Eligiusz Niewiadomski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eligiusz Niewiadomski
Eligiusz Niewiadomski
Eligiusz Niewiadomski
Naskiĝo 1-an de decembro 1869
Varsovio, Pollando
Morto 31-an de januaro 1923
ekzekutita en varsovia citadelo
Akuzo(j) atenco kontraŭ Gabriel Narutowicz
Kondamno kondamnita
Puno mortpuno
Stato morta
Profesio pentristo
vdr

Eligiusz NIEWIADOMSKI (naskiĝis la 1-an de decembro 1869 en Varsovio, mortpunita la 31-an de januaro 1923) - pola pentristo, artokritikisto, batalanto por la sendependeco de Pollando, naciisto, murdinto de Gabriel Narutowicz - la unua Prezidanto de Pollando.

La 16-an de decembro 1922 dum malfermo de ekspozicio en varsovia galerio Zachęta, ĉeestanta tie Niewiadomski trifoje pafis per revolvero al la novelektita ŝtatprezidanto. Narutowicz surloke mortis. La murdisto provis nek fuĝi nek sin defendi kaj policanoj tuj lin arestis.

La 30-an de decembro 1922, dum la unua tago de proceso, juĝistaro decidis mortpuni Niewiadomski kiu eĉ postulis tian punon. Kelkfoje li konfesis pri planoj murdi Jozefon Piłsudski akuzante lin ĉefa kulpinto de maldekstrisma kadukiĝo de Pollando, kiu laŭ li okazis. La planon li lasis en la momento, kiam Piłsudski deklaris, ke ne kandidatiĝos por prezidanteco de Pollando. La ideo murdi revenis, kiam la 9-an de decembro 1922 Gabriel Narutowicz estis elektita al la posteno de ŝtatprezidanto.

Stefan Żeromski, la portreto de Eligiusz Niewiadomski (1900)

Atendante efektivigon de la puno, Niewiadomski verkis Foliojn el malliberejo - aron da pripensoj pri politiko, patriotismo kaj zorgoj pri Pollando.