Elemento de grupo 16

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĥalkogenoj

Elemento de la grupo 16-a (la grupo ankaŭ konata kiel ĥalkogenoj) estas elemento en la perioda tabelo, grupo 16-a laŭ la IUPAC-sistemo, kiu konsistas el:

NomoAtomnumero Periodo 
Oksigeno8Periodo 2
Sulfuro16Periodo 3
Seleno34Periodo 4
Teluro49Periodo 5
Polonio84Periodo 6
Livermorio116Periodo 7

El ĉi tiu grupo, oksigeno, sulfuro, kaj seleno estas nemetaloj; la aliaj estas metaloidoj. Livermorion eblas sintezi nur en laboratorio, kaj ĝi ne estas trovita nature.

Pri la termino[redakti | redakti fonton]

La tradicia termino ĥalkogenoj estas ŝuldata al la fakto, ke en la naturo la kombinaĵojn de tiuj elementoj (ĥalkogenidojn) oni trovas en metalaj ercoj (kupra, zinka, fera, plumba, molibdena). Do, ĝia komenca ĥalko... estas ŝuldata al la greka χαλκός, kaj neniel rilatas al kalko (kiel sugestus la evitinda formo kalkogeno).