Elisabeth Kübler-Ross

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elisabeth Kübler-Ross
Persona informo
Naskiĝo 8-an de julio 1926 (1926-07-08)
en Zuriko
Morto 24-an de aŭgusto 2004 (2004-08-24) (78-jaraĝa)
en Scottsdale
Tombo Paradise Memorial Gardens
Lingvoj angla
Ŝtataneco UsonoSvislando
Alma mater Universitato de ZurikoUniversitato de Kolorado ĉe Boulder
Familio
Infano Ken Ross
Okupo
Okupo psikiatro • eseisto • verkisto
Verkoj Kübler-Ross model
vdr

Elisabeth KÜBLER-ROSS (naskiĝis la 8-an de julio 1926 en Zuriko, Svislando; mortis la 24-an de aŭgusto 2004 en Scottsdale, Arizono) estis svis-usona psikiatro. Ŝi okupiĝis pri la morto kaj mortontoj, funebro kaj funebrado.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Elisabeth Kübler naskiĝis kiel unu el triopulaj fratinoj kaj filino de komercisto en 1926 en Zuriko. En la jaro 1957 ŝi promociis fininte sian medicinstudadon en la universitato de Zuriko.[1] Kun ŝia edzo Emanuel "Manny" Ross ŝi transloĝiĝis en 1958 al Usono. Ŝi laboris kiel psikiatro en pluraj gravaj usonaj malsanulejoj kaj iĝis profesoro de la universitato de Virginio en 1985. Inter la jaroj 1974 kaj 1996 Elisabeth Kübler-Ross ricevis 23 honordoktorecojn de diversaj universitatoj kaj altlernejoj. Aldone ŝi ricevis pli ol 70 naciaj kaj internaciaj distingoj. En la jaro 1995 ŝi suferis cerboatakon, kaj poste du aliajn, kiuj necesis ke ŝi uzu rulseĝon. La gazeto Time kalkulis ŝin en 1999 inter la "100 plej grandaj sciencistoj kaj pensuloj" de la 20-a jarcento.

Verko[redakti | redakti fonton]

La observoj de Elisabeth Kübler-Ross estas la bazo de la hodiaŭaj scioj pri la situacio de mortantoj.

Ŝi celis lerni de la mortantoj kiel agi kun mortantoj kaj kiun helpon ili esperas. Pro tio ŝi intervjuis nekuraceblajn malsanulojn. Dum la intervjuoj oni rekte petis la personojn priskribi siajn sentojn kaj pensojn pri morto kaj mortado. Ĉefe kuracistoj komence ekscitiĝis pri tiu metodo. Malgraŭ forta kritiko la reago de la pacientoj estis ĉefe pozitiva: el 200 pacientoj 198 akceptis tiun eblon sin esprimi.

Per nekalkulebla nombro de prelegoj kaj kursoj, kiujn ŝi gvidis ĉie ĉirkaŭ la globo, ŝi helpis ĉefe kuracistojn, flegistojn, socilaboristojn, animzorgantojn kompreni kaj agi kun mortantajn kaj funebrantajn homojn. La kerno de ŝia mesaĝo estis, ke la helpantoj unue klarigu siajn proprajn timojn kaj vivproblemojn ("la nefinitajn aferojn") kiel eble plej multe, antaŭ ol helpi aliajn homojn.

Poste en sia vivo, ŝi malsukcesis pri la plano de ejo por aidosaj infanoj laŭ la ekzemplo de la angla kuracisto Cicely Saunders.

Dum intervjuo Elisabeth Kübler-Ross parolas pri sia vivo: "En Svisio oni edukis laŭ la principo: labori, labori, labori. Vi estas homo valoro nur se vi laboras. Tio estas fundamente malvera. Duonvivi, duondanci. Tio estas la ĝusta miksaĵo! Mi mem dancis kaj ludis nesufiĉe."

En la 2002-a brita dokumentara filmo pri la vivo de Elisabeth Kübler-Ross, titolita "Vidi en la vizaĝon de la morto" ŝi diras: "Hodiaŭ mi certas, ke ekzistas vivo post la morto. Kaj ke la morto, nia korpa morto, simple estas la morto de la kokono. Konscio kaj animo daŭre vivas je alia nivelo. Sen iu ajn dubo."

La kvin fazoj de mortado[redakti | redakti fonton]

Elisabeth Kübler-Ross difinis la kvin, nuntempe agnoskitajn, fazojn de mortado. Ili ne estas fazoj de la korpo procedo de la mortado, sed de la spirita prilaboro de la devigo adiaŭi vivon ĉe personoj, kiuj konscie vivas, ke ili trairas gravegaj sanaj malpliboniĝoj. Tiuj fazoj estas psikiatrie denfendomekanismoj kaj helpas superi ekstreme gravajn situaciojn, kiuj povas ekzisti samtempe kaj daŭri diverslonge. Ankaŭ ne ekzistas fiksita sinsekvo kaj eblas ke fazoj sin ripetos post unua superigo.

Malagnosko kaj izoliĝo[redakti | redakti fonton]

Unue la paciento neas la malsanon. Li asertas, ke la radiografio estis interŝanĝita aŭ ke la kuracisto fuŝdiagnozis. Se la familio ne volas alfronti la morton, ĝi ne povos helpi la anon dum tiu fazo. Konsekvence tio signifas ke la familio deziras la morton de la mortonto ("mortu kiel eble plej rapide"). Eksterfamiliano povas helpi la pacienton, proponante konfidon kaj eventuale subtenante lin por lia volo ne agnoski la malsanon

Kolero[redakti | redakti fonton]

La paciento sentas envion kontraŭ la pluvivontoj. Tio kreas koleriĝojn ĉiajn pri tiuj, kiuj ne suferas lian malsanon, kiel ekzemple flegistoj, kuracistoj kaj parencoj. Tiuj ĉi povos daŭre gajni monon, elspezi ĝin dum ferioj kaj realigi siajn planojn. Li timas ankaŭ, ke oni forgesos lin, lia sufero ŝajnas al li ne grava antaŭ la fono de televidaj katastrofoj. Helpo al li povas esti atento, ne forlasi la pacienton kaj eble kaŭzi lian koleron, por ke li esprimi ĝin. Grave estas, ke la helpantoj ne konsideru la koleron direktita kontraŭ ilin, ĉar alimaniere la kolero provokos kontraŭkoleron, kio ekos eraran ciklon (disputspiralon).

Negocado[redakti | redakti fonton]

Tiu fazo estas mallonga nedaŭra fazo, kie montriĝas infanaj kondutmanieroj, kiel tiu de infano unue kolera, poste negocanta, kiu deziras ricevi rekompencon per hejmaj laboroj. Kutime tiun negocadon oni faras sekrete kun Dio, oferante sian vivon al la eklezio aŭ sian korpon al la scienco. Por helpi la pacienton dum tiu fazo, helpas rekoni siajn kulposentojn kontraŭ ekzemple la eklezio kaj liberigi lin de liaj malracionalaj timoj.

Depresio[redakti | redakti fonton]

La rigidiĝo, la furoro kaj la kolero anstataŭitaj de du formoj de malespero kaj de perdo. La unua formo estas reago. Temas pri jam ekzista perdo, ekzemple la mamo post operacio, la mono por la malsanulejo, la respondeco pri la familio. Agante kontraŭ tiuj zorgoj, ekzemple per mamprotezo aŭ sukcesa nova prizorgo de la familio, oni povas helpi la suferanton. La dua formo estas preparanta kaj temas pri onta perdo kiel la morto aŭ foresto el la vivo de parencoj. Ankaŭ tie ĉi la helpo de la ĉirkaŭaĵo povas malpligrandigi la suferon de la paciento, ekzemple per rakontoj de parencoj, ke infanoj daŭre bone laboros lerneje kaj multe ludas, t.e. ke malgraŭ la foresto de la paciento ili daŭre pluvivas kiel kutime. Tamen tro da vizitoj malhelpas la funebradon, kiun la malsanulo nepre bezonas. Sen subjektiva kono de la timo kaj de la malespero ne eblos atingi la sekvan fazon.

Akcepto[redakti | redakti fonton]

Post envio kaj kolerego al ĉiu sanulo kaj vivulo la malsanulo atendas la morton kaj dormas pli multe. Tiu fazo estas libera de sentoj, la batalo estas farita, la doloro foriris kaj la paciento ne plu volas partopreni la problemojn de la ekstera mondo. Tial tiu fazo estas la plej malfacila por la personoj de la ĉirkaŭo de la mortonto, ĉar ili spertos malakcepton. Maljunaj pacientoj atingas tiun akceptofazon pli facile, ĉar ili povas retrorigardi al sia vivo, siaj gefiloj kaj tiel vidas sencon. La malfacilaĵo en tiu proceso estas la distingo inter tiu fazo kaj frua rezigno. Parencoj pli bone helpos per silenta aŭskultado, montrante tiel ke oni ĉeestos ĝis la morto.

Resume estas dirende, ke ĉiuj fazoj kune temas pri "espero" kaj ke estos eraro forpreni la esperon de la paciento. Do, estas la tasko de la kuracisto transdoni la esperon ("Mi faris ĉion kion mi povis por helpi vin, kaj mi daŭre faros tion por faciligi vian situacion."). Tiel kuracisto iĝas amiko kiu ĉeestos ĝis la morto.

Kritiko[redakti | redakti fonton]

Ŝia komenca verko estas ĝenerale agnoskita, sed pri la fina verko de Elisabeth Kübler-Ross kelkaj kritikoj aperas, ĉefe ke ŝi iĝus pli kaj pli esotera kaj nescienca: tiel pri unuopaj mortadrakontoj ŝi konstruintus pseŭdosciencan ŝtupomodelon, kaj poste eĉ subtenis, ke vivo post la morto kaj reinkarniĝo estas "science pruvitaj"; ĝenerale ŝi malgravigintus kaj plibeligintus mortadon kaj morton. En sia centro en Escondido, Kalifornio, Shanti Nilaya (sanskrite: pacohejmo) ŝi okazintus spiritistajn kunsidojn kaj foririntus de la scienco.

Citaĵo[redakti | redakti fonton]

  • "Morti - estas, kiel baldaŭ ferii. Mi jam antaŭĝojegas."

Kuriozaĵo[redakti | redakti fonton]

En la usona televid-serio La Simpsonoj, Homer trapasis en maniero treege troigita kaj sarkasma, la kvin fazojn de mortado priskribitaj de Elisabeth Kübler-Ross.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]