Elena Ceaușescu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Elena Ceaușescu
Elena Ceaușescu

Vicĉefministro de Rumanio
En funkcio:
marto 1980 – 22-a de decembro 1989
Prezidento Nicolae Ceaușescu
Prezidanto de registaro Ilie Verdeț

Naskiĝo 7-a de januaro 1916
en Petrești
Morto 25-a de decembro 1989
en Târgoviște
Nacieco rumana
Politika partio Rumana Komunista Partio
Edzo/ino Nicolae Ceaușescu
Infanoj Valentin Ceaușescu, Zoia Ceaușescu, Nicu Ceaușescu
Religio ateismo
v  d  r
Information icon.svg


Elena CEAUȘESCU (prononco [eˈlena tʃauˈʃesku]) estis edzino de komunisma diktatoro Nicolae Ceaușescu, kaj vicĉefministrino de Rumanio.

Frua vivo[redakti | redakti fonton]

Ŝi naskiĝis kiel Elena Petrescu en malriĉa, kamparana familio en la vilaĝo Petrești, la distrikto Ilfov en Valaĥio. Kvankam ŝi vere naskiĝis en 1916, la oficialaj biografioj menciadis la jaron 1919 - la dato estis poste false ŝanĝita ĉar ŝia edzo, Nicolae (nask. en 1918) ne volis ke ĉiuj sciu ke la edzino estas pli aĝa. Elena finis sian lernadon en la kvara bazlerneja klaso kaj transloĝiĝis kun sia frato en Bukareŝton. Tie ŝi laboris komence kiel asistantino en laboratorio kaj poste en teksa fabriko. Tiu periodo estis en oficialaj biografioj menciata nur kelkvorte, kaj ne konserviĝis certaj dokumentoj pri ĝi. Kutimis onidiroj, ke Elena Petrescu estis tiam putino aŭ kromvirino de altrangulo aŭ riĉulo. La onidiroj bazis sur la fakto, ke la edukiĝo-nivelo de Elena estis tro malalta por senapoge ricevi la postenon.

Politika engaĝiĝo[redakti | redakti fonton]

Nicolae kaj Elena Ceaușescu (centre) dum oficiala vizito ĉe Elizabeto la 2-a (Britio)

En 1937 Elena aliĝis al Rumana Komunista Partio. En 1939 ŝi ekkonis 21-jaraĝan Nicolae Ceaușescu al kiu ŝi edziniĝis en 1946. Post kiam komunistoj transprenis la potencon en Rumanio ŝi laboris kiel sekretariino en la ministerio de eksterlandaj aferoj.

Ŝia situacio tute ŝanĝiĝis kiam Nicolae Ceaușescu atingis la regopovon. Ekde kiam li fariĝis ĝenerala sekretario de la komunista partio, la politika rolo de Elena kreskis. Ŝi forte engaĝiĝis en la administradon apud sia edzo. Ekde 1972 ŝi havis altrangajn postenojn en la partio. Dum la 11-a partia kongreso en novembro 1974 ŝi estis elektita membro de la politika ekzekutiva komitato. En januaro 1977 ŝi iĝis membro de la plej alta partia institucio, nome la Konstanta Oficejo de la Politika Ekzekutiva Komitato. En marto 1980 ŝi iĝis vicĉefministro de Rumanio.

Elena Ceaușescu respondecis pri la decido nuligi la nasko-kontroladon, kio en la 1970-aj kaj la 1980-aj jaroj kaŭzis krizon de nevolataj infanoj. Ŝi ankaŭ estris la Nacian Sankomisionon, kiu kontestis la ekziston de aidoso en Rumanio kaŭzante unu el la plej grandaj evoluoj de la malsano en Eŭropo.

Sub la regado de Nicolae, Elena Ceaușescu fariĝis tre grava politikistino en Rumanio. Publike la edzo diris, ke por li estas granda honoro voki ŝin kamaradino. Rumanaj elmigrintoj en Usono moke nomis ŝin Madame Ceaușescu. Ŝi mem ĝuis la titolon Patrino de la Nacio.

Scienca kariero[redakti | redakti fonton]

Elena Ceaușescu iĝas honora doktoro de la universitato en Manilo

La oficiala propagando prezentis Elena kiel sciencistinon de monda renomo, tamen ŝiaj sciencaj sukcesoj, same kiel eduko kaj aŭtoreco de sciencaj verkoj estas ofte kontestataj. Dum la regado de Ceaușescu ŝi ricevis plurajn sciencajn premiojn pro sukcesoj je polimera kemio, interalie ŝi fariĝis honora doktoro de la universitato en Bolonjo.

Ekzekuto[redakti | redakti fonton]

Dum la Rumana Revolucio de 1989 Elena kaj Nicolae Ceaușescu fuĝis el Bukareŝto. Kelkajn tagojn poste ili estis arestitaj kaj haste procesitaj. Dum la proceso Elena rifuzis respondi al demandoj de la juĝistoj kaj dubis je legaleco de la tribunalo. Tuj post la verdikto, la 25-an de decembro 1989 ili estis mortpafitaj en la urbo Târgoviște.