Elimianoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
la praaj triboj de Sicilio, antaŭ la tempo de la fenicia kaj greka koloniigo de la insulo

La elimianoj - greke Elymoi, latine Elymi - kune kun la sikanoj kaj sikeloj estis la praloĝantoj de la insulo Sicilio en la Mediteranea Maro, antaŭ la tempo de la fenicia kaj greka koloniigo de la insulo. Ili loĝis en la ekstrema okcidento de Sicilio. La plej gravaj urboj de la elimianoj estis Eryx (la nuntempa Erice), Segesta kaj Entella.

elimiana templo en Segesta

Pri la ekzakta deveno de la elimianoj ekzstas nur spekulativaj supozoj. La helena antikva historiisto Tucidido skribs ke ili estis trojanoj, kiuj post la detruo de sia hejmurbo sub la gvidanto Elymos setlis ĉi-tie. Ili laŭdire estis inter la trojanoj, kiuj fuĝis kune kun Eneo el la urbo, sed ne kun li pluvojaĝis ĝis Latio. Ĉar Eneo konsideriĝas prapatro de Romulo kaj Remo, la legendaj fondintoj de la urbo Romo, la romianoj post ties konkero de Sicilio konsideris la elimianojn parenca popolo, kiu meritis privilegian trakton.

Ĉe la historiisto Vergilio Elymos Helymus kaj laŭ la historiisto Servio li estis la fondinto de la urboj Asca, Entella kaj Segesta. La nomoj de tiuj urboj supozigas liguran devenon, sed pli novaj arkeologiaj trovaĵoj el la 9-a kaj 8-a antaŭkristaj jarcentoj supozigas, ke la popolo havis italikan devenon kaj proksimajn rilatojn al la italikoj. Laŭ Helianko de Lesbo ili devis elmigri el suda Italio. La elimianoj plej ofte estis aliancanoj de la fenicianoj kaj ĝis la 5-a antaŭkrista jarcento, kiam ili koloniiĝis de la helenianoj, estis plejparte malamikaj rilate al la grekoj. Post la helena koloniigo ili asimiliĝis kaj ne plu menciiĝas en literaraj tekstoj.

mapo de la kerna setloteritorio de la elimianoj

Por la elimia lingvo ĝis nun nur ekzistas malmultaj skribaj indikoj, kiuj nur konatas ekde la 1960-aj jaroj. Unue oni supozis kulturajn ligojn al la ligurojiliroj, sed tamen poste taksis tiujn hipotezojn nepravigeblaj. Ŝajne la elimia lingvo estas dialekto tre simila al la sikela lingvo - do hindeŭropa, italika lingvo. La trovitaj lingvospuroj estas aparte sur 600 ceramikaĵoj el la 8-a ĝis 6-a antaŭkristaj jarcentoj el Segesta kaj sur moneroj el la 5-a antaŭkrista jarcento en Erxy kaj Segesta.