Elisabeth Christina von Linné

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Elisabeth Christina von Linné (1743–1782), estis sveda botanikisto, filino de Karolo Lineo kaj de Sara Elisabeth Moræa.[1]

Lineo estas referencita kiel unua botanikistino en Svedio en moderna senco, spite ne esti ricevinta formalan edukadon. Ŝi estis ankaŭ unua kiu priskribis la optikan fenomenonon laŭ kiu la florplanto Tropaeolum majus ŝajnas elsendi malgrandajn lumradiojn, nune nomita la Fenomeno Elizabeth Linnæus[2] (aŭ, en germana, Das Elisabeth-Linné-Phänomen[3]) laŭ ŝi. Ŝi publikigis siajn observojn pri la temo en artikolo por la Reĝa Sveda Akademio de Sciencoj en 1762, kiam ŝi aĝis 19.[1]

Linné edziniĝis kaj havis du filojn.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 "Familivivo", Upsala Universitato, 2008. Alirita la 4an de majo 2013.
  2. H. W. "Das Elisabeth Linné-Phänomen (sogenanntes Blitzen der Blüten) und seine Deutungen", Nature (nature.com). Alirita la 4an de majo 2013.
  3. "Försenad jätteplantering till Malmös schlagerfest, expert varnar för kalkning och kogödsel på påse", Odla med P1, 29a aprilo 2013. Läst och avlyssnat den 4 maj 2013.