Elemento por transmisio de rotacia movo

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Inĝenierarto - Industrio - Tekniko - Maŝino - Parto de maŝino

Por transmisio de rotacia movo oni uzas kutime ĉi tiujn elementojn kaj partojn: ŝafto, lagro, kluĉilo.

La ŝafto estas portanto de la tuta movo. Partoj de ŝafto lokitaj en lagroj nomiĝas pivotoj (ŝaftaj pivotoj). Pivoto estas nomo ankaŭ de memstara kuniga elemento cilindroforma. Oni distingas movantan ŝafton (ekzemple ŝafto de elektromotoro) kaj movatan ŝafton (ekzemple ŝafto de labormaŝino). Lagro portas la ŝafton, transprenas ĝian ŝarĝon kaj sekurigas la pozicion de la ŝafto. Kluĉilo kunigas la ŝafton movantan kun ŝafto movata, aŭ kunigas du partojn de dividita ŝafto.