Elena Paparizou

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:Helena-Paparizou-Eurovision-2021.jpg
Elena Paparizou

Elena Paparizou (en greka alfabeto: Έλενα Παπαρίζου; naskiĝis en Borås, Svedio, la 31-an de januaro 1982) estas greko-sveda kantistino.

Ŝi estis membro de la muzikgrupo (popmuziko) Antique antaŭ komenci sian solulan karieron en 2003. Ŝi sola reprezentis Grekion en la 50-a eldono de la Eŭrovido-Kantokonkurso 2005. La kanto kiun ŝi prezentis, titolita "My Number One", atingis la unuan pozicion de la evento, per tiu venko ŝi fariĝis la unua greka artisto kiu atingis ĝin.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]