Eliro
Eliro (mallonge Eli) estas la dua libro (de la Malnova Testamento) en la Biblio. Ĝi estas la dua el la kvin libroj de Moseo, kiuj nomiĝas hebree Torao (parto de la Tanaĥo), greke Pentateŭko.
Nomo
La titolo estas
- en la hebrea: שמות ("la nomoj de") laŭ la unuaj vortoj
- en la greka Septuaginto (LXX): ΕΞΟΔΟΣ
- en la latina Nova Vulgato: Liber Exodus (libro de la eliro).
La libro nomiĝas Eliro, ĉar ĝi rakontas pri la eliro de la Izraelidoj el Egiptujo, gvidate de Moseo.
Aŭtoro
Longe oni pensis, ke ĝin verkis la profeto Moseo laŭ Dia revelacio, sed hodiaŭ la plejmulto de la teologoj estas konvinkitaj, ke diversaj aŭtoroj ĝin verkis dum multe da tempo.
- Detalojn vidu ĉe Pentateŭko!
Enhavo kaj strukturo
Jen ebla dispozicio en tri ĉefaj partoj: [1]
- Izrael en Egiptujo (Eli 1 - 11)
- La eliro el Egiptujo (Eli 12 - 18)
- Ĉe la monto Sinaj (Eli 19 - 40)
Jen kelkaj konataj perikopoj el Eliro:
- Moseo en la kesto el kanoj
- La egiptaj plagoj
- La paska festeno
- La trairo tra la Ruĝa Maro
- La Dekalogo (Eli 20,2-17)
- La interligo de Sinaj
- La kesto de la interligo kaj la sankta tabernaklo
- La ora bovido
Teksto en Esperanto
La (iom prilaborita) traduko de Zamenhof estas trovebla
- paperforme:
- en la esperanta Biblio: IKUE kaj KELI (ed.): Biblio, eldonejo KAVA-PECH, Dobřichovice (Praha) 2006, ISBN 80-85853-90-6
- diversloke enrete:
- http://home.att.net/~tanaĥ/02.htm (unikode, disigitaj laŭ ĉapitroj, kun versiklonombroj)
- http://web.archive.org/20010414021515/www.geocities.com/kalblando/biblio/eliro.htm (x-forme, kun versiklonombroj)
Vidu ankaŭ
Notoj kaj referencoj
- ↑ La subtitoloj estas prenitaj el la nove editorita esperanta Biblio:
IKUE kaj KELI (ed.): Biblio, eldonejo KAVA-PECH, Dobřichovice (Praha) 2006, ISBN 80-85853-90-6.
Ili baziĝas sur tiuj de la germana Einheitsübersetzung.
|