Elisabeth Maistre

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elisabeth Maistre
franca kantistino
franca kantistino
Persona informo
Naskiĝo 4-a de septembro 1977
en Parizo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo kantistomuzikisto
vdr

Élisabeth Maistre, ankaŭ nomita Élisabeth Ferrer, pli fama per ŝia kromnomo Babet estas franca muzikistino kaj kantistino.

Ŝi lernis en ŝia familio kaj poste dum dek jaroj en konservatorio de muziko.

Ŝi membriĝis en la muzikgrupo Dionysos en 1997 por la tria albumo de la grupo, ŝi muzikumas per violono, sintezilo, piano, drumo, kastanjeto, banjo aŭ la termen-ilo (elektronika ilo de Lev Sergueïevitch Termen, alinomata Léon Theremin), ŝi ankaŭ partoprenas per kantoj. Dum la unuaj aperoj kun la grupo, ŝi nomiĝis Elisabeth Ferrer.

Ŝi ekas, je la fino de 2006, solan karieron. Ŝi unue muzikas sola dum koncerto por la festivalo Les Inrocks en novembro de 2006. Ŝi verkas kaj komponas ŝian unuan albumon Drôle d'oiseau (Stranga birdo) de, laŭ siaj diroj, folk, eĉ kanzonoj. Ĝi konservas poetan etoson proksiman de Dionysos. La albumo estas farita de Elisabeth kaj Andy Maistre, membro de la muzikgrupo Houdini[1]. La unua radioelsendata muzikpeco estas la marin. Poste c'est quand déjà. Freŝdate, nova versio de la muzikpeco body club trapasas la radioondojn.

Anekdotoj[redakti | redakti fonton]

  • Mathias Malzieu, la ĉefkantisto de la muzikgrupo Dionysos, ŝatas nomi ŝin Babetouchka.

Albumoj[redakti | redakti fonton]

  • 2009 : Eats Music ! / Dionysos
  • 2007 : La Mécanique du cœur / Dionysos
  • 2007 : Monsters in live / Dionysos
  • 2005 : Monsters in love / Dionysos
  • 2003 : Whatever The Weather, Acoustique, Electrique / Dionysos
  • 2002 : Western sous la neige / Dionysos
  • 2001 : Old school recordings / Dionysos
  • 1999 : Haïku / Dionysos
  • 1998 : The Sun Is Blue Like The Eggs In Winter / Dionysos

Albumoj (sole)[redakti | redakti fonton]

  • 2007 : Drôle d'oiseau (5-a de marto 2007), muzikelsendejo V2 Music France
  • 2006 : Le Marin (novembro 2006), disketo, muzikelsendejo V2 Music France

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. partopreno ĉe la festivalo de Les Vieilles Charrues de 2007. Arkivita el la originalo je 2007-03-05. Alirita 2007-02-24.

Internaj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]