Eleonora de Akvitanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Eleonoro de Akvitanio)
Eleonora de Akvitanio
franca-angla reĝino
Persona informo
Aliénor d'Aquitaine
Éléonore de Guyenne
Eleanor of Aquitaine
Alienora (Alienordis) ducissa Aquitaniae
Alienòr d'Aquitània
Naskiĝo ĉ. 1122
en Poitiers, Akvitanio
Morto 1-a de aprilo 1204 (82-jara)
en Fontevrault, Francio
Tombo Abatejo Fontevraud vd
Religio kristanismo vd
Lingvoj okcitana vd
Ŝtataneco Duklando Akvitanio vd
Familio
Dinastio Ramnulfidoj vd
Patro Vilhelmo la 10-a, duko de Akvitanio vd
Patrino Aenor de Châtellerault vd
Gefratoj Petronilla of Aquitaine vd
Edz(in)o Ludoviko la 7-a de FrancioHenriko Plantaĝeneto
Infanoj Maria de Francio • Alice of France • William IX, Count of Poitiers • Henriko la Juna ReĝoMatilda PlantaĝenetoRikardo LeonkoraGotfredo la 2-aEleonora de AnglioJohana de AnglioJohano de Anglio vd
Parencoj Blanka de Kastilio • Henriko la 1-a de Kastilio vd
Profesio
Okupo female crusader vd
Laborkampo Occitan culture vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Eleonora de Akvitanio (ĉ. 1122 en Poitiers en Akvitanio1-a de aprilo 1204 en monaĥejo Fontevrault, Francio), estis franca kaj angla reĝino kaj unu el la plej potencaj virinoj en la mezepoko.

Ŝia nomo estas okcitane Aleonòr d'Aquitània, france AliénorÉléonore d'Aquitanie. Origine ŝia nomo estis Aenòr, sed por distingi ŝin de ŝia patrino oni nomis ŝin (en ŝia okcitana gepatra lingvo) Aliénor ("la alia Aenòr").

Ŝi havis tre viglan, entrepreneman karakteron, ampleksan edukon, amis muzikon, arton, literaturon kaj potencon.

Ŝiaj gepatroj estis Vilhelmo la 10-a (Akvitanio) (1099–1137) kaj Aenòr de Chateleràud (1105–1130), filino de Aimeric la 1-a, vicduko de Chateleràud (aŭ Châtellerault). Ŝia naskiĝdato ne estas certa, oni supozas la jaron 1122.

Unua edzineco[redakti | redakti fonton]

Ŝia sola frato mortis infanaĝe. Do post la morto de sia patro ŝi – 15-jara – heredis la duklandon Akvitanio kaj samjare edziniĝis kun Ludoviko de Francio.

Tiu filo de reĝo Ludoviko la 6-a kiel dua filo estis edukita en la monaĥejo Dipatrino de Parizo; nur post la frua morto de sia frato Filipo (1116–1131) li iĝis kronprinco kaj devis forlasi la monaĥejon. Dum sia tuta vivo li restis spirite ligita al la monaĥa vivo kaj havis monaĥan konsiliston: Abaton Suger. Li estis kronita reĝo de Francio kiel Ludoviko la 7-a, lia kromnomo estas "la Juna".

Ĉe la reĝa korto la juna edzino instigis viglan vivon de arto kaj belarto – kompreneble kontraŭ la intenco de sia edzo. Oni imputas al Eleonora multajn amoradojn.

En sia geedzeco kun Ludoviko la Juna Eleonora naskis nur du filinojn (Maria (Grafino de Champagne) 1145 kaj Alice (Alix) 1150). Pro tio kaj pro la ĝeno per la artama kaj memstarema karaktero de Eleonora Ludoviko fine postulis nuligon de la geedzeco. Eleonora estis 30-jara, kiam la geedzeco estis oficiale nuligita de la Koncilio de Beaugency la 21-an de marto 1152, la oficiala kaŭzo estis "tro proksima parenceco" inter la geedzoj. Supozeble ankaŭ por Eleonora la nuligo estis bonvena, oni atribuas al ŝi la eldiron: "Mi edziniĝis kun monaĥo, ne kun viro."

Eleonora de Akvitanio

Dua edzineco[redakti | redakti fonton]

Nur du monatojn poste, la 18-an de majo 1152, ŝi denove edziniĝis. La dua edzo estis Henriko Plantagenet (1133 – 1189), grafo de Anĵuo kaj duko de Normandio. Li estis pranepo de Vilhelmo la Konkerinto, kiu du jarojn poste fariĝos reĝo de Anglio. Por Henriko la geedziĝo estis tre avantaĝa: li akiris imperion, kiu enhavis multe da Francio. Sed aparte Akvitanio rezistis lin, kaj liaj klopodoj akiri Tuluzon (parto de la heredo de la patro de Eleonora) malsukcesis.

La rilatoj de Eleonora kaj Henriko estis tikla. Ŝi fieris kaj deziris iom da sendependo. Li ofte ĝuis amaferojn kun aliaj virinoj. Fine en 1167 ŝajnas, ke ili separiĝis: Eleonora translokiĝis de Anglio al siaj landoj en Francio, kaj, eskortata de Henriko mem kaj lia armeo, iris al Poitiers, kie ŝi havis kortegon. Henriko igis grafon Patrick gardi ŝin. Post kiam Patrick mortis dum bataleto, Eleonora preskaŭ sendepende ekregis Akvitanion. Ŝi elaĉetis la junan nevon de Patrick Vilhelmon Marshal, kiu kaptiĝis dum la bataleto.

Ĉe Poitiers Eleonora kultivis la kulton de fin'amor, kaj trobadoroj ĉeestis ŝian kortegon. Ŝi estis patronino de Wace, Chrétien de Troyes kaj aliaj verkistoj. Pri ŝiaj registaraj decidoj oni scias malmulte: ŝajnas ke kaj Henriko kaj la eklezio forviŝis la oficialajn registrojn.

Malliberulino[redakti | redakti fonton]

En marto 1173 Henriko la Juna Reĝo, subtenata de Eleonora, ribelis kontraŭ Henriko la 2-a. Ŝi instigis la nobelojn de siaj sudfrancaj landoj partopreni la ribelon. Survojaĝe al Parizo ŝi estis kaptita kaj sendita al sia edzo, kiu sekrete detenis ŝin. La 8-an de julio 1174 li velis kun Eleonora al Anglio. Tuj post ilia alteriĝo li sendis ŝin al la kastelo de Winchester. Dum la sekvaj dek ses jaroj ŝi malliberis en diversaj lokoj, plejparte en Anglio, kvankam, por plifortigi sian pretendon al pluraj bienoj en Normandio, en 1183 Henriko mallonge alvenigis ŝin al Normandio.

Vidvino[redakti | redakti fonton]

Tuj post la morto de Henriko (1189), Rikardo la 1-a sendis Vilhelmon Marshal liberigi Eleonoran, sed kiam li alvenis, li trovis ke ŝiaj gardistoj jam liberigis ŝin. Ŝi servis kiel regento de Rikardo en Anglio, kaj ŝia subskribo estis "Eleonora, per la graco de Dio reĝino de Anglio". Kiam, revene de krucmilito, Rikardo kaptiĝis, Eleonora mem iris al Germanio por aranĝi lian liberiĝon.

Eleonora postvivis Rikardon. En 1199, kiel parto de pacakordo inter Filipo la 2-a (Francio) kaj Johano (Anglio), estis decidite, ke Ludoviko, la heredonto de Filipo, edziĝos al unu el la nepinoj de Johano kiuj estis princinoj de Kastilio. Johano sendis la sepdeksepjaran Eleonoran elekti la princinon. Proksime al Poitiers, ŝi estis kaptita de Hugo la 9-a (Lusignan). Por gajni sian liberiĝon ŝi devis cedi bienojn al Hugo. En januaro 1200 ŝi fine alvenis al la kastilia kortego. Tie ŝi elektis Blankan. En marto ŝi kaj Blanka ekvojaĝis al Francio. Ekde Bordeaux la fama kapitano Mercadier eskortis ŝin, sed estis mortigita de rivalo. Eleonora kaj Blanka malrapide iris al la valo de Luaro, kie ŝi konfidis Blankan al la ĉefepiskopo de Bordeaux. Ŝi mem pluiris al Fontevraud, kie ŝi restis malsana kaj estis vizitata de Reĝo Johano.

Efigio de Eleonora kaj Henriko la 2-a ĉe Abatejo Fontevraud

Ŝi denove malsanis en frua 1201. Kiam milito estiĝis inter Johano kaj Filipo la 2-a, ŝi subtenis sian filon Johanon, kaj vojaĝis al Poitiers por forbari ties nevon Arturo. Arturo sieĝis ŝin en la kastelo de Mirabeau. Johano tuj marŝis suden, venkis la sieĝantojn kaj kaptis Arturon. Eleonora eniris Abatejon Fontevraud kiel monaĥino. Ŝi mortis en 1204 kaj entombiĝis en tiu abatejo, apud sia edzo Henriko la 2-a kaj sia filo Rikardo. La tomba efigio montras ŝin leganta la Biblion kaj estas ornamita per multvaloraj juveloj.

Infanoj[redakti | redakti fonton]

Eleonora de Akvitanio kaj Ludoviko la 7-a havis du infanojn:

Eleonora de Akvitanio kaj Henriko la 2-a havis ok infanojn:

Sanktulino?[redakti | redakti fonton]

Oficiale ŝi ne estis akceptita sanktulino, tamen oni aprezas kaj estimas ŝin tiel. En Hungario en Preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco (Tiszavasvári) ŝi estas la dua patrono de la kirko.

Muzika verkado[redakti | redakti fonton]

Eleanor de Akvitanio, kiu estis nomata “la granda damo de la muziko de la 12-a jarcento” estis grava parto de la politiko de sia tempo; ŝi ludis elstaran rolon en la tuta mezepoka socio kaj estis la iniciatinto de nova literaturo.

De sia patro ŝi ricevis instruon similan al tiatempa viro. Senatente, ke ŝi estis virino, li instruis ŝin pri legado, artoj, kaj uzado de armiloj. Krome, ŝi sciis plurajn lingvojn kaj studis matematikon kaj filozofion.

Ŝi estis la nepino de Vilhelmo la 9-a de Akvitanio, Grafo de Poitiers, kiu estis la unua konata trobadoro. Eleanor estis fascinita de sia avo, ŝi kutimis iri ĉasi kun li kaj de li lernis la arton de trobadoro, verki poemojn kaj versojn, kaj kanti akompanate de instrumentoj.

La patro heredigis al ŝi sian regnon: la Duklandon de Akvitanio, la tutan sudorienton de la aktuala Francio, vasta teritorio, kiu ampleksis ĝis la Pireneoj. Tiel Eleanor tre juna iĝis Dukino de Akvitanio, suvereno de prospera lando, riĉa je cerealoj kaj vino, kun kreskanta komerco.

La eniro de Eleanor en la historion okazis pere de sia geedziĝo al la baldaŭ estonta Reĝo de Francio, Ludoviko la 7-a. La geedziĝo estis, kompreneble politike aranĝita, tre avantaĝa por la franca krono, kiu akiris la riĉan Akvitanion kaj la prosperan Poitiers. Sed flanke de Ludoviko estis ama geedzeco, sento kiu ne estis reciproka.

Tiel la 15-jaraĝa Eleanor fariĝis Reĝino. Ŝi estis bela, ruĝharulino, inteligenta, sendependa, potenca, ambicia, kaj fervora amanto de la artoj.

Alveninte al Parizo, Eleanor revoluciis la francan kortegon, kaj la sobraj palacaj ĉirkaŭaĵoj rapide transformiĝis.

La pariza kortego estis aŭstera, senornama, tute malsama al tio, kion ŝi kutimis en sia junaĝo. Tamen tre baldaŭ ŝi renovigis la vivon de la kortego per novaj modoj alportitaj el la sudo koncerne vestojn kaj distraĵojn. Tio plej probable estis la komenco de la splendeco de la franca kortego kiu tiel fama estos poste.

Ŝi alvokis la kavalirojn, poetojn kaj trobadorojn de Akvitanio kaj Poitiers, kiuj ne laŭdis virajn militajn venkojn, sed kiuj sin dediĉis kanti al amo. La trobadoroj iris norden en Francio sub la influo de Eleanor kaj alportis stimulajn rakontojn kaj la subtilaĵojn de amo, al homoj okupiĝantaj pri ĉasado, milito kaj kun pli sobra sento.

La korteza amo alvenis kun okcitana lirika poezio. Ĉi tiu literatura koncepto praktikis ideologian kaj intelektan influon, pli profundan ol estis la magra kompreno de ĝi kiel nura ĝentila modo.

Ĝi estas prefere kultura movado, puriga, altruisma, kaj iom obseda "ama servo" de kavaliro al sinjorino, en kiu identiĝas aro da moralaj kaj materiaj perfektecoj. La amanto dediĉas sian ekziston kaj sian vivon al la idealigita amato.

Ĉi tiu literatura kaj kultura movado de la trobadoroj ekradikiĝis en la malfrua mezepoko, de la okcidenta Eŭropo. La okcitanaj poetoj, kiuj kantis al amo en sia provenza lingvo d’oc, pli kaj pli gajnis la animon de la kortega socio kaj de la trovistoj de la nordo, kiuj kantis en lingvo d’oil.

La ideoj, kiujn ili diskutis kaj disvastigis influis la eŭropan kulturon de tiu momento. Eleanor estis muzo kaj mecenato de la trobadoroj kun grava kontribuo en la literaturo kaj artoj de sia tempo.

La eklezia hierarkio baldaŭ riproĉis ŝin pro sia sendependa kaj liberala sinteno. Aliflanke ŝi gajnis la malfavoron de kelkaj korteganoj proksimaj al reĝo, kiu per mensogoj kaj konspiroj levis la ĵaluzon de la juna monarko.

Fine, post 15 jaroj de geedzeco, kaj du filinoj, la reĝa paro eniris en krizon.

Ili ambaŭ estis meze de la dua Krucmilito, voje al la Sanktaj Landoj, kien Eleanor insistis akompani sian edzon. Post certa tempo en kiu la rilato inter ili ne pliboniĝis, la eklezio nuligis la geedzecon pro “tro proksima parenceco”.

Jam libera, Eleanor laboris pri la sekva celo, kiun ŝi konservis sekreta kaj por kiu ŝi decidis disiĝi. La 18-an de majo 1152, preskaŭ du monatojn post la nuligo de sia edziĝo al la Reĝo de Francio, Eleanor, Grafino de Poitiers kaj 30-jaraĝa Dukino de Akvitanio, edziniĝis al juna Henriko Plantagenet, 19-jara, grafo de Anjou , Duko de Normandio kaj aspiranto al la trono de Anglio, kun kiu ŝi havos ok infanojn.

Ĉar baldaŭ Henriko estos kronita kiel Henriko la 2-a, Reĝo de Anglio, rezultis, ke la riĉa Akvitanio kaj la prospera Poitiers eskapis el la franca krono por fali en la brakojn de la rivalo, Anglio.

Eleanor fariĝis denove reĝino. Unue ĉio iris glate. La unuajn jarojn Henriko akceptis konsilojn de sia edzino, kvankam, konscia pri sia rolo, neniam donis al ŝi veran povon.

Eleanor estis akra, aŭtoritata, amanto de la politiko kaj ege ambicia, sed Henriko ankaŭ estis tia. Do la rilato inter ambaŭ ne iris sen diskutoj kaj alfrontoj.

Ŝi estis malmola, kuraĝa virino, kiu neniam timis kaj kiu ne hezitis rajdi senĉese tra sia teritorio. La moroj de tiuj tempoj postulis, ke ĉiu bona reĝo vojaĝu en siaj regadoj por plenumi justecon, solvi kverelojn kaj batali. Kaj Eleanor faris tion. Tiel ŝi gajnis la respekton de siaj regatoj. Supozeble tio pliigis ŝian legendon, ne nur kiel bela kaj inteligenta, sed ankaŭ batalema, senlacema, tiel, aŭ pli ol ŝia potenca edzo.

Rilate al la arta movado en la angla kortego, la trobadora kulturo ĉiam estis proksima al Eleanor. Estas multaj anekdotoj de dubinda fidindeco. Nur gravas, ke tiaj rakontoj pri scivolaj kaj frapaj eventoj en la vivo de la reĝino, ĉiam rilatas al ŝi kiel simbolo de kultura stimulo. Ŝi fariĝis unu el la modeloj idealigitaj de la popolo.

Nun en Eleanor de Akvitanio ne nur reliefiĝas ŝia kultura influo, sed ankaŭ la politika graveco de ŝia figuro en eŭropaj potencaj rilatoj.

La onidiroj pri amaj aferoj, oftaj en la franca kortego, ne ripetiĝis en la angla. Ĉi foje estis la reĝo, kiu neniam estis enamiĝinta al Eleanor, kiu publike elmontris sian adultan rilaton kun sinjorino konata kiel La bela Rosamunda.

Eleanor afliktita pro ĵaluzo, decidis retiriĝi al sia amata Poitiers. Tie denove brilis la jam rafinita kortego de Eleanor, kiu pleniĝis je la plej bonaj poetoj kaj muzikistoj de tiu tempo kaj iĝis gravega kultura fokuso. Ŝi faris tion en la kompanio de: sia plej amata filo, Leonkora Rikardo, kiu ankaŭ estis trobadoro, kiu komponis kaj kantis en la kortego siajn heroaĵojn en la krucmilitoj; María de Francio, aŭtoro de Lais; kaj sia pliaĝa filino María, grava personeco de la trobadora poezio kune al Aelis, la dua filino, kiun Eleanor havis kun Ludoviko la 7-a.

Tia estis la rafinita atmosfero, kiu decide influis la tutan literaturon de tiu epoko. Eleanor estis pasia pri arto kaj muziko, kaj ĉiam estis ĉirkaŭita de muzikistoj kaj poetoj. Ŝi promenigis siajn gustojn tra Eŭropo, kunportante stilojn de melodioj kaj dancoj, ĝentilaj amaj kantoj kaj literaturo. Tiel, kiel komponistino kaj kiel mecenato, ŝi estis esenca por tiu epoko. Tiu virino kun granda politika povo kaj havanta fortegan personecon, povis antaŭenigi novan muzikon kaj novan literaturon en la okcidenta Eŭropo de la 12-a jarcento.

Iu diris, ke la historio de virinoj ekbrilis de liberigo en tia 12-a jarcento kaj eble estas certe, ĉar estas la jarcento de Hildegard de Bingen, Eleanor de Akvitanio, Petronilla de Aragono, Herrada de Landsberg, Trotula de Salerno. Ankaŭ estas la jarcento de la disvastigo de la movado de la beginoj, de la trobadoroj kaj menestreloj. La jarcento de multaj virinoj silentigitaj de la humanistoj de la Renesanca Epoko kaj de la konservativaj historiistoj de la 19-a jarcento; de tiuj, kiuj 'elpensis' kaj disvastigis malluman kaj seriozan mezepokon.

Jean Markale, prestiĝa mezepokisto diris: “Neniam estos sufiĉe emfaza la influo de Eleanor de Akvitanio pri la evoluo de la nordaj moroj, en la 12-a jarcento, kiam Francio estis nur iom pli ol teoria regno serĉanta sian personecon”.

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 4 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.