Elemír Erby

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Elemír Erby
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1929 (1929-01-01)
en Slavkovce
Morto 2-an de julio 2005 (2005-07-02) (76-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco SlovakioĈeĥoslovakio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Elemír Erby (naskiĝis la 1-an de januaro 1929 en Slavkovce distrikto Michalovce - mortis la 2-an de julio 2005 en Košice) – organizanto, aktoro. Li studis juron kaj estis konata kiel popola humor-rakontisto, kiu aktoris sub nomo "Ďuri Štachitka"; profesie estis ekonomia vicdirektoro kaj unu el fondintoj de Pupteatro en Košice (1959-1974); post 1974 estis ekonomia vicdirektoro de Ŝtata filharmonio en Košice; kunorganizanto de Someraj E-lernejoj en Opátka apud Košice; por sia laboro en E-movado ricevis arĝentan insignon (1983) kaj oran insignon de SEA (1987); estis prezidanto de E-klubo Košice ( - 1983), ekde 1983 estis vicprezidanto de SEA; en 1979 ricevis de Ministerio por kulturo de SSR titolon „Meritplena laboranto de kulturo“.