Elias (Mendelssohn)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mendelssohn ĉ. la jaro 1845
"Elija", pentraĵo de José de Ribera

Elias op. 70 estas oratorio de Felix Mendelssohn Bartholdy pri la historio de la biblia profeto Elija. Post kiam Mendelssohn okupiĝis pri la temo 10 jarojn, li unuan fojon prezentis la verkon la 26-an de aŭgusto 1846 en Birmingham. La siatempa publiko akceptis ĝin fervore, kaj Elias ĝis nun estas unu el la plej famaj verkoj de la komponisto.

Okupado[redakti | redakti fonton]

Elias donis al Mendelssohn la eblecon komponi "ege dikajn, gravajn kaj plensonajn horojn" (letero de 18-a de februaro 1837 al Klingemann); tio ankaŭ konsidere la fortiĝintaj kantasocioj, kiuj ne malofte havis centojn da kantantoj. La ĥoro partoprenas la agadon kiel popolo Izraelo, pastraro de Baalo aŭ ĥoro de la serafoj. La orkestro konsistas el 2 flutoj, 2 hobojoj, 2 klarnetoj, 2 fagotoj, 4 kornoj, 2 trumpetoj, 3 trombonoj, 1 bastubjo, timbaloj samkiel arĉinstrumentoj, siaflanke konsistantaj el 1-aj kaj 2-aj violonoj, vjoloj, violonĉeloj kaj kontrabasoj.

La oratorio antaŭvidas jenajn soloajn rolvoĉojn:

  • Elias – baso
  • La vidvino - soprano
  • Obadjah - tenoro
  • Ahab - tenoro
  • La reĝino - ado

Krome la verko postulas multnombron da solovoĉoj (ĝis ok en la duobla kvarteto), samkiel unu knabvoĉon.

Estiĝohistorio[redakti | redakti fonton]

Jam en 1836 Mendelssohn laŭtlegis al sia amiko Ferdinand Hiller pecon el la Elija-raporto en la 1-a libro de la Reĝoj. Mendelssohn estis fascinata de la figuro de Elija kaj deziris ankaŭ por la propra tempo tian profeton, „forta, fervora, ja ankaŭ malbonfarema kaj kolera kaj malgajega“ (el letero al Schubring, 1838 [1]). Unua konkreta anonco de Mendelssohn, ke li planas enmuzikigon de la Elija-materialo, troviĝas en letero, kiun li skribis en 1837 al sia amiko de la juneco Karl Klingemann.

Kune kun Klingemann jam la samjaran someron li konceptis ene de du semajnoj scenaron por la Elija, kiun poste Klingemann kompletigu per propraj versoj kaj biblia prozo. Klingemann tamen ne reagis je la plurfojaj petoj de Mendelssohn, kompletigi la versojn. Pro tio Mendelssohn finis en majo 1838 la kunlaboron kun Klingemann kaj sin turnis anstataŭe al pastro el Dessau, Julius Schubring, de kiu jam devenis la teksto por Paulus de Mendelssohn.

Komence tamen paŭzis la laboro, ĝis kiam la direktoro de la muzikfestivalo en Birmingham invitis Mendelssohn junion 1845, tie prezenti novan oratorion. De la tekstkoncepto de Schubring, kiu volis interpreti la materialon novtestamenta kaj je pluraj lokoj volis enmeti indikojn pri Kristo, Mendelssohn tamen utiligis nur, kiu servis liajn proprajn ideojn: li strikte volis resti je la okazintaĵoj de la Malnova Testamento kaj nur per "aldono" li faris koncedon al Schubring.

Dum kiam la laboron de Mendelssohn je la verko komence stampis nure artaj-etikaj postuloj, nun la komponisto sub la premo de la tempo devis liveri verkon, kiu kontentigu la kadron de la muzikfestivalo de Birmingham, kio sekvigis post la unua prezentado profundan prilaboradon.

Drama strukturo kaj muzika sinsekvo[redakti | redakti fonton]

En la unua parto de Elias ni spertas fortan, bataleman profeton, kiu kontraŭstaras la politeismon de la reĝino en la norda regno de Israelo, kiu kiel kanaanidino ekz. anis la baalan kulton. Elija provas haltigi ĉi tiun evoluon kaj turni ĉiujn judojn al la ununura dio Jehovo. En la centro staras do la konfrontado politeismo kontraŭ monoteismo. En la dua parto ni spertas rezignan Elija-n teditan de la vivo, kiu nur post kelka tempo en la dezerto je la malkulmino de sia vivo denove eniras en la popolon kaj spertas teofanion – simile al Moseo antaŭe kaj Kristo poste. Lia ĉieliro laŭvole de Mendelssohn komence finus la verkon. Tamen Schubring konvinkis lin komponi aldonaĵon, kiu per la muzikigo de profetaj indikoj sur Kristo finfine ja kreas alligon al la Nova Testamento.

La zorgo pri akvo konsistigas la dramecon de la unua parto de la oratorio. La enkondukan profetaĵon de plurjara malabundo de akvo fare de la profeto Elija („So wahr der Herr“) fone kolorigas tri malsupriĝaj tritonoj. En la uverturo la orkestro intensiĝas al grandioza kresĉendo, post kio komencas la ĥoro kun petopreĝo („Hilf, Herr!“) kaj sekva akapela-recitativo („Die Tiefe ist versieget!“). Post epizodo kun Elija kaj la vidvino de Zarpat („Was hast du an mir getan“) sekvas konfrontado kun reĝo Ahabo kaj la Baalo-pastroj. Iliajn vokojn: „Baal, erhöre uns!“ (Baalo, elaŭdu nin!) Elija primokas per „Voku pli laŭte!“. La finon de la unua parto formas la grandformata "pluvomiraklo", enkondukita per dialogo inter Elija kaj knabo observanta la ĉielon, ĝis kiam el la maro supreniras nubeto, kiu je la jubilado de la homamaso eligas pluvegon.

La dua parto komencas per la ario „Höre, Israel“, kiun Mendelssohn origine verkis por la sopranistino Jenny Lind. Ĝi estas malpli drameca ol la unua parto, tamen entenas multajn lirikajn momentojn, precipe la arion „Es ist genug“, en kiu esprimiĝas la malespera tediĝo de Elija pri la vivo. Precipe fama estas la akapela terceto „Hebe deine Augen“ por tri inovoĉoj.

La dua parto entute montras amarajn malvenkojn de la profeto. La reĝino incitegas la popolon kontraŭ la maloportuna admonanto Elija, kiu estas kondukita de anĝelaj ĥoroj sur la monton Horeb kaj spertas la kulminon de sia profetovivo je la renkontiĝo kun la malvidebla dio. Denove li ekbatalas kontraŭ la politeistoj kaj je la fino veturas ĉielen per fajra ĉaro. La fino do anoncas la alvenon de la mesio, kiu daŭrigos lian agadon.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

(laŭnombra sinsekvo)

Unua parto

1. Enkonduko („So wahr der Herr“)

2. Uverturo, ĥoro kaj recitativo („Hilf, Herr! / „Die Tiefe ist versieget!“)

3. Dueto kun ĥoro („Herr, höre unser Gebet!“)

4. Recitativo („Zerreißet eure Herzen“)

5. Ario („So ihr mich von ganzem Herzen suchet“)

6. Ĥoro („Aber der Herr sieht es nicht“)

7. Recitativo („Elias! gehe weg von hinnen“)

8. Duobla kvarteto kaj recitativo („Denn er hat seinen Engeln befohlen“ / „Nun auch der Bach vertrocknet ist“)

9. Recitativo, ario kaj dueto („Was hast du an mir getan“)

10. Recitativo kun ĥoro(„Wohl dem, der den Herrn fürchtet“)

11. Ĥoro („Baal, erhöre uns!“)

12. Recitativo kaj ĥoro („Rufet lauter!“)

13. Recitativo kaj ĥoro („Rufet lauter! Er hört euch nicht!“)

14. Ario („Herr Gott Abrahams“)

15. Kvarteto („Wirf dein Anliegen auf den Herrn“)

16. Recitativo kun ĥoro („Der du deine Diener machst“)

17. Ario („Ist nicht des Herrn Wort“)

18. Ariozo („Weh ihnen, dass sie von mir weichen“)

19. Recitativo kun ĥoro („Hilf deinem Volk“)

20. Ĥoro („Dank sei dir, Gott“)


Dua parto

21. Ario, recitativo kaj ario („Höre, Israel, höre des Herrn Stimme!“ / „So spricht der Herr“ / „Ich bin euer Tröster“)

22. Ĥoro („Fürchte dich nicht“)

23. Recitativo kun ĥoro („Der Herr hat dich erhoben“)

24. Ĥoro („Wehe ihm, er muss sterben!“)

25. Recitativo („Du Mann Gottes, lass meine Rede“)

26. Ario („Es ist genug“)

27. Recitativo („Siehe, er schläft unter dem Wacholder“)

28. Terceto („Hebe deine Augen auf zu den Bergen“)

29. Ĥoro („Siehe, der Hüter Israels“)

30. Recitativo („Stehe du auf, Elias“)

31. Ario („Sei stille dem Herrn“)

32. Ĥoro („Wer bis an das Ende beharrt“)

33. Recitativo („Herr, es wird Nacht um mich“)

34. Ĥoro („Der Herr ging vorüber“)

35. Recitativo, kvarteto kun ĥoro („Seraphim standen über ihm“ / „Heilig, heilig, heilig“)

36. Ĥoro kaj recitativo („Gehe wiederum hinab“)

37. Ariozo („Ja, es sollen wohl Berge“)

38. Ĥoro („Und der Prophet Elias brach hervor“)

39. Ario („Dann werden die Gerechten leuchten“)

40. Recitativo („Darum ward gesender der Prophet Elias“)

41. Ĥoro kaj kvarteto („Aber einer erwacht von Mitternacht“ / „Wohlan, alle die ihr durstig seid“)

42. Fina ĥoro („Alsdann wird euer Licht“)

Historio de la efiko[redakti | redakti fonton]

Unuan fojon en la muzikhistorio kromtrajno alportis ĉ. 300 koncertontojn de Londono al la prezentado en Birmingham. La reago de la publiko kaj de la kritikistoj je la praprezentado la 26-an de aŭgusto 1846 dum la muzikfestivalo de Birmingham estis entute pozitiva, la publiko postulis post la prezentado de tri kaj duonan horoj, en kiu ankaŭ eksonis la oratorio Die Schöpfung de Haydn kaj partoj de la Missa Solemnis de Beethoven, plurajn kromprezentadojn. Post la praprezentado Mendelssohn prilaboris sian verkon. Li komplete novkomponis kelkajn numerojn, aliajn li nur prilaboris. Sekvajare aperis la presita verko kaj pro la granda sukceso la komponisto prezentis ĝin inter la 16-a kaj 30-a de aprilo 1847 en Anglio ses pluajn fojojn. Je unu el la koncertoj ĉeestis Victoria kaj sia princedzo Albert, kiuj permesis al Mendelssohn aŭdiencon kaj esprimis per enskribo en lia taglibro sian agnoskon. La angla reĝa kortego solenis Mendelssohn kiel "Elija de la nova arto" .

Aŭtune 1847 Mendelssohn komencis ankaŭ en Lepsiko la enstudadon de Elias, kiun li nun volis prezenti ankaŭ en pluraj germanaj urboj. sed ĉar la 4-an de novembro 1847 li mortis sekve de pluraj apopleksioj, la prezentado okazis sub la estrado de Niels Wilhelm Gade – memore al la naskiĝtago de Mendelssohn, la 3-an de februaro. Ankaŭ Jenny Lind, kiun Mendelssohn origine antaŭvidis por la partio de la vidvino, kantis ĉi tiun rolon nur post lia morto kadre de memora diservo en Londono.

Dum kiam la verko konserviĝis sian popularecon en Anglio kaj Usono (unua prezentado en 1847 en Novjorko), la akcepto en Germanio estis iomete pli malpasia. La pli sobre sintena publiko de la frua 20-a jarcento sentis la muzikon kiel tro romantisma. Nazia Germanio krome malpermesis la prezentadon de Elias ekde 1933 pro kontraŭjudismaj kialoj, tiel ke post da Dua Mondmilito ĝi nur hezite povis reestabliĝi. Nuntempe tamen Elias – kune kun Paulus de Mendelssohn – denove estas fiksa ero de la muzika vivo: pro sia animskua scena drameco kaj la entuziasmigaj ĥoroj ĝi estas ege ŝatata precipe je amatoraj ensembloj kaj kelkaj rigardas ĝin eĉ kiel kulmino de la verkaro de Mendelssohn[2].

La oratorio "Elias" entenas ankaŭ aktualegan eksplodaĵon: la profeto kontraŭstaras epokan animon, kiu generis miisman socion, kiu nure pensas je la propra bonfarto, adoras koruptajn diojn kaj en sia amaso estas manipulebla de fanatikuloj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Eka Donner: Felix Mendelssohn Bartholdy. Aus der Partitur eines Musikerlebens. Droste, 1992. ISBN 3-7700-0989-4. Zu Elias insb. Seiten 147 ff.
  • Hans Christoph Worbs: Elias (Elijah) op. 70. In: Hans Gebhard (Hrsg.): Harenbergs Chormusikführer – Vom Kammerchor bis zum Oratorium. Harenberg, 1999. Seiten 569-571. ISBN 3-611-00817-6

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Worbs, a.a.O., Seite 569
  2. Donner, a.a.O., S. 147