Elias Gottlob Haußmann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Gottfried Reiche
Oleopentraĵo de Elias Gottlob Haußmann el 1726
Johann Sebastian Bach
Oleopentraĵo de Elias Gottlob Haußmann el 1746
Luise Adelgunde Victorie Gottsched
Oleopentraĵo de Elias Gottlob Haußmann ĉ. 1750
Christian Weiß d. J., ĉefdiakono
Gravuraĵo de 1743
laŭ Elias Gottlob Haußmann

Elias Gottlob Haußmann (ankaŭ Haussmann kaj Hausmann, n. 1695 en Gera; m. 11-an de aprilo 1774 en Lepsiko) estis germana pentristo de la malfrua baroko.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Elias Gottlob Haußmann komence estis lernanto de sia patro, princa heslanda kortega pentristo Elias Haußmann (1663-1733). Ankaŭ li mem servis je la kortego, kiam li unuafoje estis menciita en rekomenda letero el septembro 1717 de landgrafo Ernst Ludwig de Heslando-Darmstadt kiel „filo de Nia kortega pentristo“[1]. La landgrafo ebligis al li studovojaĝon tra Germanio, dum kiu li konatiĝis la vojaĝantan portretiston Francesco Carlo Rusca el Lugano, kiel ties lernanto li validas.[2] En ĉi tiu tempo la dresdena kortega pentristo Adam Manyoki skribis por li favoran ateston.[1] Ekde 1720 Haußmann tenis la postenon de oficial protretisto de la urbo Lepsiko, forlasis tamen la urbon en 1722, verŝajne pro kvereloj kun la pentrista gildo de Lepsiko. Ankaŭ por 1729 kaj 1742 kvereloj kun la pentrista gildo estas dokumentitaj, ĉar li volis „malgraŭ afabla monado nek fariĝi civitano nek interkonsentiĝi kun la gildo“ (1729).[1]. Ĉi tiujn kverelojn oni ankaŭ rigardas kiel kaŭzo por tio, ke Manyoki poste limigis la bonan ateston.[1] En 1723 Haußmann fariĝis en Dresdeno reĝa pola kaj elektoprinca saksa kortega pentristo. En 1725 li revenis al Lepsiko. Ekde 1726 li transprenis, komencante per la bildo de J. H. Linke, la klientaron de siaj antaŭuloj, ĝis kiam li estis anstataŭita en la 60-aj jaroj per Ernst Gottlob kaj Anton Graff kune kun ties skolo.[1] Dumtempe Haußmann ankaŭ estis pentristo de la ekleziuloj de la evangela-reformita paroko.[1]

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Famiĝis de Haußmann portretoj de trumpetovirtuozo Gottfried Reiche (1726) kaj de poetino Luise Adelgunde Victorie Gottsched (Gottschedin) (ĉ. 1750) same kiel precipe sia oleopetraĵo de Johann Sebastian Bach, kiun li pentris en la jaro 1746.

La urbhistoria muzeo je Lepsiko, en kiu ankaŭ troviĝas la portreto de Bach, posedas plurajn oleopentraĵojn de Haußmann kaj multajn kuprogravuraĵojn laŭ modeloj de Haußmann. La plej multaj oleobildoj de Haußmann povas senprobleme esti atribuataj al la pentristo, car li kutime signis neŝanĝeble siajn oleopentraĵojn dorsflanke per nomo kaj dato. Dubakaze helpas la gravuraĵoj, se sur ili Haußmann estas nomita kiel pentristo de la modelo.[1]

La pli fruaj portretoj kiel tiu de Gottfried Reiche elstaras per individua komponado, zorga teknika realigo, altdetala ekzakteco de la realaĵoj kaj persona animesprimo de la portretitoj. Multaj pli malfruaj bildoj tamen havas tipajn signojn de seriobildoj. Precipe en la jaroj post 1760 ofte montras la samajn mezurojn kaj la prezentitoj la saman sintenton. Ofte troviĝas identa vestaĵo en la samaj koloroj, ekz. ĉe serio de portretoj de pli malgravaj ofictenantoj. Georg Müller skribas eĉ de „bildofabriko“.[1]
Sur la gravuraĵoj faritaj de alies mano oni aldonis al la portretoj la detalajn titolojn, la karieron kaj la personajn datenojn de la prezentitoj.[3] Ili povis esti presitaj en granda eldonkvanto kaj servi al la portretitoj por la eventuala privata kaj publika memprezentado.

La oleopentraĵo de Haußmann kaj la gravuraĵoj konserviĝintaj en pli granda kvantoe[1] montras profilon de la estra tavolo de la lepsika burĝaro el la kampoj politiko, administrado, juĝado, eklezio, ekonomio (ĉefe komerco kaj metio), scienco kaj arto.
Portretitoj:[4]

  • Bürgermeister Gottfried Wilhelm Küster
  • Ratsherr und Baumeister Kaspar Richter (vd. Ligoj eksteren)
  • Ratsherr und Stadtrichter Johann Jakob Mascov
  • Pastor Gottlieb Gauditz
  • Archidiaconus Christian Weiß d. J. (vd. portreto dekstre)
  • Kauf- und Handelsherr Johann Zacharias Richter
  • Kramermeister Johann Heinrich Linke
  • Jurist Christian Gottfried Moerlin
  • Universitätsprofessor August Friedrich Müller
  • Musikdirektor Johann Sebastian Bach
  • Senior Stadtmusicus Gottfried Reiche
  • Schriftstellerin Gottschedin

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 1,7 1,8 Georg Müller: Elias Gottlob Haußmann. In Ulrich Thieme und Karl Becker (Hrsg.):Allgemeines Lexikon der bildenden Künstler von der Antike bis zur Gegenwart. Leipzig 1907-1947, Bd. 16, S. 145 u. 146
  2. Kunst der Bachzeit, Malerei und Zeichnungen aus Sammlungen der DDR, Leipzig 1985
  3. Werner Neumann (Hrsg.): Bilddokumente zur Lebensgeschichte Johann Sebastian Bachs. Supplement zu Johann Sebastian Bach, Neue Ausgabe sämtlicher Werke, Band IV, Kassel et altera 1979, S. 158-341
  4. Werner Neumann (Hrsg.): Bilddokumente zur Lebensgeschichte Johann Sebastian Bachs. Supplement zu Johann Sebastian Bach, Neue Ausgabe sämtlicher Werke, Band IV, Kassel et altera 1979, S. 357-394

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Cornelius Gurlitt: Beschreibende Darstellung der älteren Bau- und Kunstdenkmäler des Königreichs Sachsen. Darin: Amtshauptmannschaft Leipzig / Stadt Leipzig, 1894/95
  • Ernst Sigismund: Der Maler des Bachporträts E. G. Haussmann, Ein Gedenkblatt. In: Illustrierte Monatsschrift für Kultur, Wissenschaft und Verkehr, Leipzig 1929
  • ders.: Der Porträtmaler Elias Gottlob Haussmann und seine Zeit: die Bachbildnisse. In: Zeitschrift für Kunst, Jahrg. 4, Heft 2, 1950, S. 126-135
  • Ulrich Thieme und Felix Becker: Allgemeines Lexikon der bildenden Künstler von der Antike bis zur Gegenwart. Bd. 1-36, Leipzig 1907-1947
  • Gustav Wustmann: Der Leipziger Kupferstich im 16., 17. und 18. Jahrhundert. Neujahrsblätter der Bibliothek und des Archivs der Stadt Leipzig, III., 1907

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]