Elia Millosevich

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elia Filippo Francesco Giuseppe Maria Millosevich
Persona informo
NomoElia Filippo Francesco Giuseppe Maria Millosevich
Dato de naskiĝo5-a de septembro 1848
NaskiĝlokoVenecio
Dato de morto5-a de decembro 1919
MortolokoRomo
Aĝo je morto71
Okupoj kaj profesioj
Okupoastronomo
Geografio
ŜtatoItalio
Familio
InfanoFederico Millosevich [+]
Lingvoj
Parolata lingvoitala lingvo [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Elia Filippo Francesco Giuseppe Maria Millosevich (naskiĝis la 5-an de septembro 1848 en Venecio, mortis la 5-an de decembro 1919 en Romo) estis itala astronomo Li fakiĝis en la kalkulo de orbitoj de kometoj kaj asteroidoj, ĉefe tiu de 433 Eroso.

Malkovritaj asteroidoj : 2
303 Josephina 12-a de februaro 1890
306 Unitas 2-a de marto 1890

Li lernis en la Universitato de Padovo, liaj unuaj artikoloj pri la tiam venontaj pasadoj de Venuso de 1874 kaj 1882 vekis atenton kaj faris, ke li ricevis postenon de profesoro pri navigacia astronomio en la Reale Istituto di Marina Mercantile a Venezia (Venecia Reĝa Instituto de la Komerca Ŝiparo).

En 1879 li ricevis postenon de adjunkta direktoro en la Osservatorio del Collegio Romano (Observatorio de la Roma Kolegio), asociita kun la Ufficio Centrale di Meteorologia (Centra Oficejo de Meterologio) de Romo. De 1902 ĝis sia morto li estis ties direktoro.

Li malkovris du asteroidojn: 303 Josephina kaj 306 Unitas.

La asteroido 69961 Millosevich[1], estis tiel nomata en lia honoro.

Noto kaj referencoj[redakti | redakti fonton]