Elemir

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Elemir, serbe Елемир, germane Elemer, hungare Elemér estas vilaĝo en Serbio, en provinco Vojvodino, en distrikto Meza Banato, en municipo de Zrenjanin. Ĝis la 20-a jarcento estis 2 apudaj vilaĝoj, kies oficialaj hungaraj loknomoj estis Alsó- aŭ Német- Elemér (=suba aŭ germana) kaj Felső- aŭ Szerb- Elemér (=supre aŭ serba) Elemér.

Elemir troviĝas en (verda) Municipo Zrenjanin en Serbio

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Elemir situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, laŭ maldekstra bordo de Tiso. Zrenjanin troviĝas 10 km-ojn.

Mapo pri municipo Zrenjanin
Katolika preĝejo de Elemir

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la mezepoko la vilaĝo nomiĝis "Ilemér". Dum la turka regado serboj alvenis. En 1796 germanoj fondis apudan vilaĝon. En 1910 vivis en Suba-Elemér 1011 homoj (germanoj en majoritato, hungaroj en minoritato), en Supra-Elemér 3440 homoj (3075 serboj, 195 germanoj kaj 121 hungaroj. Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Torontál, al distrikto de Nagybecskerek, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. En 1941 la germana armeo okupis la komunumon ĝis 1944. En 2002 loĝis en Elemir 4690 homoj, (4158 serboj (89 %), 181 ciganoj, 93 hungaroj, 54 jugoslavianoj, 24 kroatoj kaj aliaj). La vilaĝo havas gravajn naftoduktojn al Panĉevo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ortodoksa preĝejo de Elemir