Elija Levita

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Paĝo de de la vortaro jida-hebrea-latina-germana verko de Elija Levita

Elija Levita (hebree: אליה בן אשר הלוי לעוויטא אשכנזי Elia ben Asher Halevi Levita Ashkenazi) diirita Eliyahou Bahour (hebree: אליהו בחור «Elija la Bakalaŭro») estas juda germana-itala aŭtoro de 15-a/16-a jarcentoj, naskiĝinta la 13-an de februaro 1469 en Neŭstadt, kaj forpasinta en Venecio la 28-an de januaro 1549).

Lingvisto, serĉanto pri la Masora Biblio kaj poeto, li estis unu el la precipaj spertuloj pri la hebrea scienco pri lingvistiko en la kristana mondo de la Renesanco. Kaj egale li estis la aŭtoro de la Libro de Bovo ([4]), taksata kiel unu el la unua kaj plej grava kavalira romano en la Jida lingvo

Biografaj elementoj[redakti | redakti fonton]

Eljia Levita naskiĝis en Neŭstadt najbare de Nuremberg, do akenazita, en juda familio jide parolanta, benjamena de naŭ gefratoj. Li ricevis judan klasikan edukon en Germanio dum kiu montris, ankoraŭ junaĝa, preferon por la bibliaj studoj kaj por hebrea gramatiko.

Laŭ onidiro, li jam geedziĝis kiam li forlasis la urbon por atingi Italion[1], eble sekve de elpelo de judoj [2]. Li dekomence loĝis en Venecio, kie li fariĝis instruisto pri la hebrea lingvo ekde 1496 pro tio ke dum momenta nebuliĝo de la jida literaturo, la enmigrintoj el la landoj jidaj ankoraŭ ne sukcesis paroli la venecian lingvon.

Alveninte al Padovo en 1504, li fariĝis instruisto pri la hebrea por judaj infanoj. Li pretigis al ilia atento komentarion pri Mahalako' de Moseo Kimhi; dume li presigas sian libron kaj verkas Bovo Bukh, jidlingvan inspiriĝinta al la heroaĵoj kavalirecaj de Beuve de Hanstone, angla-skota de la 12-a jarcento.

En 1509, la urbo Padovo estas disrabita de la armeo de la Ligo de Cambrai. Levita sukcesas forfuĝi, sed li perdas ĉiun sian havaĵon; li forfuĝe alvenas al Romo, kie bonfaranto en la eklezia homo kaj humanista, Egidio el Viterbo (1471-1532). Eljia Lavita kaj lia familio restadis laŭlonge de de tri jaroj ĉe sia mecenato kiu intertempe esti levita al la stato de kardinalo. Li al li instruis la hebrean, lernante el li la grekan kaj kopias erojn precipe kabalajn por la biblioteko de la kardinalo. Al tiu mecenato li dediĉos ankaŭ sian manlibron de hebrea lingvo la Bakhour, kiun li publikigos en 1518. En la sama jaro li redaktas Sefer Haharkava, teksto raportaanta la vortojn fremdaj kaj kunmetitaj de la Hebrea Biblio.

La Disrabado de Romo (1527) repuŝis Levitan al Venecio, kie li laboris kiel tekstkorektanto ĉe la eldonisto Daniel Bomberg kaj kiel profesoro pri la hebrea lingvo. Unu el siaj lernantoj, Georgo el Selve, lin favoris por ke li povu rehavigi presita[3]Sefer Hazikhronot, versio masorlingva ankoraŭ manuskripto. Dume li akiris tiom la estimon por si, ke li estis invitita de franca reĝo Francisko la 1-a. almigri al Parizo por profesori pri la hebrea ĉe la tiea universitato, sed li rifuzis pro tio ke la urbo estis interdikta al Judoj[4]. Tiutempe pli publikigis Sefer Touv Ta'am pri signoj en la judaj kantaroj.

En 1540, sepdekjaraĝa, li forlasas sian vrion kaj siajn gefilojn kaj li transiras al Isny en Germanio, kie li akceptas direkti la judan preseion de Paul Fagius. Li restadas ĉe li, en Isny, ĝis 1542 kaj lin sekvante al Konstanco kaj publikigante nombrajn verkojn inter kiuj novan reviziitan version de la Bahur (hebrea enciklopedio). Reveninte al Venecio kaj malgraŭ sia antaŭeco kun la aĝo, li engaĝiĝas por la eldono de dieversaj verkoj, inter kiuj la «Miklol» de David Kimhi kiun li riĉigas per notoj.

Eljia Levita mortis la 28-an de januaro 1549 ĉe Venecio, okdekjaraĝante.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Gramatikisto[redakti | redakti fonton]

Komentario pri Mahalakh (Anĝelo). Unufojon publikigita en Romo (1518) dum la verskista gastiĝo ĉe la la kardinalo Egidio el Viterbo, ĝi ĝuis diversajn eldonojn kaj ankaŭ latinigon iniciate de Sebastian Münster. Ĉar kelkaj dubis pri la aŭtoreco rilate tion verkon, Levita revenĝos sian patrecon en reviziita eldono de 1546 en Venecio. Katalogeblas en tiu kategorio ankaŭ kromaj liaj verkoj kiel Pirkei Eliyahou.

Masorkultisto[redakti | redakti fonton]

Eljia Levita konsideris la verkon Sefer Hazikhronot sian ĉefverkon al kiu aldoniĝas Massoret HaMassoret (1538). En ili aparte li provas deĉifri la masorajn skribajn mallongaĵojn kaj subtenas ke la masorajn originojn de la skribitaj vokaloj; krome li sin defendas el la akuzo, precipe ĉe judoj, pri liaj interpretoj en 'nikkoud kie li subtenas la modernecon de Kabalaj elementoj kiuj, laŭ akuzantoj, favorus kristanismon, kaj reĵetas la akuzon pri instruado de la hebre a lingvo al kristanaj evidentiganta elementojn favorajn al kristanismo.

[redakti | redakti fonton]

Tishbi, vortaro de 712 vortoj utiligita en Talmud kaj Midraŝo, kun notoj germanlingve, latinigita poste de Fagius (Isny, 1541); Sefer Metourgueman, vortaro de vortoj arameaj de Targum (Isny, 1541); Shemot Devarim, listo de la teknikaj hebreaj vortoj, kaj versio de elementoj jidaj de la Pentateŭko

Romanisto pri kavaliraĵoj[redakti | redakti fonton]

Kovrilo de eldono (Isny 1541) libro de Bovo

La Bovo-Bukh estas poemo de 650 jambaj okoversaj strofoj, kie estas rakontataj jen la amojn de Bovo kaj Druzana kaj jen iliaj aventuroj: en tiuj ĉi, tamen, marŝas sur eventoj tute neeblaj. La kavalirecaĵoj, origine impregnitaj per kristanaj aludoj, en tiu romano estas forlasitaj aŭ neŭtraligitaj.

Levita redaktis ankaŭ mallongajn poemojn en la hebrea kaj jida lingvoj, kutime ludataj dum hebreaj festoj kiel en Purimo [5].

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. hebree retejo [1]
  2. Sirat kaj Colette Sirat, Revue de l'histoire des religions, volumo 168. passage 108-110, sous-titre Elie Levita, humaniste et massorète (1469-1549) [2]
  3. La verko sendita de Georgo de Selve al Parizo restis tie nepresita pro la pro neantaŭviditaj malfacilaĵoj.
  4. Forigitaj de Filipo la 4-a (Francio) en 1306, kun jam forigis (mortigis) Templanojn.
  5. hebree [3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Christoph Rückert: Ein bedeutender Sohn Ipsheims. In: Streiflichter aus der Heimatgeschichte. Band 20, 1996, S. 45–51
  • Gérard E. Weil: Élie Lévita. Humaniste et Massorète (1469–1549). (= Studia Post-Biblica 7), E.J. Brill, Leiden: 1963.
  • [5] Hebrea Enciklopedio