Elin Pelin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Elin Pelin

Elin PELIN (bulgare Елин Пелин; naskiĝinta Dimitar Ivanov Stojanov (Димитър Иванов Стоянов) la 8-an de julio 1877 en Bajlovo; mortinta la 3-an de decembro 1949 en Sofio) estas konsiderata la plej bona verkisto pri vilaĝana vivo de Bulgario.

Dum la 51-a Universala Kongreso de Esperanto en Budapeŝto en 1966 Bulgara Esperanto-Teatro ludis la teatraĵon Dio absolvu de Elin Pelin. En 1977 ĝi ludis teatraĵon La ventmuelejo.

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

  • Falĉistoj. Rakonto. En: Bukedeto, Deisenhofen 1923, p. 12–20.
  • La familio Gerak. Tradukis Atanas D. Atanasov. Sofia 1924. 83 paĝoj.
  • Fratoj. Tradukis Georgi Fandikov. Sofia 1926. 16 paĝoj. (Bulgara bukedo 2.)
  • Elektitaj rakontoj. Tradukis Simeon St. Hesapčiev. Stockholm 1948. 96 paĝoj. Enhavas: En la transa mondo. Andreŝko. Ĉe la sulko. La malfruiĝinta grenkampo. La maljuna bovo. Spasova Mogila. Bakita kukurbo. La ventmueliloj. Renkonto. La okuloj de sankta Spridono.
  • Falĉistoj. Tradukis Ivan Kovaĉev. En: Bulgara prozo, Sofio 1960, p. 65–70.