Elisabeth Langgässer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elisabeth Langgässer
Persona informo
Naskiĝo 23-an de februaro 1899 (1899-02-23)
en Alzey
Morto 25-an de julio 1950 (1950-07-25) (51-jaraĝa)
en Karlsruhe
Mortis per multloka sklerozo vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Familio
Infanoj Cordelia Edvardson vd
Profesio
Okupo kantotekstisto • prozisto • novelisto • verkisto • poeto • instruisto vd
Laborkampo poezio vd
Aktiva en GriesheimBerlinoRheinzabern vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Elisabeth LANGGÄSSER (malfraŭlina nomo: Hoffmann; naskiĝinta en la 23-a de februaro 1899 en Alzey, mortinta la 25-an de julio 1950 en Karlsruhe), estis germana verkistino kiu apartenis al la movado de Renouveau catholique, Kune kun Oskar Loerke, Peter Huchel kaj Günter Eich ŝi konsistigis la poetan cirklon Kolonne.

Tombo de Langgässer en Darmstadt.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filino de arkitektura konsilisto ŝi unue laboris kiel instruistino. En 1928 ŝi transloĝiĝis kun sia filino al Berlino kie ŝi komence deĵoris kiel docentino pri pedagogiko (1929/30) kaj perlaboris poste la vivon skribante radidramojn. Pro juda deveno malpermesitis al ŝi plua verkpublikigado post la apero de la romano Gang durch das Ried (1936). Ŝia filino taksitis laŭ la Nurenbergaj leĝoj kiel purrasa judino kaj deportitis en koncentrejojn al Aŭŝvico kaj Terezín. Langgässer mem devis fari devigan punlaboron en armiluzino. Ŝi ade suferis ankaŭ por pliakriĝiĝanta malsano (multloka sklerozo) kaj la dummilitaj vivkondiĉoj. Dume ŝi verkis la romanon Das unauslöschliche Siegel (1946). En 1948 ŝi revenis al Rheinzabern situanta proksime de la naskiĝurbo. Tie ĉi estiĝis ŝia lasta romano titole Märkische Argonautenfahrt (1950). Mallonge post la morto oni aljuĝis la Georg-Büchner-premion.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Jam kiel instruistino Langgässer verkis naturlirikaĵojn ĉerpantajn el la kristana revelacio sekvante la spurojn de Annette von Droste-Hülshoff. Menciindas tiukuntekste Der Wendekreis des Lammes. Ein Hymnus der Erlösung (1924) kaj kelkaj rakontoj eldonitaj ne antau la 1930-aj jaroj. En la pli malfruaj tekstoj la verkistino temigis - krom religiaĵoj - ankaŭ la spertojn dumilitajn kaj la situacio de Okcidenta Germanio post la Dua mondmilito. Jenas aliaj verkoj: la lirikaĵvolumoj Die Tierkreisgedichte (1935) kaj Der Laubmann und die Rose (1947), la rakontoj Triptychon des Teufels (1932) kaj Glück haben (postmorte, 1968).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]