Eliot-pino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Eliot-pino
Eliot-pina plantejo
Eliot-pina plantejo
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Pinofitoj Pinophyta
Klaso: Pinopsidoj Pinopsida
Ordo: Pinaloj Pinales
Familio: Pinacoj Pinaceae
Genro: Pino Pinus
Subgenro: Pinus
Pinus elliottii
Engelm.
Konserva statuso
Status iucn2.3 LC eo.svg
Konserva statuso: Malplej zorgiga (LR/lc)
Natura arealo
Natura arealo
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Eliot-pino (Pinus elliottii), estas pino hejma en Sudorienta Usono, ekde la sudo de Suda Karolino, okcidente ĝis sudorienta Luiziano, kaj sude ĝis la florida Kij-Insularo[1]. La scienca kaj Esperanta nomoj honoras la usonan botanikiston Stephen Elliott (1771-1831). La angla nomo de Eliot-pino, slash-pine, referencas al la slashesmarĉaj grundoj kun arboj kaj arbedoj – kiuj konstituas ties vivejon.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Eliot-pina savano je la limo de Misisipio kaj Alabamo, apud Bayou Heron en Nacia Esplorrezervejo Estuara Grand Bej.

Tiu nearktisa kaj neotropisa specio estas rapidkreskema, sed ne tre longeviva ("nur" 200 jaroj) kompare kun aliaj pinospecioj, kaj preferas humidajn klimatojn kaj humidajn grundojn.

La arbo atingas altecojn de 18 -30 m kun trunkodiametro de 0,6 – 0,8 m. La folioj estas pinglecaj, tre maldikaj, du- aŭ tri-opaj, kaj estas 18 al 24 cm longaj.

La strobiloj estas glatbrile ruĝ-brunaj, 5-15 cm longaj kun mallonga dika 2-3 cm alta pikilo sur ĉiu skvamo. Ĝi estas konata por sia konusa formo.

La Eliot-pino povas esti diferencigita de la parenca torĉpino (Pinus taeda) per la iome pli longaj pli brilaj pingloj kaj per la pli grandaj ruĝe-brunaj strobiloj, kaj de longfolia pino (Pinus palustris) per la pli mallongaj, pli maldikaj pingloj kaj pli etaj strobiloj kun malpli larĝaj skvamoj.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Estas du varioj :

  • P. elliottii var. elliottii (tipa Eliot-pino) troviĝas ekde Suda Karolino ĝis Luiziano, kaj sude ĝis centra Florido. Ĝiaj folioj estas faske duopaj aŭ triopaj, pli ofte triopaj, kaj la strobiloj estas pli grandaj, 7-15 cm.
  • P. elliottii var. densa (Sud-florida Eliot-pino) troviĝas en la pinaj rokejoj de suda Florido, inkluzive de la Evergladoj[2][3]. La folioj estas kvazaŭ ĉiuj faske duopaj. La strobiloj estas pli etaj, 5-12 cm.

La Eliot-pino estas tre parenca al la kariba pino [4].

Malsame la tipa vario de la Eliot-pino, plantidoj de P. elliottii var. densa transiras "herbejan fazon", similmaniere al la longfolia pino.

Uzado[redakti | redakti fonton]

Tiu arbospecio estas grandskale kreskigita en plantejoj, kaj ankaŭ estas uzata en hortikulturo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Morpho didius Male Dos MHNT.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio
  1. angle Moore, Gerry; Kershner, Bruce; Craig Tufts; Daniel Mathews; Gil Nelson; Spellenberg, Richard; Thieret, John W.; Terry Purinton; Block, Andrew. (2008). National Wildlife Federation Field Guide to Trees of North America. New York: Sterling. ISBN 1-4027-3875-7. 
  2. angle Pine Rocklands (PDF). Alirita 2009-06-17.
  3. angle ; Dennis G. Watson (2006)Pinus elliottii: Slash Pine. Alirita 12 April 2011.
  4. france Debazac, E.F. 1964 : Manuel des Conifères, Ecole Nationale des Eaux et Forêts, Nancy, 172 p., p.106

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]