Eli Maor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Eli MAOR estas matematika historiisto. Li verkis libron pri historio de teoremo de Pitagoro

Edukado[redakti | redakti fonton]

Eli Maor ricevis sian doktorecon de filozofio (PhD-n) en la Technion - israela instituto de teknologio en Haifa, Israelo. Lia tezo estis pri ne ordinara subjekto: uzi matematikajn metodojn por esplori problemojn en muzika akustiko.

Sciencaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Li longtempe havas intereson en rilatoj inter scienco kaj artoj, kaj aparte en muziko. Lia artikolo ("What is There so Mathematical About Music?") ricevis la unuan premion de la nacia konsilio de matematikaj instruistoj (National Council of Teachers of Mathematics) por la plej bona artikolo pri instruado de aplikado de matematiko.

Maor verkis pli ol 50 artikolojn pri aplika matematiko, matematika edukado kaj pri la historio de matematiko.

Li estas ankaŭ aktiva amatora astronomiisto kaj suneklipsa ĉasisto kaj li verkis artikolojn por "Sky & Telescope", "Natural History", "Science", kaj "Orlon".

Li estas ankaŭ kontribuisto kaj kontribuanto de "Encyclopedia Britannica", por kiu li verkis la artikolon pri la historio de trigonometrio.

Maor ofte prelegas pri sciencaj kaj edukaj temoj kaj li estas eksa membro de "Mathematical Association of America's Program of Visiting Lecturers and Consultants". Li instruas la historion de matematiko en la Loyola Universitato de Chicago.

Maor estas aŭtoro de kvar larĝe aklamitaj libroj, eldonitaj de Princeton universitata presejo:

  • "To Infinity and Beyond (1991)",
  • "e: The Story of a Number" (1994), e: la historio de nombro,
  • Trigonometric Delights (1998), kaj
  • "Venus in Transit" (2000 kaj denove en 2003 en amplekigita eldono).
  • La kvina libro: La pitagora teoremo, 4000-jara historio, "The pythagorean Theorem: A 4'000-Year History", aperis en 2007.
  • Li ankaŭ verkis "The Facts on File Calculus Handbook" ("Facts on File, 2003"), unua enciklopedio de kalkulaj konceptoj por usonaj altaj lernejoj kaj kolegiaj studentoj.

Pri la libro de la historio de teoremo de Pitagaro[redakti | redakti fonton]

En la recenzo de la kvina libro de matematika historiisto Eli Maor, la NZZ-ĵurnalisto gsz. skribas pri la historio de teoremo de Pitagoro.

La teoremo de Pitagoro estas notita jena: en la orta triangulo estas

a² +b²= c²

La ilustraĵo de la teoremo de Pitagoro estas nuntempe simbolo de matematiko. Oni diras ke la matematikisto Carl Friedrich Gauss en la komenco de 19a jarcento proponis konstrui grandan version de bildigo en la siberia tundro kiel mesaĝo por intelektaj estaĵoj en la luno.

La greka filozofo Pitagoro vivis en la sesa jarcento antaŭ nia erao. Li ne estis la unua homo kiu konis la teoremon kiu ricevis lian nomon. Jam 1300 jaroj pli frue la babilonianoj konis la teoremon. Ankaŭ la hindoj kaj la ĉinoj konis ĝin.

La libro de matematikhistoriisto Eli Maor envicigas la 4000-jaran historion de teoremo en kultura historio de matematiko kaj fiziko.

La historio inkludas la personojn Eŭklido, Archimedes, Isaac Newton, Leibniz, Euler, Hermann Minkowski kaj Albert Einstein.

Li ankaŭ demandas:

Kial la teoremo de Pitagoro validas en la ebenaĵo kaj sur cilindro, sed ne sur surfaco de globo? Kun la demando li montras ankaŭ la problemojn de kartografio.

Kaj oni levas la teoremon de la dudimensia ebenaĵo en la kvaran dimension, Maor alvenas al spaca tempo, kosmo tempo kaj al relativa teorio. En la formo de pitagoraj "triopoj" oni trovas la teoremon de Pitagoro ankaŭ en unua algebra versio. Kaj la vojo estas mallonga al "lasta teoremo" de Fermat .

Eli Maor verkis ankaŭ pri la usona instruisto Elisha Loomis.

Loomis publikis en jaro 1927 libron kun 371 diversaj pruvoj. Loomis skribis pri la klasika pruvoj de Eŭklido kaj Ptolemeo kaj pri la pruvo atribuita al Leonardo da Vinci, kaj pri la pruvo de malfrua usona prezidento James Garfield. La verko de instruisto ne enhavas trigonometriajn pruvojn ĉar la trigonometrio baziĝas sur la teoremo de Pitagoro, tio estus cirkla fino.

Loomis ne povis scii ke la germana matematikisto Edmund Landau kelkajn jarojn poste uzos senfinajn seriojn por pruvi la trigonometrian version de la teoremo.

La verko de Alfred Hoehn kaj Martin Huber en germana lingvo: "Pitagoro: Ĉu vi memoras?" «Pythagoras: Erinnern Sie sich?» de jaro 2005 estas simila al la verko de Eli Maor. Sed la germana verko estis nur "pri matematiko".

Libroj[redakti | redakti fonton]

  • Eli Maor: La Pitagora Teoremo The Pythagorean Theorem: A 4000- Year History. Princeton University Press 2007. 259 paĝoj., kun bildoj, ISBN 978-0-691-12526-8 0-691-12526-0 (angle)

Aliaj verkoj de Eli Maor en angla kaj germana lingvo[redakti | redakti fonton]

fonto[redakti | redakti fonton]

gsz. pri libroj de Eli Maor; kaj Hoehn kaj Huber en NZZ de 5a Septembro 2007

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]