Eliro (historia evento)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Eliro (Historia Evento) (en la greka Ἔξοδος = eliro, en la hebrea יציאת מצרים = eliro el Egipto) estas la precipa historia evento priskribita en la biblia samnoma libro.

Laŭ tiu rakonto, la Judoj, kiu sklave setladis en Egiptio, eliris en la direkton de Palestino tra la Sinaja duoninsulo, gvidate de Moseo. Tiu liberiĝo estas memorata en la rito de la Pesach (pasado, pasko).

La plejparto de studuloj hodiaŭ dubas pri la historia naturo de la rakonto pri la Eliro [1][2] kvankam iuj akceptas la teorion de la tradicia interpreto, konatan kiel "Teorio de la Eliro Malfrua", kiu datas la eventon ĉirkaŭ la dua duono de la 13-a jarcento a.K. (1250-1200 a.K.), dum la regno de faraono Ramseso la 2-a aŭ de lia posteulo Merenptah; la tieldirita “Teorio de la Eliro Frua” proponas, male, daton pli antikvan kaj rekondukeblan al du malsamaj historiaj eventoj: la hipotezo Hyksos, laŭ kiu la hebreoj koincidus kun la dominado de Hyksos kaj estis forigitaj de Egiptio de Ahmozo (ĉirkaŭ la 1550-1525 a.K.), kaj la hipotezo vulkana, laŭ kiu la judoj eliris el Egipto je la tempo de la mediaj kaj sociaj malordigoj kaŭzataj de la vulkano Thera aŭ Santorino (1630 a.K.), dum la regno de Ahmozo. Tamen tiu lasta hipotezo perdis kredeblecon en tiuj lastaj tempoj. Rezistas, tamen, en la malfrua kaj frua hipotezo, la “migra supozo”: spontane kaj pace la judoj forlasis la Nilan Delton direktiĝantaj al Palestino.

Historiaj fontoj

La precipa, kaj preskaŭ sola, historia fonto rilate tiun eventon estas la biblia rakonto de la Eliro. Laŭ la tradicia dokumenta hipotezo, la teksto estis definitive redaktita, same kiel la aliaj libroj de la ToraoPentateŭko, ĉe la epoko de la reveno en Judujon de la deportitoj de la Babilona ekzilo (597-539 a.K.) sur bazoj, libraj kaj voĉtradiciaj, antaŭaj: la Javista fonto (J) reiranta al 1000 a.K., la Eloista fonto (E) malfrua, datebla al 800 a.K., la tieldirita sacerdota fonto (P) eĉ pli malfrua ĉar dateblas ĉe la definitiva redakto, en la 5-a jarcento a.K. La diversaj fontoj, parte harmoniigitaj en la nuna libro-Eliro, montras iujn signifajn malakordojn.

La informoj entenataj en la Elira libro, tamen, ne povas esti konsideritaj fidela kaj preciza historia rakonto pro jenaj du konstatoj:

  • la diversaj fontoj malfruas plurjarcente rilate la supozitaj eventoj. Laŭ tiu tempopaso la memoro pri la eventoj estis transdonita precipe laŭbuse kun kompreneblaj distordoj, ampleksigoj, troigoj;
  • samkiel aliaj bibliaj libroj, la historiaj eventoj rakontitaj havas kleran kaj precizan teologian celon, kaj ne propre historian: la celo estas evidentigi la savigan povon kaj agadon de Dio en la historio favore de la elektita popolo.

Se anticipi finan respondon al implicita demando: ĉu tiu libro povas vere fundamente influi, kun sia malmulta kaj necerta historieco, religiajn konceptojn? Rilate tion, jen proponita solvo: la biblia verkisto pri religiaj eventoj dirus: “mi rakontas por substreki instruan ideon (aŭ teologian mesaĝon), ne por priskribi okazintaĵojn”. Nur tia estas la dia mesaĝo por iuj kiuj asertas ke, la biblio estas “Dia Vorto”. El la libro Eliro la mesaĝo estas: Dio estas sinjoro ankaŭ de la historio:

El eksterbibliaj fontoj ne estas dedukteblaj elementoj kiuj helpu rekte certigifalsi la rakontaĵojn. Ne mankas, tamen, aparte preciozaj libraj elementoj por konturi la bildon de la okazintaĵoj:

  • la dateno laŭ kiu la faraono Ramseso la 2-a konstruigis la urbon Pi-Ramses kaj pligrandigi Pitom, menciatajn en la Elir-libro;
  • la steleo de Merenptah (de la fino de la 13-a jarcento), kiu atestas setlaĵon, najbare de la tero Kanaano, de popolo nomata ysrỉr, kutime interpretita de historiistoj kaj bibliistoj kiel “'Izraelo';
  • la pariruso papiro de Ipuŭer, diverse datebla inter la 19-a kaj 13-a jarcento, kiu atentigas pri naturaj kaj sociaj similaj al plagoj;
  • arkeologiaj elsfosaĵoj [3] almetis al evidento spurojn de perforta detruado en iuj kanaanaj urboj proksimume dateblaj inter la jaroj al 1250 kaj 1150 a.K., agordigeblaj kun la informoj pri la konkeroj de Josuo priskribitaj en la samnoma libro: Betel, Debir (Tell Beit Mirsim), Eglon (Tell el-Hesi), Hazor, Lachis, Meghiddo;
  • kromaj arkeologiaj elfosaĵoj [4] rimarkigis la ekziston de ĉirkaŭ 250 kamparaj malgrandaj komunumoj senfortikaĵaj setliĝintaj en la monta regiono de Kanaano en tiuj jaroj.

Biblia rakontaro

La informa rakontaro povas esti tiel listigitaj:

  • Jozefo, nomumita vicreĝo, invitas la patron Jakobo/Izraelon kaj siajn fratojn setliĝi en la tero de Gosen (Biblio) (Gn 45,9-10);
  • la posteuloj de Jakobo, la filoj de Izraelo, loĝas en Egiptujo kaj pace prosperas laŭ 400 jaroj (Agoj 7,6), kie la cifero ne havas historia-kronologian valoron sed nedetalan periodon, kiel okazas ankaŭ aliloke pro la cifero 40;
  • faraono sklavigas judojn pro timo de ilia kreskanta nombro, ilin devigante konstrui la urbojn Pitom kaj Pi-Ramses (El 1, 15-17); ĉar ili nombre daŭrigas kreski, li ordonas la mortigon de la unuenaskitoj;
  • naskiĝas infano Moseo, li estas forlasita de la patrino sur la rivero Nilo por savi al li la vivon. Li estas trovita kaj adoptita de la filino de faraono kaj edukita en la reĝa kortego. Kreskinte, li mortigas egiptanon kiu estis batanta judon kaj forfuĝas el Egiptio en la direkto de Madian. Ĉi tie Dio al li parolas el la flama arbetaĵo kaj al li ordonas liberigi la judojn (El 2-3);
  • Moseo, akompanata de la frato Aaron, iras plurfoje ĉe la novan faraonon (la antaŭa jam mortis) (El 2,23) por peti la liberigon de la juda popolo. La faraono rifuzas plurfoje kaj Dio frapas Egipton per la dek plagoj (El 2,5-11);
  • ĉe la fino de la lasta plago, la faraono permesas al la hebreoj forlasi Egipton. Moseo kaj izraelidoj foriras kaj surkampiĝas ĉe la Skirpa Maro tradicie tradukita per Ruĝa Maro. La faraono tamen tuj poste pentas pri la permeso kaj ilin postkuras kun tuta sia armeo (El 13-14);
  • Dio pere de Moseo mirakle malfermigas la akvojn de la maro, kaj la juda popolo ĝin trairas paŝante sur la sekigita fundo. Tuj post la trairado, la maro fermiĝas mortigante ĉiujn egiptajn soldatojn (El 14);
  • juda popolo vagas en la dezerto kie mirakle estas vivtenata de Dio kiu provizas laŭokaze akvon fontantan el roko, koturnan svarmon, kaj precipe ĉiutagan manaon;
  • post 40 jara (simbola cifero) vagado en la dezerto, fine judoj trairas la riveron Jordano kaj eniras en Palestinon.

Datado kaj identigado de la faraonoj

La datado de la eventoj rilataj al la Eliro kaj la aneksita identigado de la faraonoj kuntrenitaj estas hipotezaj ĉar la libro Eliro ne liveras historiajn referencojn klarajn kaj precizajn. La libro enscenejigas du apartajn faraonojn, ambaŭ anonimajn;

  • la unua (“kiu ne konis Jozefon” - 1,9) responsas pri redukto al la sklava stato de judoj kaj pri la ordono mortigi la unuenaskitojn, kies filino trovis kaj kreskigis Moseon. Tiu reganto estas kutime indikata kiel la “opresa faraono”;
  • la dua (2,23) estas kiu kondute koliziis kun maturiĝinta Moseo kaj kies rifuzo permesi la foriĝon de la juda popolo altiris sur Egiptujon la dek plagojn. Tiu ĉi estas difinita la “Elira faraono”.

Ekde la antikvaj tempoj estis proponitaj diversaj solvoj por la faraonoj kaj la atento firmiĝis precipe sur la faraono de la Eliro antagonisto de Moseo, do sur Ramseso la 2-a. Tiel pensis Herodoto, Diodoro Sicilia, Eŭebio el Cezareo ktp.

Entute inter la Ekleziaj Patroj de la unuaj jarcentoj, kun la escepto de Eŭsebio de Cezareo, furoris opinio jam surfacigita de Herodoto kaj de Jozefo Flavio laŭ kiu la judoj estis identigeblaj kun la Hyksos forigitaj el Egipto de la faraono Ahmozo (1550-1525 ĉirkaŭ). Nuntempe tiu opinio estas subtenata ĉe la aliĝantoj al la teorio de la Frua Eliro.

La plejgranda parto de la modernaj studuloj kaj ekzegiistoj [5] orientiĝas, male, identigi la faraonon de la “opreso” kun Ramseso la 2-a (ĉirkaŭ 1279-1212 a.K.) pro tio ke tiu faraono konstruigis la urbojn en kiuj punlaboriste estis okupitaj la sklavigitaj judoj, nome Pitom kaj Pi-Ramses.

Ebla datado estas deduktebla el 1 Regoj 6,1, el kiu alvenas informo ke, la konstruo de la templo de Salomono, komencita en la kvara jaro (eble en 968 aK.), okazis 480 jarojn post la eliro de Izraelidoj el Egipto. Tiu aludo reirus al 1448 a.K., nome el la epoko de Thutmozo la 3-a , kaj plifortikigas la teorion de la Frua Eliro. Tamen la cifero 448 ne konsiderindas kiel historia dateno, sed kiel nura erudiciula kaj malfrua kalkulo kiu baziĝas sur la sacerdotoj ŝarĝitaj ekde Aaron ĝis Zadok, obligita per 40, la tradicia daŭro de generacio. [6]

Kaŭzo de la foriĝo

a) Fuĝo el opresado.

Estas la kaŭzo elmontrita de la libro mem: la popolo forlasis Egiption por sin liberigi el la sklava kondiĉo.

b) Forigitaj de la egiptanoj same kiel la Hyksos.

La forlaso de la lando pervere estus forpelado, ĉar la judoj estis konsiderataj kiel ruze penetritaj en la landon kiam ankaŭ la regado de la lando falis en fremdajn manojn.

Hyksos, fakte, estis semida popolo, same kiel la judoj, invadis Egiption ĉirkaŭ l700 jaroj a.K. establante sian ĉefurbon en Avaris, en la Malalta Egipto, kie ili regadis ĝis kiam faraono Ahmozo sukcesis rekonkeri, el la Alta Egipto, la Malaltan.

La hipotezo Hyksos havas originojn antikvajn: la unua kiu identigis judojn kun Hyksos estis Herodoto, en la 5-a jarcento antaŭ Kristo, reprenita poste de Jozefo Flavio kaj de kelkaj Ekleziaj Patroj, sed, oni rimarkigas ke judoj en la egipta lando havis ne regan postenon sed nur duarangan, kvankam la pozicio de patriarko Jozefo elmontras ion malsaman.

c) Paca elmigro.

Laŭ iuj historiistoj, la fakta Eliro neniam okazis laŭ la libra tradicio, nome foriĝo el Egiptio de amaso da homoj identigeblaj kiel judoj. Fakte, la esprimo shē't (eliro) kaj yāshā' "eliri"), laŭ iuj orientalistoj [7], reale konturiĝas laŭ la “kodo mova”, nome al amaso da metaforoj ligitaj al la ideo de movo kaj uzitaj pro indiki ŝanĝon de politika aparteno al iu regiono aŭ urbo aŭ socia grupo kaj, do, ankaŭ de lando. Tiuj orientalistoj citas multegon da ekzemploj. La esprimo, tial, Eliro signifus “fino de la egiptia regado” en Palestino, evento vere historia okazinta dum la transiro de la Malfrua Bronzo (kiam Palestino estis unu el la landoj regataj de Egiptio) kaj antaŭ ferepoko kaj la krizo de la grandaj imperioj.

Iom post iom, tamen, perdiĝus la reala signifo de la metaforo kaj al ĝi oni atribuis tiun tradician ĉirkaŭ la fino de la 8a jarcento a.K., kiam disvastiĝis la asiria praktiko deporti tutan genton el unu regiono al alia, kaj kiam subpuŝe de invadantaj popoloj eliris el la norda izraela regno serĉantoj de rifuĝo en la direkto de la suda regno de Judujo. Ne sensence okazis ke, la unuaj atestaĵoj pri la nova signifo de la vorto troviĝas ĝuste en la lingvaĵo de la popolo de Izraela reĝlando antaŭenpuŝita de la asiria premo.

La nova formulo estus poste retroaktive aplikita al pasintaj rakontaĵoj pri la grega transmigrado inter la duoninsulo Sinaja kaj la Delto de Nilo, kuniĝis al la rakontaĵoj pri la grupoj de Habiru servantoj de Ramseso la 2-a... Tiel formiĝus la “historio” de le Eliro. Kaj la tutan rakontaĵaron de la Eliro, tiuj orientalistoj koincidigas kun la konitaj eventoj menciitaj de aliaj dokumentoj. Tiu legado pri la Eliraj eventoj helpus kompreni la kialojn de la multaj ekscesoj agantaj kiel mitoj en la Eliro mem.

Personoj kuntrenataj

Laŭ Eliro (12,37), la nombro de judoj forfuĝintaj kaj longatempe restantaj en la dezerto estis formita de 600.000 (hebree “elef”) viroj, al kiuj necesas aldoni virinojn kaj infanojn. Kune kun tiu amaso la teskto (12,37) la teksto mencias “ankaŭ granda amaso da diversgentaj homoj eliris kun ili, (kaj da ŝafoj kaj bovoj tre granda brutaro)” [1], identigeblaj kiel homoj nejudaj (eble egiptanoj aŭ iam enmigrintoj. Se tio veras, la popolo devis atingi la 5 aŭ 6 milionojn da homoj... Ne kredeble!

Ĉu koruptita la vorto “elef”? Ĉu fantaziaĵo de la posta epopeemo?

Laŭ biblio TOB, la cifero lasus kredi ke la termino “elef” povas signifi ankaŭ “familion” aŭ “klanon”, desegnantajn tial 600 familiajn klanojn, kiuj kune formos nombron de 50-100 miloj individuoj entute. [8]

La dek plagoj

Pri la senco kaj historieco kaj versimileco de tiuj plagoj oni vidu artikolon Dek plagoj de Egiptujo.

Rilate tion povas utili la komprenado donita de la antikva hieroglifa papiruso Ipuwer. Ĝi estis ekzamenita en 1909 kaj estis datita al la epoko de 12-a dinastio, nome al la intera periodo de 2200-2050. Granda parto de studuloj akordas kun tiu vidpunkto, ĉar la osciladoj ne ŝanĝas la valoron de la dokumento. Ĝiaj lamentoj, fakte, dokumentas politikan fragmentadon, malabundon, malordon kaj profanadon de temploj. La Eliro ŝajnas repreni la samajn temojn. Ĉu la memoro pri tiaĵoj movis la fantazion de la verkistaro?

La transiro de la maro

La biblia rakonto elstarigas, kiel eble nenie en aliaj bibliaj lokoj, la grandiozecon de la miraklo por la tiamaj popoloj kredantaj je la dia interveno sur la ĉiutagaj aferoj. La transiro de la Skirpa Maro kaj la mortigo de la persekutantoj egiptaj estas feliĉige kaj grandefike rakontata (14,15-31). La libra ero aludas certe al la potenca triumfo de la "dia helpo" super la maro kaj super la kaoso, kiu, laŭ la biblia pensado, estas reprezentata ĝuste de la maro[9]. Tamen ne necesas demitigi la rakonton ĝis negi la tutan historian valoron, ĉar ĝia nuklea historio povas kunvivadi kun la epopeca ekzaltigo.

Oni rimarku la signifajn malsamaĵojn inter la diversaj fontoj de la rakonto pri la efektiva amplekso de la miraklo:

  • la tradicio Javista (J), pli antikva ol la aliaj, ŝajnas allasi ke la okazintaĵo okazas ankaŭ per naturaj fortoj. La maro ne estas abrupte “dividita” kaj Moseo estas seninflua. La egiptanoj ruinigitaj ĉar enkotigitaj kaj kovritaj de la akvoj, ne estas la tuta armeo;
  • la sacerdota tradicio (P), pli ĵusa ol la aliaj, ampleksigas la miraklan aspekton kaj substrekas la centran rolon de Moseo. La egiptanoj mortigitaj estas la tuta persekutaro kun la faraono.

Spuroj de javista kaj sacerdota versioj videblas en 14,21 2 kaj en 14,24-25.

Kiu maro?

La Elira teksto (13,18) asertas ke, la juda popolo, elirante el Egiptio, direktiĝis al Yam-Suf, nome al “skirpa maro”. La identigo pri tiu maro ne estas certa: skirpoj ĉeestas en ĉiuj akvoj, enaj kaj malenaj, de la egiptia zono. Oni, tial, provis igi akceptebla la transiron indikante diversajn lokojn, [2]. Ekzemple:

  • Akaba Golfo. En la biblia teksto la sola ero kiu eksplicitas la geografian naturon de Yam Suf estas 1Reĝoj 9,26, kie estas dirate ke Reĝo Salomono konstruigis havenon ĉe Ejlato sur la bordo de la Skirpa Maro; tiu identigo forgesas ke, tiu marbordo distancas tro da kilometroj el ambaŭ landoj. Iuj tamen supozas devion de la forfuĝintoj en la direkto de Arabio, kie oni lokigas ankaŭ la sinajan monton;
  • Ruĝa Maro. Tradicio identigis Yam-Suf kun la Ruĝa Maro, nome la nuna Sueza Golfo. Jam la Septuaginto, la grekigita biblio de la tria jarcento a.K., poste sekvata de la Vulgato kaj de la precipaj modernaj versioj, tradukas ĉi-lokan hebrean tekston per “Ruĝa Maro”. Sed ankaŭ tiu interpreto kolizias kun historia versimileco ĉar tro suda rilate la itineron Egiptio-Palestino;
  • Amaraj Lagoj. Ili troviĝas najbare de la aktuala Suezo.
  • Sridonia Lago, golfeto ĉe la Mediteranea Maro norde de la sinaja duoninsulo. Tiu norda itinero ŝajnas krei kelke da akordo inter pribibliaj fakuloj. [10]

La unuaj du identigas la Skirpan Maron kun branĉoj de la Ruĝa Maro, malfacile akordigeblas kun la fonto javista, laŭ kiu la maro sekiĝis pro “forta elorienta vento” (14,21); la aliaj du, male, rilataj al marĉejaj lagaj akvoj, povas konsideriĝi akordigeblaj.

Vulkana erupcio

Ĉu la erupcio de la vulkano Santorino influis la historion rakontatan en la Eliro? Se ĝi ne influis tion, certe influis la hipotezojn de moderna tiufakaj scienculoj. La naturaj ampleksaj distordoj provokitaj de tiu erupcio etendiĝis ankaŭ al Egipto kun gravaj danĝeroj kaj ŝanĝoj en la konfigurado de riveroj kaj marbordoj. Ankaŭ la Ruĝa Maro suferis malordigojn ĝis lasi senakvajn zonojn kiuj bone konitaj de Moseo permesis la fuĝon. Ke la erupcio provokis distordojn naturajn kaj sociajn kelkaj deduktas ankaŭ el internaj politikaj kaj artaj eventoj en tiutempa Egipto. Kreiĝis tiu opinio per diversaj sciencaj kontribuoj. Ĉio ekokazus en la la 14-a jarcento a.K. [11].

Malalta tajdo

Alia realisma hipotezo estis proponita de kelkaj studuloj rilate la miraklan transiro tra la Ruĝa Maro. Laŭ tiu teorio, la faraono ne koncedis la liberon al la izraelidoj sed nur la permeso ke ili iru oferi al sia Dio en zono eksteregipta, kun la respektivaj familioj (12,31-33 ). Malantaŭe de la kuda popolo sekvis egiptia armeo bone ekipita. Tiu ordonis al Moseo grande ekbruligi por ke la popolo povu marŝi ankaŭ noktotempe.[12]. Sed la profeto decidis, ŝanĝante itineron, direktiĝi en la direkto de la maraj marĉejoj, tiel ke la egipta armeo ne povus agadi en tereno taŭga al batalo.

Sendube eblas ke, okaze de la plej grandaj tajdaj ekskursoj, en najbaraj lagoj de la Ruĝa Maro alsurfacadis zonoj sekigitaj meze de alsurfacaj rifoj (videblaj ankoraŭ hodiaŭ), permesantaj la transiron el unu bordo al la alia ankaŭ kun pezaj transportiloj, estante la sablo de tiu akvejoj sufiĉe kompakta. Moseo, koninte tre bone la fenomenon, elektis la ĝustan momenton, en la ĝusta nokto, kaj transirigis sian popolon... meze de la akvoj dispartigitaj... ne nepre age de Dio! (14,21). Kiam ektagiĝis, la armeanoj ekvidis la fuĝon kaj decidis postsekvi la izraelidojn. Sed, laŭ la kalkuloj de Moseo, kiam revenis la suno revenis ankaŭ la tajdaj akvoj kaj pereis la soldataro de la faraono kaj pro la impeto de la akvoj kaj pro la pezaj armiloj!

Ĉio tio supozas, eble kun fundamento, ke nur Moseo konis kaj spertis la fenomenon dum la ekziliaj tempoj kaj kapablis profiti de la fenomeno ankoraŭ nekonita de la egiptanoj. Ke Moseo bone sciis pri la fenomeno certe eblas, sed ĉu eblas ke la egipta armeo tion ne sciis?

Sinaja monto

Inter la etapoj de la marŝado de la juda popolo rakontata en la Eliro fundamentas Sinaja Monto, kie Moseo ricevis la ordontabulon de la Dek Ordonoj (dekalogo) (!9,10ss). Ankaŭ pri la Sinaja Monto, same kiel por aliaj lokoj menciitaj en la Eliro, perdiĝis toponimia memoro. Diversaj proponoj antaŭeniris laŭ la historio de la interpretoj:

Eliro en la artoj

En literaturaj versioj kaj kinaj temantaj pri la Eliraj eventoj, la faraonoj de la opreso kaj de la Eliro estas precize identigitaj en Setio la 1-a kaj respektive Ramseso la 2-a ties filo, tiel ke okazis ke ili povis fariĝi temoj de la kolosa “La dek ordonoj” (filmo de 1956) kaj de la desegnita filmo “La princo de Egipto” (1998).

Tiu identigo, kvankam hipoteza, ofertis materialon por enscenejigi la konflikton inter Moseo kaj Ramseso la 2-a, konsiderita ofte la plej granda kaj potenca faraono de la antikva Egipto.

Teatro metis sur la scenejo la muzikalon “La dek ordonoj” (2003)).

Bibliografio

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. name="articles.latimes.com">[http://articles.latimes.com/2001/apr/13/news/mn-50481 Teresa Watanabe, "Doubting the Story of Exodus", Los Angeles Times April 13, 2001ref> Finkelstein|first = Israel and Nadav Naaman, eds.|title = From Nomadism to Monarchy: Archaeological and Historical Aspects of Early Israel|publisher = Israel Exploration Society, year = 199,isbn = 1880317206
  2. William G. Dever. (2002) What Did the Biblical Writers Know and When Did They Know It?. Wm. B. Eerdmans Publishing Company. ISBN 0-8028-2126-X.
  3. Yohanan Aharoni, Michael Avi-Yonah, Atlante della Bibbia, Casale Monferrato 1987, p. 48; Luca Mazzinghi, Storia d'Israele, Bologna 2007, p. 34.
  4. Luca Mazzinghi, Storia d'Israele, Bologna 2007, p. 35.
  5. Ekzmple, Rolf Rendtorff, Das Werden des Alten Testamentes, p. 23; Yohanan Aharoni, Michael Avi-Yonah, Atlante della Bibbia, Casale Monferrato 1987, p. 44.
  6. V. Biblio TOB, noto ĉe 1Reĝ 6,1.
  7. Liverani, Mario (2003). Oltre la Bibbia, pagg. 305-308. Bari-Roma:Laterza. ISBN 88-420-7060-2.
  8. Israel Finkelstein and Niels Ashur Silberman, "The Bible Unearthed: Archaeology's New Vision of Ancient Israel and the Origin of Its Sacred Texts" (Free Press, New York, 2001, ch.2, ISBN 0-684-86912-8)
  9. Noto en la Biblio TOB ĉe El 15,16.
  10. V. Ekzemple Yohanan Aharoni, Michael Avi-Yonah, Atlante della Bibbia, Casale Monferrato 1987, p. 44; Biblio TOB, noto ĉe 13,18.
  11. Temas pri teorio proponita de angla Philips Graham en sia "La misteroj de perdita civilizo"
  12. referenco pri la fajra kolono gvidanta la la izraelidojn en la dezerto