Elemér Hantos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elemér Hantos
Persona informo
Naskonomo Hecht Elemér
Naskiĝo 12-an de novembro 1880 (1880-11-12)
en Budapeŝto
Morto 28-an de junio 1942 (1942-06-28) (61-jaraĝa)
en Erzsébetváros
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kora malsufiĉo vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Q793893Universitato Eötvös Loránd vd
Partio National Party of Work vd
Profesio
Okupo ekonomikistopolitikistoadvokato vd
Aktiva en Budapeŝto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

HANTOS Elemér [hantoŝ] (n. 12-an de novembro 1881 en Budapeŝto, – m. 28-an de junio 1942) estis hungara politikisto, jura kaj ekonomia ĵurnalisto.

Li studis en Budapeŝto, Leipzig, Kembriĝo, poste laboris en Budapeŝto kiel advokato, ekde 1904 kiel redaktoro de Pénzintézeti Szemle, inter 1910 kaj 1920 redaktoro de Pénzügyi Szemle. Li estis de 1910 ĝis 1918 parlmentano en reprezentado de la Laborpartio. Li iĝis en 1916 politika ŝtatsekretaro en la komercafera ministerio, en 1918 prezidanto de la Postatakarékpénztár (Poŝta ŝparkaso).

Li estis kunfondinto kaj gvidanto en diversaj financaj institutoj (Pénzintézetek Országos Egyesülete, Pénzintézetek Országos Nyugdíjegyesülete kaj Pénzintézetek Országos Biztosító Intézete).

Li laboris por kunlaboro de la mezeŭropaj landoj, fondinto de diversaj mezeŭropaj institutoj en Vieno, Brünn, Budapeŝto, la Centre d'Études de l'Europe Centrale en Ĝenevo, la Mitteleuropäische Wirtschaftstagung en Vieno.

Li instruis ekde 1917 en la Budapeŝta Universitato financajn aferojn kiel privata instruisto, poste ekde 1929 kiel universitata instruisto. Li apogis en liaj verkoj la ekonomian kunlaboron de la post-ŝtatoj de la Monarĥio.

Li estis ekde 1924 ekonomia spertulo de Ligo de nacioj.

Ĉefaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • A nemzetközi egységes váltójog (Bp., 1909)
  • Hadügyi pénzügy (Bp., 1914)
  • A monarchia pénzügyi harckészültsége, mozgósítása és hadviselése (Bp., 1914)
  • A pénzintézeti reform (Bp., 1916)
  • A világháború gazdasági és pénzügyi hatásai (Bp., 1916)
  • A monarchia hadikölcsönei (Bp., 1916)
  • A pénz jövője (Bp., 1920)
  • A pénz problémája Közép-Európában (Bp., 1925)
  • L'Economie mondiale et la Société des Nations (Parizo, 1930)
  • Die Rationalisierung der Weltwirtschaft (Tübingen, 1930)
  • Die Kooperation der Notebanken (1931)
  • L'Europe Centrale (Parizo, 1932).
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.