Ĝermolisto de britaj esperantistoj
Tiu ĉi artikolo estas ĝermo pri britaj esperantistoj. Movu unufrazajn artikolojn de britaj esperantistoj en tiun ĉi paĝon metante alidirektilon. Se vi volus partigi en apartan artikolon, partigu aldonante minimumajn informojn.
Vidu plenan liston: listo de britaj esperantistoj
Enhavo |
[redakti] A
[redakti] Wilfrid M. Appleby
Wilfrid M. APPLEBY (naskiĝis en 1892; mortis en majo 1989) estis UEA-delegito en la angla urbo Cheltenham de 1931 ĝis 1987.
[redakti] B
[redakti] James Andrew Blaikie
James Andrew BLAIKIE (blejki), anglo, konata matematikisto, universitata ekzamenisto, montogrimpisto. Nask. 4 apr. 1846, mortis 21 dec. 1929. E-istiĝis en 1905. Kunlabore tradukis La Malbela Anasido tiujare kaj Bela Joe en sia lasta jaro.
[redakti] John J. Boutwood
John J. BOUTWOOD (baŭtŭud), anglo. Naskiĝis en la 14-a de novembro 1860 en Luton. Komercista sekretario. Gvidanto de la Societo por Helpo al Patrinoj kaj Infanetoj. Esperantistiĝis en 1912. Vicprez. de BEA Prez. de grupo Hastings. Verkis kelke da prop. teatraĵoj.
[redakti] Josiah A. Briscoe
Josiah A. BRISCOE (1908 - mortis la 26-an de februaro 1993) estis UEA-fakdelegito pri turismo en Harrogate (Britio).
[redakti] C
[redakti] Percy James Cameron
Percy James CAMERON (kameron), (Norémac), brito, oficisto Nask. 5 sept. 1884 en London. Liberpensulo, vegetarano, kontraŭmilitulo. Eklernis E-n en 1905. Sekr. de Londona EK 1912-16. Verkis recenzojn por British E-ist, E kurson por sindikataj gazetoj kaj okazajn artikolojn.
[redakti] Ĉ
[redakti] D
[redakti] Robert Augustus Davis
Robert Augustus DAVIS (dejvis), anglo, romkatolika pastro. Naskiĝis en la 2-a de decembro 1860 en Bath. Prezidanto de Angla Ligo de Katolikaj Esperantistoj. Artikoloj en The Esperantist, 1903. Li estis aktiva Esperantisto.
[redakti] Fraser S. Dunbar
Fraser S. DUNBAR (1926 - aŭtune 2000) estis iama delegito kaj gvidinto de kursoj en Ipswich (Britio). Aparte lastatempe, li grave kontribuis al la administra laboro de E-Asocio de Britio.
[redakti] E
[redakti] A. J. Edmonds
A. J. EDMONDS estis angla esperantisto, anglikana pastro. Mortis 71-jara en la 19-a de junio 1914 en Great Gransden. Pioniro en Britujo. Trad. Hiawatha de Longfellow, multon el Homero, k. a., kaj partoprenis la tradukon de la Nova testamento. EdE-E
[redakti] Arthur Edmondson
Arthur EDMONDSON (naskiĝis 1899 - mortis la 9-an de novembro 1976 en Jorkŝiro, Britio) estis brita esperantisto. Li lernis Esperanton en 1928 kaj estinta unu el la plej aktivaj movadanoj en la urboj Bingley, Bradford kaj Keighley, kie li gvidis multajn Esperanto-kursojn. Kun sia edzino Ethel li membris en BEA kaj UEA dum kvardeko da jaroj.
[redakti] Michael J. Elliott
Michael J. ELLIOTT (eljot) estis angla esperantisto, metodista pastro, d-ro teol. Nask 28 okt. 1852 en Carlisle. Ricevis ateston de Z mem en la unuaj tagoj Ceestis la UK en Boulogne, 1905. Partoprenis la kontroladon de la trad. de Malnova testamento.
[redakti] Ethelmer Ellis
Ethelmer ELLIS (pseŭdonimo: Ben Elmy; naskiĝis la 15-an de marto 1838; mortis la 3-an de marto 1906) estis angla esperantisto. Li estis pioniro en Britujo. Li tradukis multe da poemoj Esperanten, inter ili La Princino de Tennyson.
[redakti] F
[redakti] David Featherstone
David FEATHERSTONE (1923-2002) estis E-instruisto kaj reprezentanto de Asocio de E-instruistoj en Britio, fakdelegito de UEA pri biblioj kaj diservoj, estrarano de Kristana Esperantista Ligo Internacia, mortis la 8-an de marto 2002.
[redakti] Harold Fillingham
Harold FILLINGHAM (1909 – 18-a de aprilo 1996) estis brita esperantisto. Pli ol 20 jarojn delegito en Nottingham (Britio) kaj longtempa sekretario de la loka klubo, li verkis pri sia juneco aŭtobiografian libron en Esperanto, Bulwell.
[redakti] James Lloyd Ford
James Lloyd FORD (naskiĝis 1915 - mortis en septembro 1979) estis ekde 1957 fakdelegito pri konstruado kaj SOS-aŭtoservo en Waltonon-Thames, Britio).
[redakti] Tom C. Fraser
Tom C. FRASER (1908- mortis 1992 en Kirkcaldy, Britio) estis dumviva UEA-membro kaj delegito en Kirkcaldy.
[redakti] Dorothy Fulford
Dorothy FULFORD (1920-1996), dum kvarona jarcento delegito en Bristolo, fakdelegito pri SOS-aŭtoservo kaj virinaj aferoj, iama sekretariino de Bristola E-Societo, mortis en Redland (Britio) la 19-an de julio.
[redakti] G
[redakti] Leonard Ivor Gentle
Leonard Ivor GENTLE (mortis la 20-an de decembro 1988 en Londono, Britio) estis dumviva membro de UEA. Li verkis aŭ tradukis pli ol 140 himnojn en Esperanton, kaj ludis orgenon ĉe la monataj E-diservoj en Londono dum pli ol 26 jaroj.
[redakti] Herbert V. George
Herbert V. GEORGE (mortis la 10-an de decembro 1991 en Torpoint, Britio) estis brita esperantisto, delegito de UEA kaj prezidanto de la grupo en Plymouth.
[redakti] Ĝ
[redakti] H
[redakti] James Tyler Harrod
James Tyler HARROD, anglo, lernejestro. Naskiĝis en la 19-a de januaro 1870 en Hayes. Instruisto en kvakeraj lernejoj 1891-1930. Komencis Esperantan instruadon en Sibforda lernejo, 1922. De 1931 sekretario de la Kvakera Esperanto Asocio.
[redakti] Mabel Harrod
Mabel HARROD, anglino, instruistino. Naskiĝis la 20-an de julio 1871 en Ackworth. Instruis en liceoj kaj gastlernejoj inter la jaroj 1892 kaj 1930. Lerneja organizisto kaj prelegisto por la Ligo de Nacioj. Multe propagandis Esperanton.
[redakti] Peter Harvey
Peter HARVEY (1915-1997), 50 jarojn aktiva en la regiono de Glasgovo (Britio) kaj 2S jarojn en Internacia Fervojista E-Federacio, prezidinto de Glasgova E-Societo (1985-86), mortis la 5-an de marto.
[redakti] William Henry Hirst
EdE-H William Henry HIRST (herst), anglo, komercisto, instruisto de stenografio kaj Esperanto. Naskiĝis en la 3-a de julio 1880 en Huddersfield. Unua prezidanto de la tiea Esperanto-Grupo, 1908, kaj ofte de tiam sekretario aŭ prezidento.
[redakti] John Thomas Holmes
John Thomas HOLMES (hoŭms) (ps. J. T. H.) anglo, lankomercisto. Naskiĝis en la 9-a de decembro 1868 en Morton. Multjare sekretario kaj prezidanto grupa kaj federacia; vicprezidanto de BEA, ano de LKK por Ia Oxforda UK. Unua alilandano parolinta Esperante per radio en Germanujo. Faris centojn da propagandaj prelegoj kaj gvidis multajn kursojn.
[redakti] Nora Holmes
Nora HOLMES (naskiĝis 1902 - mortis la 14-an de majo 1993) estis vidvino de honora UEA-prezidanto Harry Holmes. Ekde 1927 ŝi estis motoro de la Londona E-klubo. Ŝi estis UEA-fakdelegito pri virinaj aferoj, kampo sur kiu ŝi aktivis ankaŭ ekster la E-movado.
[redakti] Patricia Holt
Patricia HOLT (1925- mortis la 21-an de januaro 1990 en Sandown, Anglio) estis dumviva membro de UEA.
[redakti] John Edward Hookham
John Edward HOOKHAM (hukm), anglo, urboficisto. Naskiĝis en la 15-a de aŭgusto 1880 en Londono. E-istiĝis 1911. De 1922 vicsekr. de IKUE. De 1926 sekr. de Angla Ligo de Katolikaj E-istoj.
[redakti] Martin Howard
Martin HOWARD (1939-2003) estis delegito kaj fakdelegito pri kvakerismo (1998-2003), mortis en Braintree (Britio).
[redakti] Ĥ
[redakti] I
[redakti] Lizzie Iddon
Lizzie IDDON, anglino. Naskiĝis en la 12-a de aŭgusto 1887 en Accrington. Fondis grupojn en Southport kaj Accrington. De 1910 esperanta instruisto. Kroniĝis "Reĝino" kun ora medalo ĉe Literatura Esperanta Konkurso por originala versaĵo, 1914.
[redakti] J
[redakti] Ernest Bertram Johnson
Ernest Bertram Johnson (ĝonsn), anglo, helpadministranto en kuirista fako de brita mararmeo en Portsmouth. Nask.14 okt. 1889 en P. E-istiĝis en 1909. Dum pluraj jaroj gvidis I, grupon en P ĉiuflanke.
[redakti] Ĵ
[redakti] K
[redakti] Elfric Leofwin Kearney
Elfric Leofwin KEARNEY (kerni), anglo, edukada ekzamenisto. (Nask. 3. aŭg. 1856 en Wimbledon, mortis 29 nov. 1913). Pioniro de E. Trad. La aventuroj de Alicio en Mirlando de Carroll, 1910, 132 p. Korektita kaj reeldonita, kun la ilustraĵoj de John Tenniel anstataŭ tiuj de Le Fanu, Evertype, 2009. ISBN 978-1-904808-20-6
[redakti] Gerald Kyffin-Taylor
Gerald KYFFIN-TAYLOR, brita, solicitoro kaj notario. Brigad-generalo. Naskiĝis en 9-a de marto 1863 en Liverpool. Brita parlamentano, 1910-15. Protektanto de E grupo en Londono.
[redakti] L
[redakti] Mary Larrad
Mary LARRAD (1910 - mortis en Old Colwyn, Britio, en oktobro 2000) estis dumviva membro, iama delegito pri virinaj aferoj.
[redakti] Richard Lishman
Richard LISHMAN [liŝmn] (naskiĝis la 25-an de novembro 1850 en Newcastle-on-Tyne) estis angla esperantisto kaj ekslernejestro. Li estis honora prezidento de Nordorienta Esperanto-Federacio. Dum kelkaj jaroj li instruis Esperanto-kursojn.
[redakti] Richard John Lloyd
Richard John LLOYD (lojd), M. A., D. Litt., anglo, lektoro pri fonetiko ĉe Universitato de Liverpool, 1898-1906. Bopatro de la romanisto Silas Hocking. Dronis en Rhone en la 29-a de aŭgusto 1906, vizitante la UK en Genève. Verkis la bonegan libreton „The Esperanto Language, practically considered and described", kaj artikolojn pri Esperanto-gramatiko.
[redakti] Edward G. Lock
Edward G. LOCK estis brita esperantisto. Kun Mason Stuttard li verkis la lernolibron Nelsons Esperanto Course (1946, 1952).
[redakti] Alfred Wheeler Lyndridge
Alfred Wheeler LYNDRIDGE [lindriĝ] estis brita esperantisto kaj instruisto pri komerco. Naskiĝis en la 25-a de decembro 1877 en Brierley Hill. Fondinto de komerca lernejo. Alfaranto de Pitmana Stenografio al Esperanto.
[redakti] M
[redakti] Diccon Masterman
Diccon MASTERMAN (naskiĝis 1941) estas brita esperantisto. Esperantistiĝis en 1959. Magistro pri modernaj lingvoj. Konstanta Kongresa Sekretario de UEA (1981-1985), estrarano de UEA (1986-1989). Loĝas en Italio.
[redakti] Bob Mellors
Bob MELLORS (naskiĝis en 1949; mortis la 22-an de marto 1996 en Varsovio (murdo)) estis brita esperantisto kaj kunfondinto de Gay Liberation Front (Gej-Liberiga Fronto) en Britio.
[redakti] William Percy Merrick
William Percy MERRICK (merik), anglo. Naskiĝis en la 2-a de novembro 1868 en Shepperton. Kolektis tradiciaĵojn. Esperantistiĝis en 1903. Propagandas inter blinduloj. Kasisto de la gazeto Esperanta Ligilo.
[redakti] Peter Miles
Peter MILES (1929-2005) mortis en januaro. Li seninterrompe membris en UEA ekde 1953. Per tutpaĝaj anoncoj, kiuj aperis dum jardekoj en la Jarlibro, la Esperanto Traduk-Servo de la klera ŝoforo fariĝis ĉie konata.
[redakti] N
[redakti] Stanley D. Nisbet
Stanley D. NISBET (naskiĝis en 1912; mortis la 14-an de aprilo 2004) estis brita esperantisto, delegito kaj fakdelegito pri edukado en Glasgow (Britio).
[redakti] H. Nursall
H. NURSALL (naskiĝis 1905 - mortis la 6-an de februaro 1977, en Bedford, Britio), estis brita esperantisto. Kvankam lerninte Esperanton nur post sia pensiiĝo, estis unu el la ĉefaj lokaj aktivuloj dum la lastaj jaroj.
[redakti] O
[redakti] Adrian Oates
Adrian OATES (mortis la 8-an de marto 2000 estis brita esperantisto). Li estis ĉefo de Chester Esperanto-Asocio, longdaŭra membro de la Nord-okcidenta Esperanto-Federacio kaj de EAB, delegito de UEA kaj radioamatoro.
[redakti] P
[redakti] E. Robert Penny
E. Robert PENNY (naskiĝis 1909 - mortis 1993 en Bury St. Edmunds, Britio) estis membro de UEA seninterrompe ekde 1938 kaj multajn jardekojn servis en la Delegita Reto kiel delegito kaj fakdelegito pri mana teksado kaj SOS-aŭtoservo.
[redakti] Walter Glover Phipps
Walter Glover PHIPPS [fips] (naskiĝis la 24-an de julio 1885 en Cheltenham) estis angla esperantisto kaj komizo. Li estis sekretario de la Cheltenhama Esperanto-grupo de 1913 ĝis 1926 kaj delegito de UEA de 1914 ĝis 1930.
[redakti] John William Pickard
John William PICKARD [pikard] (naskiĝis la 16-an de julio 1866 en Leeds) estis angla esperantisto kaj kontisto. Li estis esperantisto de 1899. Dum 4 jaroj li estis prezidanto de Manchestera Esperanto-Societo.
[redakti] Everleigh M. Preston
Everleigh M. PRESTON (naskiĝis 1899 - mortis la 17-an de januaro 1973) estis vicdelegito en Bristol (Britio). Krom havi funkcion en Brita Esperantista Asocio, li estis dum pli ol trideko da jaroj membro de UEA ĝis la morto.
[redakti] Q
[redakti] R
[redakti] Jamesa Roberts
Jamesa ROBERTS, anglo, lernejestro, 1859-82. Nask. 21 apr. 1839 en Constantine. E-istigis en 1922. 88-jara gajnis ateston de la Londona Ĉambro de Komerco. La plej aĝa E-isto de Britujo.
[redakti] Olive Rossetti
Olive ROSSETTI (naskiĝis 1921 - mortis 1993) estis la dua edzino de Reto Rossetti kaj ofta kongresano.
[redakti] S
[redakti] Simon Saft
Simon SAFT (mortis 66-jara la 2-an de septembro 1965) estis brita esperantisto el Salford. Kvankam li lernis Esperanton nur en 1951, li de tiam estis tre aktiva precipe en la brita movado.
[redakti] John Reynolds Salter
John Reynolds SALTER (mortis la 10-an de majo 1989 en Exeter, Britio) estis dumviva membro de UEA.
[redakti] Francis William Shaw
Francis William SHAW (ŝo), anglo, inĝeniero. Naskiĝis la 19-a de aprilo 1873 en Manchester. Esperantistiĝis 1909. Iama sekretario de Coventry Esperanto-Societo.
[redakti] George Shepherd
George SHEPHERD (mortis 76-jara la 27-an de februaro 1970) estis brita esperantisto en Newcastle-upon-Tyne. Li lernis Esperanton en 1910, kunfondis la lokan societon kaj regionan federacion kaj estis tre malnova membro de UEA.
[redakti] Sybil V. Sly
Sybil V. SLY (1920-2004), longtempa delegito de UEA en Letchworth, Britio. Ŝi estis dumviva membro de UEA jam ekde sia infanaĝo kaj fervora kluba aktivulo. Dum multaj jaroj ŝi membris en Societo Zamenhof kaj subtenis la Novjorkan Oficejon de UEA.
[redakti] Gladys Gladstone Solomon
Gladys Gladstone SOLOMON, anglino. Aŭtoro de facilaj legolibroj: „E por Infanoj" kaj de alilingvaj lerniloj.
[redakti] John Alan Spencer
John Alan SPENCER (naskiĝis 1908 - mortis la 2-an de marto 1999 en Londono) estis konata aktivulo de SAT kaj de ties brita branĉo.
[redakti] Walter Haydn Staveley
Walter Haydn STAVELEY (stejvli), anglo, profesia pianisto. Naskiĝis en la 1-a de julio 1876 en Preston. Esperantisto de 1912. Prezidento de la Esperanto-societo en Preston. EdE-S
[redakti] John Steele
John STEELE (1896-1996), ofta instruinto kaj UK-partopreninto, eble la plej aĝa esperantisto en Britio, forpasis en decembro. Li organizis ambaŭ britajn E-kongresojn kiujn gastigis lia urbo Southport.
[redakti] Mason Stuttard
Mason STUTTARD estis brita esperantisto, verkinto de la lernolibro The Esperanto Teacher, eldonita de The Esperanto Publishing Company, 1954. Kun Edward G. Lock li verkis la lernolibron Nelsons Esperanto Course (1946, 1952). Li tradukis la libron Morto de trajno el la Angla de Freeman Wills Crofts; eld. de The Esperanto Publishing Company (1948).
[redakti] Ŝ
[redakti] T
[redakti] Frank Taylor
Frank TAYLOR (naskiĝis 1891 - mortis la 26-an de februaro 1976 en Halifax, Britio), estis membro de UEA depost 1935 kaj dum pluraj jardekoj delegito en sia urbo.
[redakti] Guy B. Tordoff
Guy B. TORDOFF (1907- 1990) mortis la 11-an de aŭgusto 1990 en Bristol, Britio je aĝo 83. El tiuj 83 jaroj li dum sesdek jaroj aktivis en la Esperanto-movado kiel instruisto kaj loka organizanto, kaj estis ankaŭ dum longa tempo respondeculo de Kvakera Esperantista Societo.
LI helpis fondi la Bristolan Esperanto-Societon kaj dediĉis sian vivon al instruado kaj progresigo de la internacia lingvo.
Guy venis al Bristolo, el NovZelando kiam li estis 15-jara, kaj lernis Esperanton kiam li estis 20-jara. Fervora pacifisto, li vojaĝis vaste en orienta Eŭropo post la dua mondmilito por propagandi "pacon per komunikado". Li kredis ke mondpaco eblus se homoj ne estus dividitaj per la lingva barilo.
Inter liaj atingoj estis sur-sceneja prezento de Somernokta Sonĝo, esperantigita versio de la fama teatraĵo de Ŝekspiro, "A Midsummer Night's Dream".
Guy loĝis en la strato Pendennis Park, Brislington, kaj blua memortabulo pri li estis dediĉita sabate, oktobro 23a 2004.
[redakti] Robert Ralph Tredgold
Robert Ralph TREDGOLD (naskiĝis la 3-an de decembro 1878 en Lee) estis angla esperantisto kaj solicitoro. En 1931 li estis kasisto de Brita Esperanto-Asocio. Li tradukis himnojn por la „Himnaro Esperanta".
[redakti] U
[redakti] Ŭ
[redakti] V
[redakti] W
[redakti] Phillip C. Willey
Philip C. WILLEY (1922- mortis 1989 en Bristolo post kelkmonata malsano) estis UEA-delegito en Portishead, Anglio, kaj fakdelegito pri turismo.
[redakti] X
[redakti] Y
[redakti] Kenneth John Young
Kenneth John YOUNG (naskiĝis 1916 - mortis la 22-an de januaro 1982 en Derby, Britio) estis aktiva membro de pluraj lokaj kaj regionaj E-organizaĵoj. Li okupiĝis i.a. pri elektronika terminaro, kiu restis inter liaj manuskriptoj.

