Elisabeth Shue

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elisabeth Shue
Persona informo
Elisabeth Shue
Naskiĝo 6-an de oktobro 1963 (1963-10-06) (60-jaraĝa)
en Wilmington
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato Harvard • Universitato Wellesley • Columbia High School vd
Familio
Patrino Anne Brewster Wells vd
Gefratoj Andrew Shue vd
Edz(in)o Davis Guggenheim vd
Infanoj Stella Street Guggenheim vd
Profesio
Okupo televida aktoro • filmaktoro • aktorofilmproduktorokantisto vd
Aktiva dum 1982– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Elisabeth Judson SHUE (naskigis la 6-an de oktobro 1963 en Wilmington, Delaware) estas usona aktorino, filma produktistino kaj kantistino.

Elisabeth Shue dum Tribeca Film Festival 2009

Biografio[redakti | redakti fonton]

Kiel sola filino de kvar gefratoj, Elisabeth Shue plenkreskis en South Orange, New Jersey. Ŝi studis politikan sciencon en Wellesley College. Ŝia frato Andrew Shue estas same aktoro.

Post kelkaj aperoj en reklamfilmetoj dum studtempo, Shue kolektis aktoradajn spertojn en komenco de la 1980-aj jaroj en televida serio Call to Glory, en kiu ŝi ludis apud Craig T. Nelson la rolon Jackie Sarnac. En la 1980-aj jaroj, ŝi ĉefe rolis en ludoj de „kara junulino apud iu ajn“, kio estas dankebla ĉefe al ŝia ludo en la trilogio Back to the Future, en kies dua kaj tria partoj ŝi kunludis. Ŝi sukcese batalis kontraŭ tiu tipigo, post kiam ŝi ludis en 1995 putinon Sera en dramo Leaving Las Vegas. Ŝia aktorada ludo estis honorita per nomumo je Oskar-premio kaj Golden Globe. Ŝia filma partnero Nicolas Cage ricevis Oskaron en la kategorio plej bona ĉefrolanto, la filmo ricevis elstarajn kritikojn.

Krom ŝia kariero kiel aktorino, Shue klopodis ankaŭ iĝi advokatino. Ŝi daŭris sian studadon en Harvard - apud la aktorado – kaj sukcese diplomitiĝis en 2000. En tiuj jaroj, ŝi neregule aperis en filmoj.

Ekde 1994, Shue vivas en geedziĝo kun filmoproduktisto kaj reĝisoro Davis Guggenheim, ili havas tri infanojn.

Filmaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • 1984: Karate Kid
  • 1986: Link
  • 1987: Adventures in Babysitting
  • 1988: Cocktail
  • 1989: Back to the Future Part II
  • 1990: Back to the Future Part III
  • 1991: Soapdish
  • 1991: The Marrying Man
  • 1993: Heart and Souls
  • 1993: Twenty Bucks
  • 1994: Radio Inside)
  • 1995: Leaving Las Vegas
  • 1996: Trigger Effect
  • 1997: The Saint
  • 1997: Deconstructing Harry
  • 1998: Palmetto
  • 1998: Cousine Bette
  • 1999: Molly
  • 2000: Hollow Man
  • 2004: Mysterious Skin
  • 2005: Hide and Seek
  • 2005: Dreamer: Inspired by a True Story
  • 2007: First Born
  • 2008: Hamlet 2
  • 2009: Don McKay
  • 2010: Piranha 3D
  • ekde 2012: CSI