Elena Paparizou
Elena Paparizou (en greka alfabeto: Έλενα Παπαρίζου; naskiĝis en Borås, Svedio, la 31-an de januaro 1982) estas greko-sveda kantistino.
Ŝi estis membro de la muzikgrupo (popmuziko) Antique antaŭ komenci sian solulan karieron en 2003. Ŝi sola reprezentis Grekion en la 50-a eldono de la Eŭrovido-Kantokonkurso 2005. La kanto kiun ŝi prezentis, titolita "My Number One", atingis la unuan pozicion de la evento, per tiu venko ŝi fariĝis la unua greka artisto kiu atingis ĝin.