭtrinoj. Entute estas konataj 6 tipoj de leptonoj.
- Kalibraj bosonoj - partikloj, kiuj tenas fundamentajn fortojn:
- Fotono - peranto de elektromagneta forto
- 8 tipoj de gluonoj - perantoj de forta nuklea forto
- 3 mezaj bosonoj W+, W- kaj Z0 - perantoj de malforta nuklea forto
- Gravitono - hipotetika partiklo, kiu rolas kiel peranto de gravita forto; ekzisto de gravitono ne estas pruvita pro malforteco de gravitaj interagoj, sed ĝi estas tre probabla. La norma modelo, tamen, ne inkluzivas gravitonon.
- Kvarkoj estas subpartikloj de neentjera ŝargo, kiuj eksistas nur kiel subpartikloj kaj nenie estas trovitaj libere; estas iom da diskuto, ĉu vere eblas rigardi ilin kiel partiklojn. Ekzistas 6 tipoj de kvarkoj, el kiuj konsistas hadronoj.
[redakti] Hadronoj
- Hadronoj estas partikloj, kiuj konsistas el kvarkoj. Oni iam dubas, ĉu eblas daŭre konsideri ilin elementajn, sed ĉar liberaj kvarkoj ne ekzistas kaj neniu observis disigon de androno, ne eblas pruvi ke ili estas neelementaj. Hadronoj havas du grupojn:
