Elisabeth Linnuse

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Elisabeth LINNUSE (naskiĝis 1896 - mortis la 13-an de majo 1973 en Tallinn, Estonio estis malnova aktivulino de la estona Esperanto-movado.

Jam en 1922 ŝi instruis la lingvon en lernejoj kun ministeria permeso, kaj en 1956, kiam ŝi helpis restarigi la movadon, ŝia kurso estis la unua de post la mondmilito. Ŝi kunlaboris en Norda Prismo, uzante la pseŭdonomon Ille Selin.