Eliica

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eliica
Eliica

Eliica (angla tuta nomo Electric Lithium-Ion battery Car, el kio venas la nomo) estas 8-rada elektra aŭtomobilo, prototipo, koncepta aŭtomobilo dezajnita de la teamo de Universitato de Keio en Tokio, gvidata de profesoro Shimizu Hiroshi. La aŭtomobilo longas 5,1 metrojn, ĝin pelas litia-jona baterio kaj povas akceliĝi de 0-100 km/h dum kvar sekundoj (pli rapide ol Porsche 911 Turbo). En 2004, Eliica atingis la rapidon de 370 km/h en la itala Nardo High Speed Track. La teama celo estas la 400 km/h, traromponte la rekordon de benzinaj veturiloj.

Eliica longas 5 m kaj pezas 2400 kg kaj en ĝi povas sidi la stiranto kaj tri pasaĝeroj. La korpokonstruo de la aŭto estas futureska, la kugloforma dezajno estis testata en ventotunelo. La antaŭaj pordoj malfermiĝas antaŭen,la malantaŭaj flugile, supren. La aŭtomobila platformo entenas 4 trakojn da 80 baterioj, kiuj donas trionon de la veturilaj kostoj. Nuntempe, la aŭto bezonas 10 horojn por komplete reŝargi ĝin. La ŝargo povas okazi eĉ el hejma elektra sistemo.

La aŭto havas 8 radojn, kiuj ebligas proksimigi la ĉasion al la grundo. Ĉiu rado estas pelita per 60 kW-a (80 hp) elektromotoro, la antaŭaj kvar radoj estas direkteblaj. La elektromotoroj de Eliica povas doni rapidumon de 0.8 g. Ĉiu rado entenas diskobremson kaj uzas energioreŝargan bremsosistemon.

En 2005 Eliica havas 2 versiojn: Speed model (rapida modelo) kaj Acceleration model (akceliĝa modelo). La rapida modelo havas la pintorapidon de 370 km/h (230 mph) kaj atingopovon de 200 km. La akceliĝa modelo estis skizita por la vojoj. Ĝi havas la pintorapidon de nur 190 km/h kaj atingopovon de 320 km.

La plano estas nun produkti 200 ekzemplerojn. Oni kalkulas la koston je unu kilometro nur je unu eno.

La 19-an de decembro de 2005, la japana ĉefministro Junichiro Koizumi testis la veturilon en 10-minuta veturo al la parlamento.

Historio[redakti | redakti fonton]

La belgo Camille Jenatzy trapasis per elektra aŭto la sonĝan pintorapidon 100km/h en 1899.

Okrada antaŭulo de Eliica estis la usona OctoAuto, prezentita en 1911. Ĝin planis Milton O. Reeves en Detroit. Ĉar la publiko ne akceptis la aŭton, Reeves produktis nur la prototipon kaj provis ĝin vendi je 5000 dolaroj.

La unua versio de Eliica portis la nomon KAZ kaj estis prezentita en 2003 en la aŭtomobila ekspozicio de Tokio. La aŭto ne havis aksojn, eksplodmotorojn, ĝin pelis la elektromotoroj enkonstruitaj en la radoj. La aŭto estis dum sekundoj transformebla de dekstra al maldekstra stirsideja. Ĝi longis 6,7 m, larĝis 2 m, pezis 3 tunojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]